Rekte al la artikolo

Pri la Esperanto-Lobio

<<  [957]  >>

Rik Dalton

En LBE, printempo 2004, vi mencias ian kvazaŭan kalumnion fare de la respondeculo de la iama Esperanto Lobby.

Mi kredas, ke Esperanto Lobby estis eble la plej grava atingo por la internacia lingvo en Britujo en la 20a jarcento. Pro ĝi, pli ol duono de la brita parlamentanaro montris sin preta deklari subtenon por Esperanto.

Ĉu EAB konsultis juriston por havigi opinion, ĉu ekzistis vera kialo timi proceson pro la sugestita kalumnio? Mi ne konas la enhavon de la priplenditaj komentoj sed, laŭ onidiro, temis pri komparo, kiu eble estis sentakta sed tute ordinara en politikaj disputoj nuntempe.

Ĉiuokaze, kial necesis malfondi Lobby? Mi scias, ke eble kelkaj anoj ne ŝatis priparlamentan agadon, kiun ili malprave konsideris kondamninde politika, sed la malfondo estis najlo en la ĉerko de Esperanto en Britujo.

NDLR: La Esperanto-Lobio en la 1980aj kaj fruaj 1990aj jaroj ja unuigis pli ol duonon de la politike plej diversaj parlamentanoj, kiuj deklaris sin pretaj subteni Esperanton. Aliflanke subteno tia neniel protektis la iaman GCSE-ekzamenon en Esperanto aŭ pli prestiĝigis la internacian lingvon kadre de la tiam enkondukata nacia studprogramo, malgraŭ klopodoj de i.a. Stephen Thompson kaj aliaj membroj de la ne plu funkcianta Esperanto Teachers' Association.

Argumenteblas, ke la lobio konstruaĵon kreis ne brikan sed ludkartan: en aprilo 1994, pro gazetara komunikaĵo de EAB, en kiu la asocio listigis lobianojn, The Guardian ridindigis Esperanton, ŝercante pri la 'astonishing gallimaufry' kunigita en Esperanto Parliamentary Lobby (1994-03-26); samepoke la gazeto primokis deputiton de la Eŭropa Parlamento, Stan Newens, kiam tiu pledis por Esperanto (1994-04-19). La mesaĝo klaris: neniu 'serioza' politikisto asociiĝu kun 'galimatia' afero Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2004.

<<  [957]  >>