Rekte al la artikolo

Mia vizito al Londono

<<  [958]  >>

Asghar Sajadian

Por esplori la vivkondiĉojn aŭ, pli bone, la akademian laborsituacion en Britujo, mi pasigis preskaŭ unu monaton en Londono. Mi gastis ĉe Anthony Rawlinson kaj ĉe Annice Szrajbman: sen ilia gastigo mi ne havus ŝancon viziti Londonon.

ĉe Anthony mi gastis dum pli ol unu semajno. Li loĝas kun sia sudkorea edzino, Belalumo, kaj siaj du gefiloj, Bianca (kvar-jara) kaj Dominique (du-jara). Li ĉiam kaptas la okazon por paroli kun sia familio, precipe kun siaj gefiloj, en Esperanto. Dank' al tio la infanoj bone komprenas la lingvon kaj tre interesiĝas pri esperantaj infanlibroj. Kredeble la Rawlinson-hejmo estas nun la sola en Londono, kiu kapablas gastigi esperantistojn: aliaj gastigantoj registritaj en la libreto de Pasporta Servo aŭ ne plu loĝas en Londono aŭ vendis la domon aŭ pro malsano ne povas akcepti vizitantojn. Pro tio Anthony kaj lia familio ricevas senĉese gastojn — tamen ili neniam plendas.

Mi intencis vojaĝi al Manĉestro sed fine decidis resti en Londono kaj kontakti instituciojn, kiuj ofertas klinikajn psikologiajn postenojn. Mi gastis dum du semajnoj ĉe Annice Szrajbman kaj informiĝis pri ŝiaj esperantaj aktivoj. Ŝi verkis ekzerco-libretojn por internaciaj lernantoj de la lingvo kaj planas aranĝi Esperanto-kursojn en sia loĝejo. Ŝi intencas inviti bonajn esperantistojn instrui Eperanton dum la somero.

En Londono mi vizitis la lingvo-ekspozicion okazintan komence de novembro. Partoprenis 53 internacie konataj institucioj kaj eldonejoj, kiuj prezentis siajn novajn produktaĵojn, ekzemple lernolibrojn, kaj servojn. Ankaŭ la Esperanto-Asocio de Britio ĉeestis: pri Esperanto-budo respondecis Helen kaj Ian Fantom kaj helpis inter aliaj Angela Tellier kaj la lernantoj Tom Shorney, 17-jaraĝa, kaj Paul Gorman, 16-jaraĝa. Subtenis Elisabeta Cirio kaj Annice Szrajbman kaj diversaj familianoj.

Mi povis rimarki, ke en Londono esperantistoj klopodas kontribui kvalite al la brita Esperanto-movado, kvankam kvante, kontraste al mia naskiĝurbo Tehrano, ili ne multas.

Asghar Sajadian naskiĝis en Irano kaj lernis Esperanton ĉe prof. d-ro Saheb Zamani je la aĝo de 15. Ekde 1992 li loĝas en Vieno, Aŭstrio, kie li studis psikologion kaj pri ĝi doktoriĝis en 2002. Ekde de tiam li serĉas trejn-postenon en medicina institucio en Britujo aŭ Nordameriko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>