Rekte al la artikolo

Nova lingva ordo ankoraŭ ne aplikata

<<  [958]  >>

Paul Gubbins

Al nova internacia lingva ordo: Aktoj de la 3a Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj 25-26 VII 2004. Rotterdam: UEA, 2004. 239 paĝoj. ISBN 929017085. Prezo: EUR 18,00.

Tiu ĉi trilingva libro (esperanta, angla, ĉina) entenas prelegojn de la Nitobe-simpozio pri lingvo-politiko okazinta dum la 2004a Universala Kongreso en Pekino. Elstaras miaopinie — kaj havigendas la libron — la kontribuaĵo de Humphrey Tonkin, 'Lingva egaleco en internaciaj rilatoj': konciza, forta pledo por Esperanto, kiu samtempe detruas argumentojn por politiko de 'teoria multlingvismo' (p. 37).

Pensigas ankaŭ la referaĵo de LIU Haitao pri lingva egaleco, la rolo de ĉinujo, kaj la merkata valoro de lingvoj; tiu de KOBAYASHI Tsukasa pri Nitobe mem kaj lia rolo en la Ligo de Nacioj; kaj tiu de Noel Muylle pri traduk-servoj, kaj ties kostoj, en la Eŭropa Unio. Sed fakte ĉiu kontribuaĵo enhavas intereson kaj pro tio la libro nepre trovu lokon sur la bretoj de ĉiu serioza esperantisto.

Por anglalingvanoj dezirantaj informi pri la lingvo-problemo la libro aparte valoras. La anglaj versioj provizas citaĵojn kaj aludojn por konvinki ĵurnalistojn kaj aliajn skeptikulojn pri la kvalitoj de Esperanto kaj, samtempe, pri la misoj en la monda lingvo-politiko. Argumentoj por Esperanto pli efike persvadas, se ili prezenteblas rekte en la angla: mi povas imagi, ke aktivuloj ĉerpos el la libro por informi pri Esperanto, dirante: nu… se min vi ne kredas, do legu la presitajn vortojn de fakuloj.

Kaj, de pure lingva vidpunkto, estus interese kompari la esperantajn kaj anglajn versiojn. Fakte — riproĉende — en pluraj kazoj mi trovis la anglajn versiojn tro pezaj kaj densaj por flue kaj plezure legi kaj mi turnis min kun kontento al la esperantaj.

Ekzemple, la kontribuaĵo de YANG Guang streĉis mian paciencon. Ĝi estas tradukita el Esperanto, mem elĉinigita; tamen tio ne pardonas anglan malelegantecon (kaj neprecizon): 'We therefore call for great attention to protection and saving of languages threatened with extinction and intensification of international cooperation in that field' (p. 110). Pli saĝa redaktoro/tradukinto estus proponinta: 'We therefore call for international cooperation to protect and save languages threatened with extinction.' Kaj abundas ekzemploj tiaj.

Fojfoje senteblas, ke la libro, pro bonaj kialoj, tro haste estas preparita: en anglalingva tabelo (p. 127) troveblas esperanta 'ne' anstataŭ angla 'no'; aperas pli-malpli la sama frazo je paĝoj 162 kaj 163; kaj preseraro ('langauge') je paĝo 222. Kaj ironie estas, ke en libro dediĉita al nova lingva ordo la kontribuaĵo de Muylle aperas komplete en la angla sed nur resume en Esperanto, dum fine aneksiĝas nur en la angla (kaj amatore prezentita, kun multe dike presitaj vortoj, substrekoj kaj eĉ krisignoj) referaĵo 'Language Options in the European Union'. Kial la nova lingva ordo ne inkluzivas tiurilate Esperanton kaj la ĉinan?

Sed minusoj etas kaj plusoj egas. Mi varme rekomendas ĉi tiun libron, al kiu sendube mi turnos kaj returnos min, batalante ja por nova lingva ordo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2005.

<<  [958]  >>