Rekte al la artikolo

Zamenhof en Jorko

<<  [959]  >>

Se troviĝus en kraŝonta aviadilo pluraj eminentaj esperantistoj, kaj se, por savi la aviadilon — kaj eble la estontecon de Esperanto — ĉiuj krom unu devus salti… kiu finfine devus resti? Ĉu verkisto? Organizanto? Mecenato? Aŭ ordinara esperantisto?

Jen dilemo, kiu frontis al membroj de la federacio de Jorkŝiro kaj Humberside, kiam ili kunvenis en junio en Jorko. Evidente la 'dilemo' temis nur pri paroliga ekzerco, kiun, kun tri aliaj (aŭdkomprena, skriba kaj lega), prezentis al federacianoj Paul Gubbins, kiu gvidis tuttagan seminarion.

Bildo

En la foto cerbumas pri unu el la taskoj, de maldekstre, Simon Arm-Riding, Geoffrey Wood kaj Jack Warren (helpataj, ŝajne, de Zamenhof).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>