Rekte al la artikolo

Eroj premieraj en Barlastono

<<  [959]  >>

Raportas la redakcio pri la festivala semajnfino en januaro.

Ĉu vere la jaro 2005 kongruas kun la centjariĝo de la publikigo de la unua originale verkita Esperanto-dramo, ne centelcente certas. Sed verŝajne estas, ke monologo de iu Aŭgusto Baissac, La duonokulvitro, aperinta en oktobro 1905, meritas lokon en la esperanta literatura historio kiel la unua originalaĵo teatra.

Pro tio, en januaro, honoris partoprenintoj de la festivala semajnfino en Barlastono la centjariĝon de originala Esperanto-dramarto. Kaj por celebri la eventon Colin Simmonds majstre, vere neforgeseble, prezentis la surprize komplikan kaj multtavolan monologon de Baissac, ludante la rolon de enamiĝinta sinjoro, kiu, por kapti la koron de sia 'promesitulino', devas interalie ne nur lerni Esperanton sed ankaŭ porti duonokulvitron — alivorte monoklon.

Bildo

La monologo La morto de l' kato inspiris alian drameton, prezentatan de Denis Galitsyn (la kato), Irina Simmonds kaj Malcolm Jones.

(Pli granda bildo)

Efektive la tuta semajnfino pivotis ĉirkaŭ pioniraj monologoj (sed ne nur). Studataj kaj provprezentataj estis ekzemple La unua tago de mia dek-oka jaro verkita de la francino Roksano (deklamis ĝin Sally Phillips laŭ versio redaktita de Kate Hall), Mi neniam amos (same de Roksano kaj deklamata de Helen Fantom), kaj La morto de l' kato, verkita ankaŭ de franco (Sam Meyer) kaj prezentata de Peter Bolwell.

La Meyer-monologo inspiris alian, sendube premieran triaktan (kaj malpli ol tri-minutan) tragedion (ĝuste pri la morto de la kato): ĝin realigis Denis Galitsyn, Irina Simmonds kaj Malcolm Jones. Ankaŭ Derek Tatton kaj David Kelso montris siajn monologajn talentojn: Derek per amuza vinjeto el la vivo de kolegia estro kaj David per riĉa, tre originala monologo kun itala fono (legebla en la nuna numero de La Brita Esperantisto).

Ankaŭ alia arto — muziko — ne estis neglektata: piane regalis la publikon Edith Sheldrake per Liszt-serenado.

Bildo

Colin Simmonds brile prezentis la pioniran monologon de Aŭgusto Baissac La duonokulvitro.

(Pli granda bildo)

Sed, revene al La duonokulvitro, prezenti pioniran, intertempe tute neglektitan drameton en Barlastono, estas unika kaj salutinda momento en la historio de originala Esperanto-literaturo. Des pli kontentige, ke tiu ĉi momento okazis en Britujo, dank' ĉefe al Colin Simmonds, kiu pro sia aktorado rikoltis la (ap)laŭdojn de la publiko, kiuj eĥiĝis longe post la finaj triumfaj vortoj de la monoklo-monologanto. Gratulojn al li… kaj al ĉiuj aliaj, kiuj riĉigis (laŭ la vortoj de unu partopreninto) la ĝis nun plej sukcesan festivalan semajnfinon.

Okazos la venonta teatra seminario dum la 2006a festivala semajnfino (jan. 20-22). Studata estos Milito kaj Paco (Meyer) kaj Aŭtunaj Ventoj (Pujulà I Vallès), kaj okazos interalie prelego kaj praktikaj sesioj pri verkado kaj pri aktorado.

Lastminute alvenas la informo, ke jam ses homoj aliĝis al la kurso por komencantoj Course You Can (21-23 oktobro) en Barlastono. Pro la limhava nombro da loĝlokoj, frua aliĝo rekomendindas. Detalojn petu ĉe EAB (vidu la kolofonon).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>