Rekte al la artikolo

Konspiro klimatizila

<<  [959]  >>

Malcolm Jones

Raporto pri la 90a Universala Kongreso de Esperanto, en Vilno, Litovujo.

Jam la 90a Universala Kongreso, cent jarojn post la unua: kion do skribi? Ĉiuj ja samas. Nu supraĵe, eble jes: samaj ĝeneralaj celoj, sama baza programo, ene de jardekaroj eĉ pluraj samaj homoj… Tamen, ĉiu kongreso prezentas novajn defiojn kaj novajn eblojn, kaj al la organizantoj, kaj al la partoprenantoj; kaj ĉiu ja allogas novajn esperantistojn, 'unuafojulojn', por kiuj ĉio vere novas.

Mi kredas, ke al la novuloj multe plaĉis la ĵusa kongreso. Pli ol 2300 homoj el pli ol 60 landoj estas ja impona kunveno, aparte, kiam plejparte ili sin bonege komprenas unulingve en la daŭro de plenplena programo — kunsidoj, prelegoj, diskutoj, ekskursoj, distraĵoj, manĝoj — kaj en la ĉiutaga, ferieca vivo.

Pro la uzo de tri ĉefaj kunvenejoj, ĉiuj preskaŭ devis konatiĝi almenaŭ iom kun la diversaj urbopartoj — en si mem interesa sperto — kaj la ekskursoproponoj provizis bonegajn eblojn pli profunde esplori la urbon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon: ne mankis okazoj lerni pri la historio kaj kulturo de la gastiga lando, la 'lulilo de nia lingvo'.

La organizantoj preparis ĉion zorgege (inkluzive dokumentujon kun belaj librodonacoj), kaj preskaŭ ĉio okazis ĝustatempe, ĝustaloke. Ne eblis antaŭvidi, vere kiom da homoj ĉeestos kiujn kunvenojn, do okazis kelkaj problemoj en tro plenaj ĉambroj; sed la kunlaborantoj faris ĉion eblan por faciligi la ĉeeston de ĉiuj dezirantoj. Pri la vetero kaj la klimatiziloj ne respondecis la LKK — sed oni demandas sin, ĉu UEA implikiĝis en iu konspiro, rimarkante, ke la loko kun la plej agrablaj temperaturo kaj aero, por ne mencii la deĵorantojn, estis ĝuste la libroservo.

Malnovuloj trovis multon por refortigi siajn lingvopraktikon kaj konvinkojn pri la utilo de Esperanto. Pensigis la seriozaj programeroj: kunsidoj de la Komitato, Estraro, Akademio; prelegoj kadre de la Internacia Kongresa Universitato, Esperantologia Konferenco, Kleriga Lundo, kaj Tago de la Lernejo; tuta gamo da fakkunsidoj, ekzamenoj kaj la konkursoj — belartaj kaj oratora.

Distris, plej ofte sukcese, tradicia serio da vesperoj dediĉitaj al nacia arto, internacia arto, muziko kaj teatro, kun pluraj dumtagaj prezentoj. Sed direndas, ke kelkaj eroj tute ne atingis la atendindan nivelon por tia grava 'montrofenestro' de nia kulturo. La francaj aktoroj ne bone sukcesis komprenigi sian drameton al la publiko (ĝenis troa rapideco en la parolo kaj troa franceco en la elparolo); la Internacia Arta Vespero perdis impeton pro la tro granda nombro da eroj, iuj vere ne tre bonkvalitaj, kaj pro la iom nesperta babilado inter la — alie ege afablaj — anoncistinoj.

Tamen estis ankaŭ veraj elstaraĵoj: interalie la koncerto de Akordo, la teatraĵo Kiel mortigi sian edzinon, kaj la eltiraĵo el la teatraĵo Judito prezentita de Vida Jerman. Ĉu la aŭkcio, estrata de Humphrey Tonkin, apartenas al la serioza programo (ĝi celas arigi monon por helpi nepagipovulojn) aŭ la distra (ĝi ege amuzas)… verŝajne ne gravas.

La solenaĵojn malferman kaj ferman ornamis interalie ĉeesto kaj alparoloj de altranguloj, urbestro, ambasadoroj — kiuj foje eĉ parolis Esperanton — sed eble la plej atentokapta ero estis la fina muzika-drama prezento de la 39 partoprenintoj de la samtempa Internacia Infana Kongreso: vigla, entuziasma, promesplena.

Jen, do, historia, jubilea okazo, kaj la ege dankindaj organizintoj — plenkonsciaj pri tiu fakto — laboregis dum longa tempo, ne nur por igi ĝin sukcesa kaj neforgesebla por la partoprenantoj, sed ankaŭ por ripete atentigi la amaskomunikilojn lokajn, naciajn, alinaciajn pri la evento, pri ĝia signifo kaj pri la multflankaj atingoj kaj ebloj de la neŭtrala internacia lingvo. Plenmerite ili rikoltis laŭtan laŭdan aplaŭdon.

Malcolm Jones loĝas en Skipton, Jorkŝiro, kie li profesie instruas lingvojn. Li kunaŭtoris kun Angela Tellier la sukcesan Urso-kurson.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2005.

<<  [959]  >>