Rekte al la artikolo

Kiam du fariĝas kvar

<<  [960]  >>

Paul Gubbins

Ŝanĝoj ĉe la somera festivalo en Barlastono permesos pli flekseblan programon. La festivala direktoro raportas.

Pli kaj pli malfacilas varbi esperantistojn al la tradicia somera festivalo en Barlastono (ĉi-jare inter la 12-a kaj la 18-a de aŭgusto).

Multas la kialoj: malpli da membroj de Esperanto-Asocio de Britio (kio ne nepre signifas malpli da esperantistoj en la lando); altaj enlandaj vojaĝkostoj, kiuj malinstigas al eksterlandaj esperantistoj partopreni; kaj konkurenco de eventoj en Eŭropo, fluge facile kaj malmultekoste atingeblaj eĉ por britoj.

Tial necesis trovi freŝan fokuson por la somera festivalo. Efektive troviĝis kvar, ĉar la du tradicie tutsemajnaj kursoj fariĝas en 2006 kvar duonsemajnaj kursetoj. Tiamaniere eblas proponi pli vastan kursaron, kiu permesos al partoprenanto resti nur duonsemajnon (kaj tiel malpli elspezi): memevidente, organizantoj de la somera festivalo esperas, ke homoj kiel kutime restos dum la tuta semajno, tiel spertante du diversspecajn studeblecojn.

Samtempe estas proponitaj du tutsemajnaj ebloj (ambaŭ eksperimente lanĉitaj en 2005):

  • turismi, sendepende de la ceteraj kursoj, sed oni manĝos kun aliaj festivalanoj kaj rajtos ĉeesti kelkajn sesiojn, ekzemple prelegojn;

kaj:

  • entrepreni memstudadon ĉe Biblioteko Butler; kiel la 'turistoj', oni ĝuos la saman barlastonan etoson.

La diversaj ebloj skiziĝas ĉi-sube. Transiron el unu studprogramo al la alia montras la meza kolumno.

A1. Komencintoj
Baza komunikado
(sabato-mardo)
> B1 B1. Progresantoj
Lingvo kaj kulturo
(mardo-vendredo)
A2. Progresantoj-progresintoj
Esplori la lingvon kaj gramatikon
(sabato-mardo)
> B1, B2 B2. Progresintoj-spertuloj
Tradukado kaj verkado
(mardo-vendredo)
Instruista seminario
Laŭ invito de EAB
(lundo-mardo)
C. Sestaga turismo-programo (inkluzivas maten- kaj vesper-manĝojn)
Partoprenanto planas propran turisman programon en la regiono,
sed rajtas laŭvole partopreni komunajn vesperajn eventojn.
Ĉ. Sestaga studprogramo (ĉiuj manĝoj haveblaj)
Partoprenanto sendepende studas ĉe Biblioteko Butler sub laŭvola gvidado
de la bibliotekisto, kaj rajtas partopreni komunajn vesperajn eventojn.

Tiuj, kiuj sekvos A-programon alvenos sabaton antaŭ la vespermanĝo kaj povos foriri post la marda tagmanĝo (se ili ne restos por partopreni unu el la B-kursetoj).

Tiuj, kiuj sekvos nur B-programon, alvenos mardon antaŭ la vespermanĝo kaj foriros post la vendreda tagmanĝo.

La kotizoj relative malaltas: memorindas, ke ne eblus trovi samkvalitan pensionon aŭ hoteleton kontraŭ tage £35 — por ne mencii Esperanto-instruadon, kaj aliron al la sidejo kaj la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio.

Jen la kotizoj:

Programoj A kaj B
(6-nokta 7-taga 2-programa kursaro kun ĉiuj manĝoj)
£214
Programo A aŭ B
(3-nokta 4-taga 1-programa kurso kun ĉiuj manĝoj)
£107
Programo C
(6-nokta 7-taga turismo-programo)
£214
Programo Ĉ
(6-nokta 7-taga studprogramo)
£214

[Mallongigita programo C aŭ Ĉ laŭ interkonsento kun Wedgwood Memorial College.]

Necesas atentigi, ke pro la instruisto-seminario aŭspiciata de EAB, jam triono de la loĝlokoj dum la unua parto de la semajno estas menditaj.

Rekomendata estas do frua aliĝo al la 2006-a somera festivalo.

Pliaj detaloj pri la somera festivalo haveblas de Wedgwood Memorial College (kiu informos pri la havebleco de unulitaj ĉambroj, ĉambroj kun duŝoj, ktp), kaj de Esperanto-Asocio de Britio.

Informpetantoj ricevos de EAB modele imponan kaj bunte prezentitan broŝuron pri la somera festivalo, preparitan de Angela Tellier.

La planitaj studprogramoj

A1. La kurseto uzos la vidbendserion Pasporto al la tuta mondo por plibonigi la komunikajn kapablojn de komencintoj. Instruos: Paul Gubbins.

A2. Partoprenantoj esploros pere de Esperanto ĉefe lingvajn kaj gramatikajn punktojn. Instruos: diversaj.

B1. Studantoj diskutos esperantajn tekstojn, kiuj pritraktas ĝeneralajn kaj ankaŭ esperantajn temojn. Instruos: Malcolm Jones.

B2. La kurseto koncentriĝos pri tradukado, precipe el la angla en Esperanton (sed ankaŭ inverse). Instruos: Paul Gubbins.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>