Rekte al la artikolo

Recenzetaro 2

<<  [960]  >>

Trevor Steele. Diverskolore. Kaliningrad: Sezonoj, 2005. 112 paĝoj. £7.99.

Aleksander Korĵenkov. Historio de Esperanto. Kaliningrad: Sezonoj, 2005. 128 paĝoj.

Diverskolore

Aparte plaĉis al mi, en tiu ĉi ja diverskolora kolekto de mallongaj prozaĵoj, la vinjetoj pri Hindujo — aŭ Barato, se vi preferas: Steele 'pro inercio' (p. 5) restas ĉe la tradicia formo.

Ene de malpli ol kvardek paĝoj oni multe lernas pri Hindujo: ekzemple pri kastoj, religioj, kaj la lingva situacio. Legeblas ankaŭ skizoj pri aliaj landoj, ankaŭ recenzoj kaj noveloj — ĉiu en bona, natura Esperanto el la plumo de multe vojaĝinta, multe studinta homo, kiu neniam prelegas sed ĉiam inteligente prezentas.

Historio de Esperanto

Foje oni plendas, ke mankas legindaj libroj pri la historio de Esperanto. Unu el miaj ŝatataj estas la nun — bedaŭrinde — ne plu aktuala Esperanto de Pierre Janton. Alia estas la iom densa kaj ruseca, sed fidinda kaj plurrilate utila, Epitomo de Esperantologio de Nikolao Gudskov (2002).

Nun, de alia ruso, Aleksander Korĵenkov, aperas la pli leganto-plaĉa Historio de Esperanto. La korĵenkovaĵo aparte valoras rilate la fruajn jarojn de Esperanto: notindas la ĉapitroj pri la franca periodo kaj pri la Ido-skismo. Sed interese estas, ke dum la unuaj 37 jaroj de nia historio ampleksas ĉirkaŭ 60 paĝojn, la 60 jaroj post la dua mondomilito meritas nur 20. Mi ne kredas, ke la moderna historio de Esperanto tiom palas apud la malmoderna… aŭ ĉu?

Sed ĉiaokaze jen bone organizita libro, facile legebla, kaj enhavanta en digestebla formo multajn informojn pri Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>