Rekte al la artikolo

Babile

<<  [960]  >>

Paul Gubbins

Gratulon!

Bildo

Gratulon al Tim Morley (bildigita dekstre), kiu la 24-an de oktobro en la televida babilprogramo The Paul O'Grady Show (ITV1), vigle kaj spontanee parolis pri — kaj en — Esperanto. La programo, malgraŭ formato populara, traktis Esperanton simpatie kaj subtene, kaj neniel (kiel foje okazis en la pasinteco ĉe amaskomunikiloj) malice aŭ moke. Tim, juna instruisto, kiu okupiĝas interalie pri Springboard to Languages, nature kaj entuziasme respondis al demandoj kaj donis pozitivan impreson pri Esperanto al sendube milionoj da spektantoj.

La angla: mito 1

Nur 26% el pakistananoj kaj bangladeŝanoj en Britujo flue parolas la anglan, raportis The Guardian (2005-08-25). Kredeble eĉ malpli el tiu ĉi mondoparto ĝin flue skribas. Jen parto de letero sendita de la proprietulo de longe establita hinda restoracio en mia urbo: 'Thank you again providing us your information and give us a unique opportunity to keep you in a random touch. From now you are with our permanent database.' Mi neniel volas primoki tiujn, kiuj lernis la anglan kiel duan aŭ trian lingvon… simple atentigi pri la mitoj ofte ripetataj rilate ekzemple la facilecon kaj la universalecon de la angla lingvo.

La angla: mito 2

Kiom ofte oni aŭdas, ke la angla estas la komuna lingvo en Hindujo (aŭ Barato, se vi preferas)? Tamen laŭ The Guardian (2005-11-16) la plej vendataj gazetoj en Hindio ne estas tiuj en la angla lingvo sed en la hindia. Krome preskaŭ 70% el la novaĵbultenoj dissendataj en Hindio estas en la hindia lingvo. Ankaŭ rilate fikcion la influo de la hindia kreskas. 'La angla,' laŭ la raporto, 'ŝajne pruntedonas inteligentecon kaj klerecon al parolanto, sed ĝi restas esence proprietaĵo de elito, kies opinioj foras de la interesoj de ordinaraj hindoj.'

Latina komedio

La brita registaro (tio estas la brita impostpaganto, alivorte vi kaj mi) finance subtenas la Latinan Perkomputilan Projekton (finfine lanĉitan en 2005 post — jes — komputilaj problemoj) per 4,5 milionoj da pundoj. Laŭ raporto en The Guardian (2005-10-04), la projekto sukcesas: pli da lernantoj nun studas la latinan kiel GCSE-fakon. Notindas, ke samjare Esperanto-Asocio de Britio lanĉis similan projekton (Springboard to Languages) por subteni la internacian lingvon en elektitaj elementaj lernejoj. Anstataŭ tamen 4,5 milionoj da registaraj pundoj por instruigi mortintan lingvon, EAB — bonfara organizaĵo sen impostpagantaj rimedoj — povas provizi nur unu kvardek-kvinonon de la sumo por instruiigi vivantan. Ĉu greka tragedio aŭ latina komedio?

Transiri Esperanten

Laŭdata estas Esperanto en rete havebla anglalingva libro Changes Ahead. La usona libro — tiel nomata transira biblio por kristanoj, judoj, islamanoj, hinduoj, budhistoj, kaj ankaŭ (ŝajne paradokse) por 'tratrae nereligiaj homoj' — nomas sin 'spirita gvidilo por tuj levi niajn vivojn'. Ĝi troveblas, kun informoj pri la aŭtoro Olaf Egeberg, rete ĉe changesahead.net.

Pli kaj pli fremdas fremdaj lingvoj

Draste ŝrumpas lingvo-lernado en Britujo, laŭ esploroj priraportitaj en The Guardian (2005-11-04). En 2004 lernejanoj je la kvara nivelo (angle: Key Stage Four) devige studis lingvon en 36% el ĉiunivelaj lernejoj; en 2005 tamen nur en 26%. Kontraste, en 85% el gimnazioj oni daŭre devige studas lingvon. Paralele falas studado de du lingvoj, dum preferindas studfakoj kiel dramo aŭ amaskomunikiloj (angle: media studies). Ironie, ke, studante amaskomunikilojn, oni neglektas unu el la fundamentoj ĝuste de komunikado: lingvojn.

Traduko petita…

de Ruth Lister, filino de la poeto Daphne Lister, kiu ĉeestis en novembro prelegon pri Esperanto ĉe la Universitato de Loughborough. David Lilley estis invitita de la estro de la fako 'Politiko, Internaciaj Rilatoj kaj Eŭropaj Studoj' paroli pri siaj spertaĵoj rilate Esperanton, kaj ankaŭ pri la lingvo kaj la movado. Inter la aŭskultantoj estis Ruth Lister, profesoro pri socia politiko, kiu petis, ke David traduku la nekrologon aperigitan en La Brita Esperantisto kaj verkitan de Don Lord. David menciis ankaŭ la projekton Springboard.

… kaj interpretistoj petataj

Deziras starigi laborgrupon por laborantaj interpretistoj kaj interesatoj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Malfacilas trovi simultan-interpretistojn inter la angla kaj Esperanto, kaj do TEJO volas solvi la problemon per trejnprogramo. Interesatoj pri la laborgrupo kaj pri trejnado kontaktu David-Emil Wickstroem ĉe <privata retadreso>.

Loose Ends…

… estas la titolo de Guardian-rubriko, kiu en novembro (2005-11-26) pritraktis Esperanton. La raporto ĝenerale montris sin simpatia sed kritikis la fakton, ke la EAB-oficistino feriis kaj do ne povis respondi al ĵurnalistaj demandoj. Klare Viv O'Dunne, la EAB-administranto, kiu preterdeve laboras por la nacia asocio, meritas kaj rajtas libertempi, kaj neniel estu riproĉita pro sia foresto de la oficejo. Sed miaopinie konsilindas, ke EAB enpostenigu helpanton, kiu povos deĵori, kiam Viv ferias. Tiel EAB evitos la impreson pri amatoreco bedaŭrinde postlasita en la Guardian-raporto.

Tamen la situacio saviĝis de 'ĉarma virino' (tiel la raporto), al kiu telefonaj petoj estas direktataj dum la foresto de Viv. La ĉarmulino inteligente informis pri Esperanto, emfazante pozitivajn aspektojn de la movado en Britujo — ekzemple Springboard to Languages kaj la Nobel-kandidatiĝo de William Auld. Do aplaŭdojn, mi petas, por nia ĉarma… ne, ĉarmega… Angela Tellier, kiu savis potenciale embarasan situacion, lastminute: la raportisto kontaktis ŝin je la kvina posttagmeze kaj la teksto devis esti preta je la sesa — tiel niaj naciaj ĵurnaloj.

Oj! Atentu la ojstron!

Aperis traduko de la libro Ojstro (The Gadfly) verkita de Ethel Lilian Voynich. Ŝia patro estis la matematikisto George Boole, kaj ŝia onklo George Everest, kies nomon anglalingve portas la plej alta monto en Himalajo. Laŭ la tradukinto, Vladimir Okc, tiel 'britaj samideanoj sciu, ke intereso al verkoj de ilia eminenta samlandino tute ne malaperis' [NDLR: fakte Voynich naskiĝis en Irlando].

Informoj pri la traduko, kaj la traduko mem, troviĝas ĉe www.ojstro-voynich.narod.ru — tamen direndas, ke nek la anglalingvaj nek la esperantaj enkondukaj notoj indikas altan lingvan kapablecon. Pri la traduko mem juĝu legantoj de La Brita Esperantisto.

Ĉu vi sciis, ke…

… la unua germanlingva radio-dramo, dissendita en oktobro 1924, mencias Esperanton? La dramo temas pri ĥaoso ĉe radio-stacio: pri la ĥaoso kulpas sorĉisto, kiu informas, ke li ne intencis tiel doni lecionon pri Esperanto sed pri magio. Sed ĉu ne Esperanto estas ankaŭ speco de magio?

Mallonge

  • La 62-a Internacia Junulara Kongreso de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) okazos en Sarajevo de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2006.
  • Christian Declerck gajnis la 2005-an premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) pro Tarokoj kaj epokoj. La ĉiujara premio estas aljuĝita al nefikcia aŭ tradukita verko en Esperanto. Detaloj pri OSIEK troviĝas ĉe osiek.org.
  • Degrace Mabiala (<privata retadreso>) el Kinŝaso, Demokratia Respubliko Kongo, skribas 'Helpu al mi tiel fariĝi granda esperantisto' kaj petas korespond-amikojn.
  • La Verda Ranaro — la brita teatro-trupo, kiu dum la ĉi-jara UK en Florenco prezentos du teatraĵojn — dankas pro jam senditaj mondonacoj kaj, pro la elspezoj, kiujn ĝi daŭre frontas, humil-kvake indikas, ke ĝi volonte pere de la EAB-oficejo en Barlastono akceptos pliajn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>