Rekte al la artikolo

Klare, simple, reklami Esperante!

<<  [960]  >>

Bildo

Ŝajnas, ke en Usono pli facilas — kaj certe pli malmultekostas — mendi personan aŭto-identigilon. Ĉi-sube, jen du esperantaj ekzemploj fotitaj dum la pasintjara Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) en Vermonto.

Ĉu iu tiel esperantigis britajn licencplatojn? Fotoj bonvenaj!

La ŝildo 'Klara Simpla' estas fotita dum NASK-ekskurso. Ĝi rilatas al ne plu funkcianta vendejo, kies posedinto laŭdire simpatiis al Esperanto sed ne parolis la lingvon.

Bildo

Kaj jen defio. Bonvolu foti aliajn esperantajn nomojn uzatajn ĉu konscie, ĉu nekonscie, ekzemple kiel reklamilojn, kaj sendi la bildojn elektronike al la redakcio de La Brita Esperantisto, kiu volonte publikigos altkvalitajn fotojn.

Bonan ĉasadon!

Bildo

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2006.

<<  [960]  >>