Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [961]  >>

Paul Gubbins

La EAB-kongreso en Scarborough, okazinta dum la frumaja feria semajnfino, estis agrabla kaj ĝuinda afero. La ĉeesto de preskaŭ 80 homoj klare montras, ke restas daŭra bezono pri ĉiujara evento tia, kiam britaj esperantistoj povas kunveni en agrabla loko, kunbabili, aŭskulti diverstemajn prelegojn, kaj aĉeti plejlaste eldonitajn librojn kaj kompaktdiskojn — fotoraporto pri la kongreso troveblas ĉi-numere. Organizintoj de la kongreso, ĉefe Jack Warren, Geoffrey Wood, Gillian Cartledge kaj Brian O'Sullivan, rajtas sin gratuli pro laboro diligente kaj senfanfarone farita.

Nur unusola makulo, tamen (pri kiu la ĵus menciita kvaropo neniel respondecis): la jarkunsido. Bedaŭrinde, pro la konduto de unu, jam suspendita, membro de la Administra Komitato de EAB, ĉeestintoj estis elmetataj al embarasa elmontrado de egoismo, venĝemo kaj malĝentileco.

Ian Fantom, multjara esperantisto kaj plurrilate dotita kaj talenta homo, vaste kontribuis — aparte pri informado kaj pri starigo, ekzemple, de interreta Esperanto-kurso — al la progreso de la internacia lingvo en nia lando. Tamen, pli frue en la jaro, membroj de la Administra Komitato voĉdone suspendis lin pro konduto neakceptebla ĉe komitatano: detaloj legeblas en Update, aprilo-junio 2006.

Se legantoj de Update ne plene komprenis, pri kia konduto temis, kaj se ili ĉeestis la jarkunsidon, ili tre baldaŭ eksciis: dum tri horoj ili atestis propraorele la maledifan spektaklon de homo demone detruanta, ŝajne intence, siajn reputacion kaj nomon.

Tiuj, kiuj kredis, ke s-ro Fantom eble kapablus kunlabori kun la elektita estraro de EAB, rapide seniluziiĝis: daŭre li interrompis la tagordon, intervenante por prezenti sian starpunkton kaj, fine, por insulti tiujn, kiuj — liaopinie — implikis liajn projektojn aŭ ne respondis al liaj mesaĝoj. Lia konduto memorigis pri tiu de infano dorlotita, kaj nur la pacienco de la EAB-prezidanto, John Wells, evitis eĉ pli malagrablajn scenojn.

Rezulte: s-ro Fantom rikoltis en la komitato-baloto nur 16 voĉojn kaj ne estis reelektita. Kaj tiu ĉi kandidato, kiu antaŭ la baloto proprakoste dissendis al EAB-membroj faskon de dokumentoj, eĉ kompaktdiskon, liveris finan insulton (tiel eblas interpreti la lastan frazon) al la membraro de EAB, dirante, iom enigme, eventuale iom paranoje: 'La rezulto superas miajn esperojn. Kiam unu el la "grandaj kanonoj" minacis min, restis al mi nenio farenda. Okazis timigado kaj okazis kaŝado. Se mi estus reelektinta, mi estus plej probable ne akceptinta' [tradukite el la angla].

Kiel dirite: hontinda kaj bedaŭrinda spektaklo, kiu espereble ne fortimigis la unuafojajn kongresanojn en Scarborough. Konduto tia ne havu rolon en la plej grava kunsido de nia asocio: finfine neniu profitas. Por prosperi, Esperanto bezonas la kunlaboron de multaj talentaj homoj, malpli la sollaboro — eĉ se sincere koncipita — de unuopuloj.

Certe estas nun multaj en la brita movado, kiuj, pro la eventoj antaŭ kaj dum la jarkunsido, hezitos kunlabori kun Ian Fantom aŭ, se ili ja kunlaboros, daŭre demandos sin, ĝis kia grado fidindas homo, kiu ĝis nun publike pardonpetis nek pro la kialoj de la suspendo nek pro sia ofenda konduto en Scarborough.

Espereble li estas homo sufiĉe grandanima por tion fari. Sed intertempe ne eblas nei, ke la 'afero Fantom' diskreditis, dividis kaj damaĝis nian asocion. Tamen venkis finfine demokratio kaj la decido de EAB-membroj, tiel ke la Administra Komitato nun povas turni sin al efika kunlaboro cele al plifortigo de nia asocio kaj de Esperanto en Britujo.

Uzo de la angla

Plaĉis dum la kongreso renkonti tiom da junaj (kaj ĝenerale mirinde kompetentaj) parolantoj de nia lingvo. Kia seniluziiĝo, ke ili en publikaj lokoj en la kongresejo malkaŝe uzis la anglan.

Nepras memori la spertaĵon de Marjorie Boulton, kiun dum la kongreso intervjuis 'dezertinsule' Graham Blakey. Marjorie rakontis, kiel ŝi preskaŭ seniluziiĝis pri Esperanto, ĉeestante sian unuan britan Esperanto-kongreson kaj aŭdante tie tiom da krokodiloj.

Nur la poeziaj ecoj de la kaloĉaja Streĉita kordo savis ŝin… sed imagu, kio okazus, se ŝi ne tiel saviĝus: Esperanto estus perdinta sian plej amatan poetinon; plie, sian plej amatan personon.

Partoprenis la Scarborough-kongreson almenaŭ du novaj kaj junaj esperantistoj — unuafojaj kongresanoj. Supozeble ili venis, dezirante uzi Esperanton. Sed ĉu ne malinstige, eĉ iom insulte, se samaĝuloj, kiuj bone regas la lingvon, elektas uzi la anglan (aparte tiuj, kiuj pro familiaj aŭ aliaj cirkonstancoj povas iam ajn facile praktiki la lingvon)?

Ne dezirindas, ke novuloj reagu, samkiel iam Marjorie, dirante: 'Ho, tiu ĉi Esperanto estas bona ideo, sed neniu uzas ĝin.' Eble — kiu povas diri? — en nian kongreson venis unuafoje la estonta Kalocsay, la estonta Boulton: tio ne estu pro la krokodiloj la lasta fojo.

La Brita Esperantisto

Kaj, rilate junajn esperantistojn, unu anoncis dum la fifama jarkunsido, ke La Brita Esperantisto tedas kaj enhavas nenion por la juna generacio.

Bildo

Klare estas, ke esperantaj literaturistoj apenaŭ riĉiĝas, dediĉante sin al muzo verda, sed ĉu tiel unu el la plej eminentaj okupiĝas pri ĝis nun nekonata komerca entrepreno? La foton faris Eric Walker en junio 2005, en Brazov, Rumanio: la Auld-establo situis tuj kontraŭ la kunvenejo de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF).

Mi, redaktoro mezplusaĝa (ĉu mez-plus-aĝa aŭ mez-plu-saĝa: elektu vi), akceptis la komenton sed invitis la kritikinton mem kontribui per artikoloj akcepteblaj al pli juna generacio. Oni menciis ŝercojn: ĉu vere tia la gusto de nia junularo — kaj ĉu ŝercoj estus 'savintaj' Marjorie Boulton?

Sed la principo de la angla 'put up or shut up' validas por ĉiu leganto: volonte mi konsideros kontribuaĵojn de iu ajn pri io ajn. Do jen: heligu la tagon de redaktoro kaj sendu — elektronike — kontribuaĵojn al La Brita Esperantisto: rakontoj, raportoj pri federaciaj eventoj, eseoj estas ĉiuj bonvenaj. Kaj ne forgesu la ilustraĵojn!

Ĝis reskribo,

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>