Printempe kunvenis Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio.
Grandan intereson altiris la federacia libro-budo: ekzamenas la librojn, de maldekstre, Raul Rodriguez Mora, Paul Reed, kaj Don Lord.
Spritaĵon ĝuas Graham Blakey, maldekstre, kaj Toĉ Duckworth.
Gastprelegis dum la kunveno la federacia eks-kasisto kaj nuna sekretario, Ian Mac Dowall (surpodie maldekstre kun nova federacia prezidanto, Stephen Thompson). La preleganto — vivanta reklamo por la internacieco de Esperanto — priskribis siajn multajn vojaĝojn kaj spertaĵojn en diversaj landoj de la mondo, inkluzive de Kubo, Hispanujo kaj Pollando.
Ofte ĉeestas federaciajn kunvenojn en Lankaŝiro anoj de la najbara jorkŝira federacio. Jen du 'blankaj rozoj' en la regiono de la ruĝa rozo: Muriel Shackleton (maldekstre) kaj Audrey Duerden.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.