Rekte al la artikolo

Inter pokalo kaj lipoj…

<<  [961]  >>

Mamed Madok'ba

Universitata amiko mia, sociologo, entreprenas gravan kaj tre valoran esploradon, kiu povus revoluciigi la manieron, kiel ni kondutas en restoracioj. Pro la amplekso de la temo kaj pro la neceso per observado kolekti kiom eble multajn informojn, li petis mian helpon.

Tial, kara leganto, mi povas dividi kun vi la unuajn fruktojn de nia kunlaboro, kiu sendube fascinos legantojn de La Brita Esperantisto, kiuj, kiel mi scias, pasigas multe da tempo, aparte dum kongresoj kaj aliaj Esperanto-eventoj, en plej diversaj manĝejoj — ĉu en fiŝ-fritejo, ĉu en luks-hotela bankedejo.

La esploroj fokusiĝas sur efika uzo — intence, kara leganto, mi ne skribas 'korekta' — de buŝtukoj (angle: serviettes). Stranga traduko, ĉar en via lando, samkiel en aliaj okcidentaj landoj, la tuketoj servas — por tiel diri — ne apud la buŝregiono sed plejparte sur la genuoj. Kaj jen la esenco de la esplorado. Ĉar, kiel demandis sin tute prave mia amiko, ĉu efektive manĝanto saĝe agas, sternante, kiel etikete decas, la tiel nomatan buŝtukon sur la genuoj (por protekti pantalonon aŭ jupon kontraŭ grasmakuloj, ekzemple kontraŭ elforke falinta viandaĵero), aŭ ĉu estus pli sencohave fiksi la tuketon (tamen bebece kaj tute malbontone [Ĉu pro la infana graso? — NDLR]) al la kolumo de ĉemizo aŭ bluzo por ŝirmi foje pli videblajn vestaĵojn?

Jen grava demando respondebla, kiel insistis mia amiko, nur per zorga observado de manĝantoj por konstati kiun korpo-(pli ĝuste: vestaĵo-)parton plej endanĝeriĝas pro falanta graso. Tial, kara leganto, mi rezignis dum kelkaj semajnoj pri miaj abelo-studoj (feliĉe, dum difinitaj sezonoj, abeloj dormemas: ilin tiam instigi al studebleco same vanas kiel ĉastecon prediki en dezerta bordelo) kaj konsentis helpi al mia amiko.

Honeste, la laboro ne pezis: male mi — kiu certe pli pezis post tagoj en diversaj manĝejoj, observante kiel, kaj kie, klientoj sin makulas, transigante nutraĵojn de telero al buŝo. Kaj klare, kara leganto, kiel vi sendube scias, en la proverbaj vortoj de nia majstro Zamenhof, kies lingvon — inter abelo-esploroj — mi arde kaj pasie studas, inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi. Kaj la 'multaj okazoj' prezentiĝas en la tabelo ĉi-sube (kun notoj kaj klarigoj fine de la artikolo).

Certe, surbaze de niaj trovitaĵoj, evidentas, ke la nuna insisto pri surgenua sternado de tuketo ridindigas: pli da manĝantoj makulas la ĉemizon, do sian antaŭaĵon, ol la genuojn, do sian subaĵon, ĉar supo kaj saŭco, kustardo kaj kareo (kaj ĉiuj aliaj instrumentoj de kelnera venĝemo) emas pli horizontale ol vertikale ataki. Alivorte, buŝtuko sur la genuoj malpli efike protektas ol buŝtuko sur la brusto… do kial, kara leganto, en restoracioj daŭre decas subtable kaŝi (kaj tute senefikigi) la tuketojn?

Laŭ mia amiko, kiu sendube famiĝos, kiam publikiĝos lia tiutema postdoktoriĝa disertacio, la rezultoj pruvas preter iu ajn dubo la sensencon de etiketo; insiston, kiel li diradas, pri eksmodaj viktorianaj valoroj pri deco kaj konveno.

Li nun celas, ke ĉiu manĝanto defiu konvenciojn kaj surbruste portu protektocele sian buŝtukon. Kaj do, se lia kampanjo sukcesos (slogano 'Buŝtuko — ne fuŝtuko!'; la vortoj aperos baldaŭ sur T-ĉemizoj aĉeteblaj ĉe konata magazeno-ĉeno), kaj se ĉiu en restoracio ja sidas bebece, manĝante, kun buŝtuko sur la antaŭaĵo, mi, tre humile, tre heziteme (ĉar mi ne deziras fariĝi membro de la Akademio de Esperanto), proponos ŝanĝon en la kutima traduko de serviette: anstataŭ 'buŝtuko', kiu evidente ĝi ne estas, mi preferos la geografie pli ekzaktan 'subbuŝtuko' — ĉar tia ĝi ja estos.

Surĉemizaj
makuloj
Surgenuaj
makuloj
Sume Notoj
Infanoj ĝis 10 jaroj 23 15 38
Infanoj ĝis 16 jaroj 17 15 32
Studentoj 98 132 230 (1)
Salajratoj 4 9 13 (2)
Sensalajruloj 60 31 91
Pensiuloj 115 48 163
Sume 317 250 567 (4)
Viroj 104 156 260
Virinoj 213 94 307 (3)

Notoj

  1. Studentoj defias la normon, ĉar ili manĝas ofte ne ĉetable sed enlite, surplanke kaj dumprelege.
  2. Malmultaj salajratoj troveblis en la kontrolataj manĝejoj, a) ĉar iliaj salajroj tiom mizeras, ke ili ne povas eksterhejme manĝi, kaj b) ĉar ili estas tro ekspluatataj de siaj ĉefoj por liberiĝi de siaj maŝinoj kaj eskapi manĝejen (tion opinias mia komunist-inklina amiko — mi malkonsentas, kio sugestas, ke interpretado de statistikoj satane malfacilas).
  3. Virinoj multe pli grasmakulas sian antaŭaĵon plej probable pro siaj fizikaj kvalitoj (necesas pli da esploro).
  4. Jen klara pruvo (317 kontraŭ 250), ke venis la tempo parade kaj protekte porti la misfamigitan subbuŝtukon.

Mamed Madok'ba, nun birmingamano sed naskita palestinano, okupiĝas kiel matura studento pri magistra disertacio koncerne la muzikajn kvalitojn de abeloj. Intertempe li studas Esperanton kun fakulo en Mongolujo per interreta koresponda kurso pri la nuancoj de Esperanto-gramatiko.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>