Rekte al la artikolo

Novaĵoj el Newport

<<  [961]  >>

La Verda Drako

En La Brita Esperantisto (printempo 2003) aperis raporto, verkita de membroj de la Esperanto-klubo de Sudorienta Kimrujo (La Verda Drako), pri la restaĵoj de mezepoka ŝipo trovita apud Newport. Jen ĝisdatigo pri la restaŭrado de la ŝipo.

En julio 2002 la restaĵoj de mezepoka ŝipo estas trovitaj sur la bordo de la rivero Usk dum konstruado de nova artocentro. Kvankam la riverbordo dum longa tempo gravis kiel centro de vivo kaj komerco en la antikva haveno Novus Burgus, modernaj planistoj ne antaŭvidis, ke ili malkovros tiajn imponajn trovitaĵojn nur metrojn for de la mezepoka kastelo. La Newport-restaĵoj estas la plej kompleta ekzemplo de 15-jarcenta armita varŝipo trovebla ie ajn en la mondo.

Bildo

La ŝipo prezentas mankantan ligon en la nordeŭropa marhistorio, plenigante 200-jaran breĉon inter la 14-jarcenta tiel nomata Bremena Cog kaj la 16-jarcenta militŝipo Mary Rose. La Newport-ŝipo, hibrido inter vikinga longboato kaj pli moderna hispana karavelo, longas pli ol 29 metrojn kaj larĝas proksimume 8 metrojn — pli longa ol Pinta, unu el la ŝiptriopo de Kolumbo, kiu velveturis al Ameriko duonjarcenton poste.

Mezepokaj dokumentoj enhavas multajn aludojn al ŝiptunaroj, kiuj montris, ke inter 1430 kaj 1460 grandaj komercoŝipoj de 300 ĝis 500 tunoj oftiĝis. La ŝarĝotuneco de la Newport-ŝipo estis inter 375 kaj 478 tunoj: temis pri unu el la plej grandaj ŝipoj de la epoko.

Pro la relativa grandeco de la ŝipo kaj pro la kvanto de ligno, per kiu estas konstruita la kareno, oni kredas, ke ĝi estis uzata en Orienta Atlantiko inter Nordafriko kaj Islando. La grandeco de la lignaj ripoj, ankaŭ ilia apudeco kaj la fortaj apudaj kunligaj plafonaĵoj, fakte taŭgus en ŝipkonstruado de la 19-a jarcento. Pro dendrokronologio (arboringaj testoj) eblas dati kelkajn lignaĵojn je la vintro de 1465-6, kvankam oni scias, ke temas pri anstataŭa ligno, ĉar la originala konstruo okazis pli frue.

Multaj el la faritaĵoj kaj vesto-restaĵoj trovitaj de arkeologoj indikas, ke la ŝipo vizitis Portugalujon. Inter la trovitaĵoj estas moneroj de la reĝoj Alfonso 5-a kaj Duarto 1-a, kiuj regis dum la 15-a jarcento. Trovitaj estas ankaŭ du bone konservitaj lignaj kombiloj, ludiloj, korko, ŝtonaj kanonpilkoj, gravuritaj latunaj skribaĵoj, kiuj eble ornamis militan kaskon, bone ellaborita sagista pojngardilo, kaj restaĵoj de ledaj ŝuoj, vestaĵoj, rigŝnuroj kaj puli-bloko.

La gravecon de la ŝipo en la mara historio oni ne povas trotaksi. En Kimrujo, la eltrovaĵo komplimentas aliajn antikvajn ŝipojn el la Latuna Epoko ĝis la 19-a jarcento. Inter tiuj ĉi ŝipoj estas la romia boato de Magor (ĉ. 300 p.K.) kaj frumezepoka boato trovita ĉe Magor Pill (1240 p.K.). Sudorienta Kimrujo tiel konfirmiĝas kiel la plej abunda fonto de fruaj maraj eltrovaĵoj en Britujo.

Leviĝas la demando, kial impona ŝipo tia estis forlasita ĉe la riverbordo en Newport. Arkeologoj jam trovis indikilojn, ekz. lignan framon sub la ŝipo, ke ĝi estis haŭlita laŭ rivereto por riparado aŭ malmuntado ĉ. 1467. Oni tranĉis pordon en la dekstran flankon kaj fiksis ŝtuparon por permesi eniri en la holdon, supozeble por facile porti lignajn tabulojn en la laborejon.

Ĉi tie oni trovis spurojn pri la probabla sorto de la ŝipo. Forigante la koton, arkeologoj malkovris fendon trans la mastplatformo, kiu atestas pri provizora riparo. Oni do supozas, ke la ŝipo suferis dum ŝtormo kaj perdis sian kapablecon, kiam rompiĝis la mastplatformo. Eble Newport estis ĝia hejmo, aŭ eble ĝi devis lami al la sekureco de la plej proksima haveno.

Troviĝis eblaj ligoj inter la ŝipo kaj Rikardo Neville, Grafo de Warwick kaj Lordkanceliero de Anglujo, la tiel nomata 'reĝokreanto', kiu ludis rolon en la surtronigo de Henriko 7-a. Warwick posedis grandan ŝiparon, kaj en 1469 fariĝis Lordo de Newport. En tiu ĉi jaro li skribis al Tomaso Throckmorton, la ricelisto de la lordeco de Glamorgan kaj Morgannwg, aprobante pagojn 'de mono, fero, salo kaj aliaj eroj apartenantaj al la jam menciita ŝipo ĉe Newport'. Eble la morto de Warwick en 1471 haltigis la riparadon de la ŝipo, tiel ke ĝi estis forgesita.

Bildo

Hodiaŭ la ŝipaj lignaĵoj kuŝas en 16 akvocisternoj ĉe la konservejo de la konsilantaro de Newport. Dume oni mezuras la restaĵojn kaj esploras, kiel plej efike ilin konservi. Oni esperas finfine rekonstrui la ŝipon kaj ekspozicii ĝin en muzeo.

Ĝis la 60-aj jaroj de la lasta jarcento konservado de akvosorbigitaj lignaĵoj ne tre sukcesis. Multaj gravaj ŝipoj, ekzemple la romia-kelta boato de Blackfriars en Londono kaj kelkaj latunepokaj tiel nomataj Ferriby-boatoj, perdiĝis. Tamen en 1959, danke al polietilena glikolo (PEG), eblis sukcese konservi grandajn akvo-sorbigitajn lignajn objektojn. Mary Rose kaj Vasa oni traktis per ŝprucmetodo, tamen pli bone estas plene mergi la lignon. Ĉe la Newport-ŝipo oni uzos ambaŭ metodojn (ne eblis mergi Mary Rose pro la kompleteco de la ŝipo). Nun la lignaj pecoj restas subakve, ĝis estos finita la mezurado kaj estos decidita la plej taŭga maniero ĉion konservi. Interese estas, ke en unu el la cisternoj naĝas orfiŝoj, kies taskoj estas manĝi lignovermojn, kiuj tie aperas.

Intertempe oni daŭre esploras. Laŭ raporto pli frue en la jaro en South Wales Argus la ŝipo povas esti franca. Trovita en la kilo, en aparta truo, kaj envolvita per gudrita kalfatraĵo, estas franca arĝenta monero. Arkeologoj kredas, ke ĝi estas intence tien metita kiel talismano. La moneron oni fabrikis en la urbo Crémieu inter 1440 kaj 1456.

La projekto por konservi la ŝipon ricevis pasintjare subvencion de £799 500 de Heritage Lottery Fund. Anglalingvaj informoj pri la ŝipo kaj pri la konservado legeblas en la reto ĉe www.thenewportship.com.

La raporton kompilis membroj de la Esperanto-klubo La Verda Drako.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2006.

<<  [961]  >>