Rekte al la artikolo

Centjariĝo bradforda

<<  [962]  >>

Jack Warren

En aŭtuno pasintjare la Esperanto-societo en Bradfordo, Jorkŝiro, festis sian centjariĝon. Ni varme gratulas!

Bradfordo, hejmo de lanteksaĵo, kie meĥanikaj teksiloj unue funkciis, same kiel la unuaj trolebusoj; urbo de artistoj kiel Delius kaj J. B. Priestley kaj la fondejo de la brita laborista partio: urbo, do, de progreso, kie jam en 1906 ekestis Esperanto-societo. Kaj tie kunvenis jorkŝiranoj ĉi-septembre, eĉ el fora Francujo, por festi ĝian centjariĝon.

Bildo

La plej juna membro de la bradforda societo, Anne George, helpas la plej aĝan, Bessie Outram, tranĉi la festkukon.

La bradfordanoj — laŭ Eric Walker grupo 'eta sed laborema' — konscience faris siajn devojn. Ni renkontiĝis en bone lumigita subteretaĝo de digna hotelo, kie surtabliĝis bongusta kaj satiga triplada lunĉo. Apud elmontriĝis memoraĵoj el la historio de la societo, ekde antaŭ la unua mondomilito ĝis la 90-a datreveno de 1996. Elstaris la kontribuaĵoj de bradfordaj esperantistoj al la brita kongreso de 1960 kaj la UK de 1961, ambaŭ en Harrogate.

Post la lunĉo ni restis ĉetable kaj Anne George prezentis gastparolanton Elvira Wilmot, eksbibliotekisto kaj spertulo pri loka historio, kiu prelegis pri Bradfordo en la jaro 1906. Eliĝis klara kaj fascina bildo de urbo samtempe tutmonda kaj provinca, loĝejo de sukcesaj entreprenistoj kaj mizeraj malriĉuloj, tamen optimisma kaj plena je homoj, kiuj serĉis pli bonan edukadon kaj pli riĉan libertempon. Taŭga kreskejo, do, por la nova internacia lingvo.

Post dankparolado de Malcolm Jones aldonis lokanoj siajn komentojn pri la prelego kaj konsiderojn pri la grandaj ŝanĝoj intertempe okazintaj — ekzemple, ke komencanta klaso konsistis el dekoj da lernontoj, kaj federacian kunvenon ĉeestis cent kaj pli da homoj.

Bildo

En 1934 la familio Outram tetrinkis kun Montague Butler.

(Pli granda bildo)

Sekvis solena tranĉado de festkuko, kiun la elturniĝemaj bradfordanoj ne simple mendis, sed propramane bakis kaj beligis. La tranĉisto estis Bessie Outram, la plej aĝa ano de la societo. Fine, la ĉeestantoj dankis al Audrey Duerden kaj al Murel Shackleton, kiuj aranĝis ĝuindan eventon.

Alveninte, mi vidis sur la elmontra tablo foton el la jaro 1934 de familio Outram trinkanta teon kun Montague Butler. Survoje hejmen mi miris pri la senĉesa aktivado por Esperanto en Bradfordo, el kiu oni povos ĉerpi forton por la venonta jarcento.

Jack Warren loĝas en Middlesbrough, kie li instruas la anglan kiel fremdan lingvon, la germanan kaj foje la svedan. Li redaktas La Blankan Rozon, la revuon de la jorkŝira federacio, kaj instruas Esperanton en Barlastono. La raporto inkluzivas aldonajn informojn de Malcolm Jones: al ambaŭ sinceran dankon!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2007.

<<  [962]  >>