Rekte al la artikolo

Londona Lingva Festivalo

<<  [962]  >>

Tim Owen

De esperanta vidpunkto, eble la plej sukcesa londona lingvo-festivalo el ĉiuj. Legu …

Venis alia jaro, alia tri-taga okazo por britaj esperantistoj montri, ke la internacia lingvo de Zamenhof daŭre vivas kaj estas uzata, kaj konatigi Esperanton al tiuj, kiuj ankoraŭ neniam aŭdis pri ĝi. Ĉu ekzistas pli taŭga evento ol la Londona Lingva Festivalo, okazinta komence de novembro pasintjare?

Mi jam ĉeestis tian festivalon … sed ne en Britujo. Pro la decido de la Konsilio de Eŭropo deklari 2001 la 'Eŭropa Jaro de Lingvoj', mi ĉeestis forumon unu jaron poste sur la ĉefplaco de Tuluzo. Tie mi unuafoje renkontis Esperanton.

La ĉefa diferenco inter la du forumoj estis, ke en Francujo troveblis dekoj da budoj, kies deĵorantoj prezentis siajn lingvojn per legaĵoj kaj ĉiutagaj parolantoj. Tie mi vidis la hungaran, la eŭskan, la germanan, la italan, kaj strangan lingvon kreitan de iu Zamenhof.

La londona versio iom diferencis. Unue, ĝi estis pli granda: 120 budoj interbatalis por kapti la atenton de vizitantoj. Kaj, laŭ mia kompreno, la plejparto de la budoj ĉeestis ĉefe pro komercaj kialoj. Partoprenis ĉiuj alt-reputaciaj eldonistoj. Surlokis aliaj profesiuloj, kiuj surmerkatigis novan softvaron por plej rapide lernigi centojn da fremdaj vortoj. Tamen mi vidis tre malmulton da budoj nur por promocii lingvojn. Tiel la esperantistoj troviĝis sufiĉe solaj, krom grupo, kiu kloplodis reenkonduki la latinan kaj la antikvan grekan en britajn lernejojn, simile al nia EAB-programo 'Lingvolanĉilo'.

Kaj jen nia plej bona festivala sukceso. Ni disdonis pli ol 500 folietojn — pli ol en la pasinta jaro — pri Esperanto. Pluraj instruistoj sufiĉe interesiĝis por peti, ke ni sendu al ili informojn pri 'Lingvolanĉilo'. Cetere ni ĉiam provis paroli pri Esperanto kaj respondi al demandoj, kiuj foje eligis kutimajn komentojn: 'Ĉu vere Esperanto ankoraŭ ne mortis?' aŭ 'Mi jam konas la internacian lingvon — la latinan'. Tion, evidente, oni atendu. Plaĉis al mi la jam preparitaj respondoj de niaj volontuloj. Okazis nek disputoj nek kvereloj sed, male, multaj pozitivaj renkontiĝoj. Ĉe lingva festivalo oni atendu, ke partoprenos homoj, kiuj vere interesiĝas pri novaj lingvoj. Esperanto — multon ŝuldanta al sia homfarita naskiĝo — sendube allogas tiajn.

Ĉiam amuzas min, kiel mienas homoj aŭdantaj je la unua fojo konversacion reciproke komprenatan en Esperanto. Ili ekkomprenas, ke lingvon, kreitan kaj lernitan papere, oni povas flue kaj plenesprime elparoli. La momenton mi rekonas, mem spertinte ĝin kiel ne-esperantisto en Tuluzo. Tiuj forprenas diversajn materialojn, detalojn pri retpaĝoj, la unuan lecionon de la senpaga korespondo-kurso de EAB, kaj anglan kaj esperantan eldonojn de la ĵurnaleto de Junularo Esperantista Brita (JEB).

Ne facilas kvantigi la sukceson de la Londona Lingva Festivalo. La deĵorantaj volontuloj, kun pli da sperto ol mi, taksis ĉi tiun jaron pli bona ol la antaŭa. Multaj vizitantoj mendis librojn, ĵurnalojn, vortarojn, kaj tiel plu. Sufiĉas diri, ke mi opinias, ke tio ja indikas positivan rezulton.

Kaj kiu scias? Eble estontece, ni povos rezervi lokon por senpaga publika lernado de Esperanto. Abundis kursetoj tiaj pri aliaj lingvoj, kaj kiel pli efike varbi por Esperanto ol instrui bazajn lingvajn elementojn? Se mi sciintus, kiel relative facile estas lerni Esperanton, mi eklernintus ĝin antaŭ multe da jaroj.

Resume: mi tre ĝuis la semajnfinon ĉe la festivalejo Olympia (kvankam miaj kompatindaj piedoj tion disputas). Kuraĝige estis vidi aron da diversaj esperantistoj, kiuj tiel bone kunlaboris. Ĉeestis membroj de la administra komitato de EAB, aliaj, kiuj aktivas en 'Lingvolanĉilo', denaskaj parolantoj, kaj membroj de JEB. Al ĉiuj mi demetas la ĉapelon, sciante, ke ĉi-jare ni refaros … kaj ankoraŭ pli bone!

Tim Owen ekkonis Esperanton en 2002. Li aktivas en Junularo Esperantista Brita kaj starigis kaj administras la JEB-forumojn (www.jeb.org.uk/forumoj). Li partoprenis Internaciajn Junularajn Kongresojn en 2003 kaj 2005, Internaciajn Junularajn Semajnojn en 2004 kaj 2005, kaj gvidos komencantan kurson dum la Internacia Seminario 2006/07.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2007.

<<  [962]  >>