Rekte al la artikolo

Recenzaro

<<  [962]  >>

Paul Gubbins

Humphrey Tonkin. Lingvo kaj popolo: Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado. Roterdamo: UEA, 2006. 159 paĝoj. ISBN 92-9017-093-X.

Ed Borsboom. Vivo de Andreo Cseh. Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2003. 313 paĝoj. ISBN 90-805651-2-1.

Spomenka Štimec. Hodler en Mostar. Pisa: Edistudio, 2006. 107 paĝoj. ISBN 978-88-7036-073-8.

Intervjuo kun Claude Hagège: Esperanto kaj lingva diverseco. Rotterdam: UEA, 2006. 16 paĝoj. ISSN 0165-2524.

Gian Carlo Fighiera. La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka. Rotterdam: UEA, 2006. 32 paĝoj. ISBN 92-9017-094-8.

Tabuaj vortoj en mondlingvo (KD). Barlastono: EAB, 2006. £3.50.

Ronald Cecil Gates. Mortiga ekskurso. Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2006. 112 paĝoj. ISBN 90-77066-23-3.

Lingvo kaj popolo

Bildo

Kia perdo por la studentoj de la postdiploma programo ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Pollando, kiam komence de 2005 la prelegonto, Humphrey Tonkin, ne povis ĉeesti la planitajn seminariojn. Kia gajno, tamen, por ni, kiam Tonkin decidis registri siajn prelegojn kaj ilin sendi kompaktdiske al la studentoj: notoj por la prelegoj fariĝis la bazo de Lingvo kaj popolo.

Jen la orginoj de libro, kiu ne nur prezentas la fundamentojn de la nuna Esperanto-movado (legindas la unua ĉapitro pri neŭtralismo kaj la signifo de la deklaracio de Tyresö kaj la manifesto de Raŭmo) sed ankaŭ, kaj miaopinie grave, defias nin alfronti nian propran esperantistecon kaj ĝin (re)difini laŭ la realoj — ekzemple interreto, demografio — de ŝanĝiĝanta mondo.

Aparte trafas la komentoj de Tonkin pri la organizaĵo, kiun li prezidis dum 1974-80 kaj 1986-89: Universala Esperanto-Asocio. Lia deirpunkto: '… ĝia laboro estos vana se mankas malantaŭ tiu lingvo tio, kio tenas ĝin viva — nome vibra komunumo de Esperanto-uzantoj, kiuj uzas Esperanton kiel konservejon kaj peranton de siaj plej altaj valoroj' (p. 66).

Tamen 'la strukturoj mem de UEA emas apogi … konservemon' (p. 94): eble necesas reformi la komitatojn (p. 94); eble la estraro ne efike funkcias (p. 97); eble la centra oficejo fariĝu krome 'eduka centro' (p. 103); kaj eble universalaj kongresoj ('brila inventaĵo') ekspluatu la eblojn, 'kiujn prezentas kaj la Esperanto-kulturo kaj la modernaj metodoj de kongres-organizado' (p.111).

Ankaŭ substrekas Tonkin la bezonon pri esplorado: '[e]voluigo de bonaj argumentoj por ekstere pravigi nian ekziston postulas multe pli bonan internan konon de tio, kio ni estas' (p. 128); simile, 'ni scias relative malmulton pri la intelekta kunteksto de Esperanto' (p. 129). Tiamaniere Tonkin invitas nin, eble en kluboj (se tiuj ankoraŭ ekzistas [p.105]) sed, pli verŝajne, en interretaj babilejoj, mem ekrespondi kaj ekreagi al la diversaj demandoj, kiujn li starigas.

La Esperanto-arbaro kreskas jam de pli ol 100 jaroj. Tonkin estas forstisto, kiuj celas tie kaj tie forhaki velkintajn kreskaĵojn, lumigi densejojn, replanti. Lingvo kaj popolo prezentas laborplanon, elegante kaj inteligente verkitan de unu el la plej kleraj kapoj en Esperantujo. Certe: nepra legaĵo por ĉiu, kiu eĉ nur flanke interesiĝas pri la estonteco de Esperanto kaj ĝia komunumo.

Vivo de Andreo Cseh

Verŝajne neniu pli kompetentas ol la nederlandano Ed Borsboom verki biografion pri Andreo Cseh, unu el la plej signifaj — se ne la plej signifa — pedagogoj en la pli ol 100-jara historio de Esperanto. Kiel dekkelkjarulo en 1951 Borsboom konatiĝis kun Cseh, diversmaniere helpis lin kaj la Internacian Esperanto-Instituton (IEI), kiun Cseh kunfondis en 1930, kaj restis en kontakto kun Cseh ĝis ties morto en 1979.

Tiamaniere Borsboom povis ĉerpi ne nur el personaj memoroj sed ankaŭ el konversacioj kun Cseh kaj, aparte, el la vasta arĥivo de IEI. La rezulto estas biografio informoriĉa kaj detaloplena kaj, super ĉio, flue leginda. Ĝi prilumas aspektojn ne nur de la vivo de Cseh sed ankaŭ, ekzemple, la sterilajn, ja kontraŭesperantajn sekvojn de la tiel-nomata ita/ata-konflikto. Cseh emis eviti 'la temon de semantikaj kaj gramatikaj subtilaĵoj, ĉar samideanoj, ofte tute ne kompetentaj, ŝatas senfine harfendi pri tio' (p. 266); tamen la instituto vole-nevole estis tirata al la ata-istoj, tiel ke 'rompiĝis io inter la institutestroj kaj nombro el iliaj laŭdindaj konatoj, nun subite en la ita-tendaro. Inter ili Juan Régulo Pérez, Paul Neergaard, Ivo Lapenna' (p. 267).

Elstaras ankaŭ aliaj epizodoj: la fia traktado de Cseh, romkatolika pastro, de la eklezio (en 1933 Cseh ricevis leteron de sia episkopo, kiu atentigis, ke 'via ĉiama agado en neŭtralaj organizoj estas tute kontraŭa al la sinteno kaj laboro de Niaj sacerdotoj' [p. 142]); la klopodoj de Cseh kaj aliaj esperantistoj protekti kaj vivteni Esperanton dum la nazia okupacio de Nederlando; kaj la forpuŝo, ja perfido de Cseh fare de samideanoj dum la 1970-aj jaroj.

Borsboom apenaŭ eniras la pedagogion de Cseh kaj restas plejparte ĉe la homo — karisma, laŭnecese ruza, kaj dumvive fidela al la idealoj de Esperanto. Ĉion ĉi Borsboom rakontas en prozo karakterizata de ĵurnaliste mallongaj — kaj do facile gluteblaj — frazoj. Ĝenerale Borsboom, kiel bona biografo, restas malantaŭ sia subjekto: li prezentas kaj priskribas, tiel ke la leganto ĵugu. Ornamas la libron kelkaj fotoj pri la fruaj jaroj de Cseh kaj pri la ĉefaj amikoj kaj kunlaborantoj.

Notindas etaj stilaj kaj ortografiaj malglataĵoj: ekzemple, inter la urboj en Britujo vizititaj de Cseh en 1925, troveblas (tiel) West-Hartpool, New Castle kaj Keigley (p.67). Tamen la libro varme rekomendiĝas al ĉiu, kiu volas informiĝi ne nur pri kerna figuro el la esperanta historio de la 20-a jarcento sed ankaŭ pri gravaj eventoj en la evoluo la kulturo kaj socio de la internacia lingvo.

Vidu la modifitan kaj iom mallongigitan tekston de prelego pri Cseh prezentatan de Atilio Orellana Rojas dum la Brita Esperanto-Kongreso en Scarborough en 2006.

Hodler en Mostar

Bildo

Pardoneblas, se laŭ la titolo de la libro ensaltas en la menson la nomo de Hector Hodler, kunfondinto en 1908 de Universala Esperanto-Asocio. Tamen ne pri Hector temas, kaj apenaŭ pri lia patro, Ferdinand, la plej renoma svisa pentristo, sed pri la pentraĵoj de Ferdinand: kiel ili forlasis Ĝenevon, transiris Atlantikon, revenis — tamen ne ĉiuj — Eŭropon, kaj troviĝis fine en Mostar, en tiama Jugoslavujo.

Tiu, kiu gardis la pentraĵojn, kaj kiu fariĝas ĉefrolanto en la libro, estas Jeanne, 'unu el liaj modelinoj. Unu el tre ŝatantaj' (p. 5). Kaj tiel disvolviĝas rakonto — fascina, lakone, ekonomie prezentata — pri amo deklarita kaj nedeklarita, pri lojaleco, pri fideleco, pri tragedio. Rakonto, do, jes kaj ne pri pentraĵoj, sed ĉefe pri homoj.

Ne, kiel dirite, pri esperantistoj. Hector Hodler kaj Edmond Privat minore, akcesore aperas, kaj bone tielas: jen tratrae esperanta libro, inspirita de kaj fontanta el kaj verkita en la lingvo de Zamenhof, en kiu Esperanto — tute prave — fonas. Kia atingaĵo!

Iasence la 23 ĉapitroj, inkluzive postparolon, similas mem al pentraĵoj: ĉiu havas sian fokuson, malgraŭ tio, ke en la 'bildo' enestas pluraj aliaj detaloj. Tiel iu, kiu 'ne ŝatas esperantan literaturon', kiu neniam legas esperante, facile orientiĝos. Mi ĝuegis la libron unuside kaj, finleginte, kun larmeto en la okulo, bedaŭris, ke Hodler en Mostar ne duoble pli longas.

Pretervideblas kelkaj etaj preseraroj. Pretervideblas, ĉar Hodler en Mostar riĉigis mian spiriton kaj miajn sciojn, kaj memorigis, kiel feliĉaj estu ni esperantistoj kun aliro al verkoj tiel sentemaj, tiel kortuŝe emociigaj, tiel digne elegantaj, kiel tiuj de Spomenka Štimec.

Intervjuo kun Claude Hagège

Klare montras tiu ĉi libreto, ĝis kiu grado britoj kaj francoj malsamajn mondojn frekventas. Claude Hagège, lingvisto 'zorganta pri prestiĝo de Francio' (p. 1), informas sian intervjuanton, François Lo Jacomo, ke, kiel lingvisto proponanta dulingvan instruadon en lernejoj, li neniel okupiĝu pri la realigo de siaj teorioj: '… koncerne ties aplikadon kaj, en tiu ĉi kazo, praktikan rimedon akiri en ĉiu lernejo kunlaboron de malsamaj instruistoj instruantaj po unu lingvon, tio ne estas mia fako' (p. 2).

Alivorte — tiel mi interpretas — li proponu ion ajn, egale, ĉu ĝi praktike aplikeblos. Ho, se ni ĉiuj estus tiel liberaj … se ne ĉiuj tiel senzorge kunvivus kun Hagège en Teoriujo tia! Sed anglosaksoj pli pragmate pensas kaj proponas. Apenaŭ imageblas, ke brita pedagogo malŝparus tempon (kaj reputacion), pledante por strukturo home, socie kaj finance ja teorie subteninda, sed nur pene realigebla. Tamen vive la différence, kiel diras francoj.

Verdire la libreto ne multon aldonas al nia kompreno pri la lingva situacio. La intervjuo pli firmigas ol formas. Eble en Franclingvujo la enhavo servas propagandajn celojn; eble utilas la fakto, ke renoma franca lingvisto apogetas — eĉ malgraŭ si — Esperanton: '… mi ne inklinas al Esperanto pro ĝia konstruiteco … fakte stranga lingvo ĝi estas: malice oni dirus, ke "foresto de ĉia escepto" malhelpas ĝin esti vera lingvo' (p. 5).

Tiam sekvas debato ja pri esceptoj … sed, fine, Hagège ne permesas sin persvadiĝi de la argumentoj de sia intervjuanto, konkludante nur, 'ke mi neniel kontraŭas peton favore al enkonduko de Esperanto kiel ekzamena fako por abiturientiĝo' (p. 14).

Kia fervoro. Tamen ne en unu tago elkreskis Kartago … aŭ Esperantujo.

La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka

Kiel indikas la titolo, tiu ĉi libreto prezentas la lastajn tagojn de Ada Sikorska-Fighiera, kiu inter 1962 kaj 1996 ame kaj fame redaktis la gazeton Heroldo de Esperanto. Kaj nun, dek jarojn post ŝia morto pro kancero, la vidvo publikigis siajn memorojn pri la lastaj — ne realigeblaj — planoj kaj ambicioj de la mortonto; pri la lastaj malsanulejaj vizitoj de parencoj; pri la suferado de kancero-viktimo.

Kortuŝe, jes … sed, legante, mi sentis, ke mi entrudiĝis en esence privatajn dolorojn de ankoraŭ funebranta homo, kiu kreis el prozo maŭzoleon personan, kie fremdulo — mi — vere ne havu lokon. Nur piedpinte forpaŝeti mi volis, por ke la vidvo daŭre — se tion li volas — kaj dece priploru la pasintecon.

Pasinteco, kiu hantas la estantecon en la formo, kiel Gian Carlo Fighiera amare memorigas, de la nun 'kontraŭmovada' Heroldo de Esperanto. 'Bedaŭrinde,' notas la vidvo, 'post la forpaso de Ada la nova eldonanto perfidis sian propran promeson kaj utiligis Heroldon por personaj celoj … Trompi la lastan volon de mortinto estas fia ago' (p. 21).

Tabuaj vortoj en mondlingvo

Bildo

Gratulindas ĉiuj, kiuj kunkreis ĉi tiun kompaktan diskon (la duan en la EAB-serio Educational Resources). La ĉefero estas 50-minuta filmo de sprita kaj samtempe scienca prelego pri tabuaj vortoj prezentata de Don Lord dum la brita kongreso en Saffron Waldron en 1996.

Tiuj, kiuj opinias, ke esperantistoj estas senhumuraj mizeruloj, kiuj neniam ridas, nepre aŭskultu la prelegon … aŭ legu kaj studu la tekston en aparta surdiska dosiero. Kaj prelego kaj teksto plene pravigas la koston de la kompakta disko, sed kontraŭ la tre modera prezo la aĉetinto ricevas eĉ pli: la tekston de la Sekretaj sonetoj de Kalocsay (la libro kostas ĉe EAB £6.34), kaj liston de fivortoj en Esperanto (la tiel-nomatan fikan fekan fakan vortareton). Nekredeble!

Kaj, kvazaŭ donace, aldone al la prelego-teksto troveblas la Auld-a traduko de 'La balo de Kerimjur'' kaj 'La eskimino', kiun legantoj de difinitaj aĝo kaj inklinoj memoros kiel — pruduloj bonvole ne serĉu la originalon en la interreto — 'The Ballad of Eskimo Nell'.

Unu el la plej ĝenaj aspektoj de esperantisteco estas la demando de neverdulo: 'Kiel vi dirus en Esperanto …?' kaj sekvas 'ŝoka' aŭ maldeca frazero en la angla. Tiel la demandanto celas 'pruvi', ke al Esperanto mankas la erotika esprimivo de la angla. Tiu ĉi kompakta disko plene respondos al demandoj tiaj. Aĉetu, merdfekpest' … kaj sakru kiel ajna volabugristo!

Mortiga ekskurso

Trovita en praarbaro estas la kadavro de universitata botanikisto. Sangomakulita trueto en la dorso indikas, ke la mortinto estas pafita. Sed kiu kulpas? Ĉu la edzino? Venĝema studento? Arbaristo? Aŭ ĉu iu alia? Jen la dilemo frontanta al la aŭstralia polica komisaro Roberto Elis, jam konata al esperantistoj pro tri aliaj detektiv-romanoj.

Kaptas kaj retenas la scivolemon de la leganto tiu ĉi romano, kies intrigo kaj — krom en unu punkto — lingvo ne postulas grandajn mensostreĉojn. Beletro ĝi ne estas, kaj des pli bone, ĉar mankas al verdaj legantoj relative facile alireblaj, leĝeraj legaĵoj, por ilin akompani survoje al laborejo aŭ kongreso aŭ simple por lumigi malhelajn vintrajn vesperojn.

Tamen mi ne komprenas, kial Gates, malgraŭ pravigo-provoj, obstinas pri ante kaj ate por foje eviti la prepozicion de. Jen unu el multaj ekzemploj: 'La sekvintan okazon mi petis al li, ke li atentu pri la fermo ante la pordegojn' (p. 71) … frazo, miaopinie, duoble pli peza, ĉar mi neniam aŭdis en la parolata lingvo la — laŭ mi — superfluan ante. Kial ne, por eviti de, '… ke li atente fermu la pordegojn'?

Do amata ĉevaleto stile nerajdenda — kaj, prefere, tuj buĉenda. Sed, flankenlasante la lingvajn kapricojn de la aŭtoro, mi rekomendas la libron.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2007.

<<  [962]  >>