Rekte al la artikolo

Somera festivalo: Barlastono 2006

<<  [962]  >>

Paul Gubbins, Mark Drake

Raportas Paul Gubbins pri la pasintjara somera festivalo en Barlastono kaj informas pri la ĉi-jara; Mark Drake aldonas personajn impresojn pri la evento.

Pasintsomere en Barlastono estas lanĉita novstila programo. Anstataŭ du plensemajnaj kursoj okazis kvar duonsemajnaj.

La eksperimento plejparte sukcesis: plejparte en la senco, ke jes eblis proponi al partoprenantoj pli varian kaj pli riĉan programon (cetere kun pli da instruistoj), sed finfine la ŝanĝoj ne allogis tiom da homoj, kiom mi esperis. Fakte, nur unu sola studanto ĉeestis la festivalon dum duonsemajno: ĉiuj aliaj restis tutsemajne (tamen mi ne plendas: ju pli longe oni barlastonumas, de mia vidpunkto des pli kontentige), ĉu por studi ĉe komencinta, progresanta aŭ progresinta niveloj, ĉu por plentempe studi en Biblioteko Butler aŭ ĉu por turismi en la regiono.

Bildo

Litovaj studentoj Ieva Šivickytė kaj Tadas Lavickas, kun dekstre David Kelso, ripozas dum barlastona tepaŭzo.

(Pli granda bildo)

Bonvenaj dum la semajno estis du litovaj studentoj, Ieva Šivickytė kaj Tadas Lavickas, el Kaunas, kiuj partoprenis la festivalon danke al stipendioj de Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF). Kredeble surprizis ilin la fakto, ke Esperanto estas uzata dum la festivalo ne nur en la klasĉambro sed ankaŭ en la manĝoĉambro kaj dum sociaj kaj distraj eventoj — verdire ĉiam. Tamen ili adaptiĝis al malpli teorie gramatika, pli praktike komunika lern-etoso, kaj espereble hejmeniris kun pli solidaj scioj pri Esperanto kaj kun agrablaj impresoj pri Britujo.

Novaj dum la festivalo estis progresanto-sesioj gvidataj de diversaj instruistoj: David Kelso, Terry Page, kaj Jack Warren. Tiamaniere studantoj konatiĝis kun tri steluloj de la brita Esperanto-movado kaj profitis de tri apartaj metodologioj. Malcolm Jones gvidis la duan progresanto-sesion, esplorante — per ridado kaj muziko, se juĝi laŭ la sonoj eliĝantaj el la klasĉambro — la lingvon kaj la kulturon de Esperanto. Al ĉiuj instruistoj mi sincere dankas.

La ĉi-jara festivalo

Mi retenos en 2007 la duonsemajnajn studunuojn. En la unua parto de la semajno okazos komencinta kaj progresanta kursoj; en la dua parto progresanta kaj progresinta kursoj.

La progresanta pritraktos — laŭ la sukcesa formulo de 2006 — lingvon kaj kulturon; la progresinta aktualajn politikajn kaj sociajn temojn, kiuj ebligos al studantoj apliki Esperanton por diskuti gravajn, nuntempajn aferojn. Aldone, kaj nove en 2007, mi enprogramigos gramatikan kaj literaturan sesiojn. Krome estos prezentataj Esperanto-filmoj, ludoj kaj prelegoj.

La ĉi-jara festivalo okazos inter la 18-a kaj la 24-a de aŭgusto ĉe Wedgwood Memorial College, Barlastono. Rekomendata estas frua aliĝo: pasintjare ne eblis akcepti lastminutajn aliĝontojn pro manko de dormoĉambroj. Kotizoj ege moderas kaj ege favoras: ili kompareblas kun mezaj prezoj ĉe bed and breakfast (almenaŭ en la nordo de Britujo), tamen oni ricevas du kromajn (kaj bonguste ampleksajn) manĝaĵojn plus altkvalitan, profesian Esperanto-instruadon.

Cetere eblas partopreni la someran festivalon por private studi en Biblioteko Butler aŭ memstare turismi. Oni tamen kunmanĝas kun aliaj festivalanoj kaj rajtas partopreni ekzemple vesperajn sesiojn. Denove rekomendatas frua aliĝo. Detaloj kaj prezoj haveblas de la Esperanto-centro en Barlastono.


Impresoj de unuafoja partopreninto

Mark Drake, el Londono, unuafoje partoprenis la 2006-an festivalon (parenteze la 46-an sinsekvan). Jen liaj impresoj:

Post tri jaroj, starante je la rando de la Esperanto-mondo, mi findecidis partopreni en la ĉiujara somera festivalo ĉe Barlastono.

Antaŭ la festivalo, ĉar mi estas nek lingvisto nek lingvotalentulo, mi scivolis, ĉu ĝi estos aŭ tro malfacila aŭ tro streĉa kaj seka afero. Ĉiel mi eraris.

Bildo

John Loughran (maldekstre), Celia Mackle kaj Tadas Lavickas el Litovujo kunlabore diskutas lingvan tiklaĵon.

(Pli granda bildo)

La festivalo estas dividita en du paralelajn kursojn, kaj mi elektis la kurson por post-komencantoj kaj progresantoj. Per ekzercoj kaj spritaĵoj, la kursgvidantoj revizitis la lingvan fundamenton kaj prezentis al ni, novuloj kaj kvazaŭnovuloj, elementojn de Esperanto-kulturo, inkluzive de homoj kiel Andreo Cseh, Stefan Maul kaj ak le Puil, kaj de artaĵoj kiel poezio kaj kantado.

Ni diskutis kaj ridis. Ni studis kaj ŝercis. Ni parolis kaj imitis. Ni rolludis kaj aplaŭdis. Ĉiam esperantlingve.

La festivalo estas aranĝita, tiel ke la malfortulo gajnas memfidon kaj la deziro babili kreskas. Spertuloj volonte helpas malpli spertajn kursanojn. La etoso ĉiam restas kuraĝiga.

La ĉeestantoj ŝatas vortludojn. Mi konfuziĝis pri la signifo de 'maldankon' kaj la ĝusta signifo de 'postposte', vorto kunmetita laŭ la modelo de 'finfine'. Mi rimarkis ankaŭ, ke en la parolata lingvo oni uzas multe da um-vortoj: 'bierumi' kaj 'bierumadi' (grupe trinki bieron), 'skeĉumi' (prezenti skeĉon), 'parkumi' (ie lasi la aŭton) kaj 'sociumi' (neformale kunveni).

Ĉe la Esperanto-centro mem, ni povis esplori la bibliotekon Butler kaj aĉeti librojn, kaj novajn kaj brokantajn. Mi kolektas la serion 'Epoko' kaj sukcese aldonis du librojn al mia libraro. Mi notis ankaŭ la titolojn de aliaj libroj por aldoni al kristnaska kaj naskiĝdatrevena donacolistoj. La festivalo vere donas impeton al plia lernado.

Bildo

Michael Sims prezentas sian esperantan version de 'Olda MakDonald bienon havis', kiu plengorĝe ridigis la aŭskultantaron.

Ĉiun vesperon okazis aparta sesio. Ekzemple, Jack Warren amuze prelegis pri 'Ridigaj maŝinoj', rilate al Heath Robinson kaj Wallace kaj Grommit, kaj Paul Gubbins rakontis pri la historio de la saksofono kaj ludis tiun muzikilon. Ĵaŭdon la partoprenantoj sin reciproke distris, uzante ekzemple skeĉojn de Bertram Potts. Aliaj malkaŝis siajn talentojn per piano, fluto kaj klarneto, aŭ — kiel Mikaelo Sims, kiu kantis 'Olda MakDonald bienon havis' — plene ridigis la aŭskultantaron.

Kompreneble, kelkaj sesioj pli bone funkciis ol aliaj. Sed la plejmulto ege sukcesis kaj trafis la celon. Mi opinias, ke la plej malforta sesio rilatis al la filmo 'Vizito al la Centra Oficejo'. Mi konscias, ke mi kritikas la laboron de tiuj, kiuj faris la filmon, sed ĝi similis al malĝisdata brita publika informfilmo.

Bedaŭrindis, aparte ĉar la Esperanto-movado estas internacia, ke nur du alilandanoj povis ĉeesti. Tamen, aliaj kursanoj inspiris min. Kiam Jeanne Day el Skotlando alvenis, ŝi neniam antaŭe parolis la lingvon. Kiam ŝi foriris, iom frue por trafi trajnon, ŝi parolis simple kaj kortuŝe pri la festivalo. Vere, mi kredas, ke la festivalo valoras proksimume unu jaron de kutima lernado. Se vi dezirus fari saltegon en via Esperanto-kapablo, mi konsilas al vi viziti Barlastonon.

Bildo

Jeanne Day, maldekstre, kaj litovino Ieva Šivickytė kune rolludas kadre de unu el la studsesioj.

(Pli granda bildo)

Pri la loko de la festivalo, nepras diri, ke Wedgwood Memorial College tute taŭgas. La kolegio kuŝas flanke de deklivo, do se oni aŭtobuse alvenas en Barlastono, necesas grimpi monteton. Tamen la kolegio tre favore situas kaj la ĉambroj estas simple meblitaj kaj komfortaj. La zorge preparitaj manĝaĵoj bonege gustas kaj la cirkaŭaĵoj provizas multe da ebloj aŭ promeni laŭ la kanalo aŭ vagadi laŭ diversaj vojetoj.

Fine, mi vere ne scias, kion mi atendis, sed mi ĝuis la tutan spertaĵon. Ofte mi ŝanceliĝas inter du polusaj opinioj pri la internacia lingvo. Ĉu ĝi estas malgrava kromokupo por maljunuloj kaj por tiuj nekapablaj lerni nacian lingvon? Ĉu ĝi estas mondskale grava afero? Laŭ mi, la somera festivalo indikas la veran gravecon de la internacia lingvo. La relative simpla gramatiko helpas onin facile esprimi ideojn. Neparolanto baldaŭ fariĝas iu, kies voĉo aŭdiĝas. Mi taksas la someran festivalon bonveniga pordego al Esperantujo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2007.

<<  [962]  >>