Rekte al la artikolo

Memore pri Bill Auld

<<  [962]  >>

Post la forpaso de Bill Auld, la redakcio de La Brita Esperantisto — kiun Bill redaktis dum pli ol kvaronjarcento — invitis britajn esperantistojn kontribui al la revuo per tributoj, anekdotoj aŭ memoroj pri nia plej eminenta poeto kaj tradukisto, kiu estis ankaŭ elstara kaj ŝatata prelegisto kaj instruisto.

Jen tio, kion vi sendis.

John Francis

Bill Auld venis al nia lernejo (Hermitage-Altlernejo, ne Akademio) en 1940, kaj tuj faris impreson pro la rugbea pantalono, kiun li portis kiel ĉiutagan vestaĵon, devion de akceptitaj modoj, kio ja havis sekvojn, kiel tiuj vortoj de instruisto al nia pordisto indikas: 'De kie tiu ĉi modo, kiu similas nenion iam antaŭe viditan en Hermitage?' Efektive, inter la pli aĝaj knaboj, fariĝis modo porti rugbean pantalonon kun la plej brilkoloraj ŝtrumpoj aĉeteblaj. Auld mem, veninte de rugbea lernejo, supozeble portis nur por eluzi, sed liaj disĉiploj speciale aĉetis por la modo, ĉar li neniam sukcesis konverti Hermitage al rugbeo.

Ĉe universitato li ludis kiel golisto klasikan futbalon, kaj unu el liaj plej fruaj literaturaj verkoj estis letero al la futbala instanco, pledanta por ludkamerado, kiu ĉe eklukto kun kontraŭulo frakasis kvar el ties antaŭdentoj. Poste, sendepende de Vilĉjo, mi amikiĝis kun la kulpinto, Hugo, kiu konfesis, ke la letero monstre troigis liajn virtojn. Tion mi povis facile kredi, ĉar ĉe Hermitage, kiam ni volis ion, aŭ volis eviti ion, estiĝis la krio: 'Sendu Auld: li scias sukeri la faktojn.'

Antaŭ nur kvar-kvin jaroj Hugo, kiel prezidanto de la societo Dante Alighieri, petis, ke mi invitu Vilĉjon paroli al ĝi pri esperantaj influoj en Italujo. Antaŭ la kunveno li montris la leteron, kiu efektive estis senhonte panegira. Mi tiam komentis al iliaj edzinoj, ke ĝi nete sumigas la paron: apaĉon kaj falsanton. Kvankam la juna Hugo utiligis la rimedojn haveblajn al li, kiel finjara dentista studento li riparis la frakasitajn dentojn de sia viktimo kaj plibonigis aliajn sekciojn de lia dentaro, kaj ili eĉ fariĝis amikoj.

Kiel kadeto en la flugarmeo Vilĉjo ricevis dusemajnan punretenon, ĉar li pentris sur la ŝtuparo de la ŝekspira memora teatro en Stratford-on-Avon per ruĝaj literoj la vorton Bacon. Tio ne indikas liajn tiamajn literaturajn tendencojn: li konfesis, ke li faris, nur ĉar li, kiel liaj kamaradoj, malŝatis Stratfordon kaj ties enloĝantojn.

Ĉe universitato Vilĉjo ne ĉeestis siajn rusajn klasojn. Anstataŭe li aĉetis, antaŭ la ekzameno, Teach Yourself Russian in Three Months. Ĉu surprize, ke lia optimismo ne pruviĝis bone motivita? Li alvenis por ekzameno, kiu jam okazis kelkajn tagojn pli frue. Mi ne memoras, ĉu tio estis eĉ speciale aranĝita por li. Ĉiuokaze, ĉar ne eblis refari ekzamenon por licencio-kun-honoro ĝis post dek jaroj, li simple devis entrepreni ordinaran licencion. Bonega poemo pri tiu ĉi tempo estas lia 'Morgaŭ matene'.

Norah Brown

Mi vere ne bone konis lin. Mi memoras lin dum semajnfina renkontiĝo antaŭ multaj jaroj organizita de Don Lord ĉe kolegio de la Universitato de Manĉestro. Bill estis unu el tri au kvar prestiĝaj prelegantoj — Albert Goodheir kaj Don mem. Ĉeestis krome Daphne Lister. Bill prelegis pri scienca fikcio kaj pri la fruaj jaroj de Esperanto (la titolon de la prelego mi forgesis).

Bill legis por la bendoteko tiam organizita de Beatrice Clark. Lastatempe, kiel parto de memorfesto por Bill ĉe la Londona Esperanto-Klubo, mi ludis sonbendon de lia legado de 'La freneza tefesto' el Alica en Mirlando. Tio memorigis min pri lia kapablo aktori kaj pri skeĉo prezentata dum jubilea somerlernejo en Barlastono, kiam li aktoris kun Marjorie Boulton, Paul Neergaard kaj eble aliaj.

Kompreneble Bill prelegis en Barlastono kaj Dunblane, kie li suferis pro malpermeso fumi au trinki alkoholaĵojn. Du poemoj restas en mia kapo: traduko de 'Cynara' de Ernest Dowson kaj alia, originala, kiun mi legis unu fojon kaj ne denove trovis, pri virino, kiu vidas sin nuda en spegulo, kritikas sin kaj poste iras, kantante, sin bani. Bill komentis, ke la poemo kaŭzis multajn demandojn kaj ŝercojn, kiujn li ne povis eskapi.

Feliĉan memoreton mi havas pri li kaj lia edzino, Meta, revenantaj de vinfesto en Hungario. Mi renkontis ilin en bela sunlumo gaje ridetantaj kaj iom ŝancele preterpasantaj la kongresejon en Budapeŝto. Mi, simile, en la kontraŭa direkto.

David Kelso

Mi konis Vilĉjon dum multaj jaroj, kvankam neniam intime. Ni ambaŭ junaĝis en okcidenta Skotlando, fakte nur kelkajn kilometrojn unu de la alia (li en Helensburgh, mi en Cardross, apuda vilaĝo), kvankam tion mi ne sciis, ĝis longe poste. Kiam mi ekagadis en la movado, en la fruaj 60-aj jaroj, Vilĉjo estis jam mondskale konata; li sociis en rondoj preter mia kono.

Miaj plej karaj memoroj de Vilĉjo estas de la mez-sesdekaj jaroj (1965-68), kiam mi aktivis en la edinburga studenta grupo (Edinburga Studentaro Esperantista — ESEo: kiel ni fieris pri la akronimo!). Tiutempe la esperanta komunumo en Skotlando estis — nu, kiel diri, senofende? — iom 'el la 50-aj jaroj'. Kompreneble, ni studentoj estis ege 60-jarecaj! Tial, ni ne multe interrilatis, la studenta klubo kaj la olduloj: ni faris proprajn kunvenojn, festenojn, kaj fakte pli rilatis kun junaj esperantistoj el Anglujo (JEB) kaj eksterlande (TEJO) ol kun la 'grizuloj' (mi parolas kiel nuna grizulo).

Vilĉjo, tamen, estis escepto. Kvankam jam stelulo en la skotlanda movado, ankaŭ li taksis ĝin iom … nekontentiga. Okazis skotlanda kongreso (aŭ eble studrondo, mi ne certas) en tute senalkohola konferencejo de la Skotlanda Eklezio, Gean House en Alloa — tute proksime al Dollar, la fama 'auldejo'. Kiel kutime (tiutempe), Vilĉjo kontribuis al la programo (pardonu min: mi ne rememoras la temon) kaj restis por kunmanĝi. Post vespermanĝo, perspektivo pri senalkohola distra vespero videble allogis lin neniom pli ol al ni gejunuloj. Li do iniciatis ribelfrakcion, kiu serĉtrovis lokan tavernon (nek mankis, nek mankas, en Alloa), kie ni pasigis ege plaĉan vesperon — Vilĉjo majstre meze de la scenejo, kompreneble. Kiam fermiĝis la drinkejo (je la 10-a horo tiutempe), al Dollar por antaŭlita glaseto — kaj pluaj — rezulte, ke ni fine trovis nin ree ĉe la senalkoholejo iam post noktomezo. Nesurprize: ŝlosita-barita.

Ni esploris la eblojn kaj fine trovis fenestron neŝlositan, kiun ni plej silente malfermis kaj trairis. Ni iom ebrie ĉirkaŭpalpis la ĉambromuron, ĝis ni trovis pordon kaj lumŝaltilon. Klak! — eklumiĝo. Mi ne scias, kiuj estis pli ŝokitaj, ĉu la gejunularo esperantista, ĉu la loĝejestro kaj lia edzino (mi supozas, ke temas pri edzino), ekvekaj en la lito — jes, ja, en sia dormĉambro! — sed ni ne restis por interdiskuti. Ni pardonpetis kaj fuĝis al la propraj dormĉambroj. Nu, Vilĉjo devas respondeci almenaŭ porcie pri tiu neforgesebla okazintaĵo, ĉu ne?

Dum tiuj jaroj Vilĉjo estis senlime malavara en sia subteno al la studenta klubo en Edinburgo. Almenaŭ unu fojon jare li venis al Edinburgo (de Dollar, trans la estuaron Forth, post labortago) por gvidi unu el niaj regulaj kunvenoj — kaj verve subteni la apudan drinkejon poste! Unufoje, li grandanime konsentis ĉefparoli en debato en la universitata Studenta Societo ('University Union'), proponante, ke 'Tiu ĉi ĉambro urĝas la papon adopti Esperanton anstataŭ la latinan por ekleziaj aferoj' (mi laŭeble subtenis). La debato, kompreneble, estis karakterize studenta afero (la societa drinkejo apudis). Mi aparte rememoras longajn procedurajn disputojn pri uzo/neuzo de fremdaj lingvoj en societa debato (temas pri ia arkanaĵo en la regularo pri debatoj). Fine ni glore malvenkis, sed Vilĉjo brile spektaklis (anglalingve, kompreneble: ne nur en la internacia lingvo li majstris), kaj mi supozas, ke ni stoike celebris la malvenkon, poste en la drinkejo. Post kvardek jaroj, mia memoro ne tute klaras.

Tia Vilĉjo en la 60-aj jaroj. Li estis dudek jarojn pli aĝa ol ni kaj jam mondskala eminentulo, sed tuttute simpatia al la junulara kulturo de tiu jardeko, kaj energie kuraĝiga al la sekva generacio en la Esperanto-komunumo. Laŭ la skotgaela tosto: Slàinte mhor, Vilĉjo! Sanegon!

Angela Tellier

Kiam aperis la traduko de la unua libro de La Mastro de l' Ringoj mia filo, Matthew, havis 13 jarojn. Li, en tiu tempo, cetere longe antaŭ ol aperis la filmoj, kiuj poste popularigis la rakontojn, estis fervora ŝatanto de Tolkien. Mi, cerbumante, kion donaci al li por baldaŭa naskiĝdatreveno, pensis aĉeti por li ĝuste tiun novan esperantan tradukon de Auld. Libro en mano, mi fikse rigardis ĝin, kaj demandis al mi, kiel plej bone personigi la libron por li, por ke ĝi estu eĉ pli valora donaco.

Bildo

"Al Matthew, Belan pilgrimon spertu jam / Kun Frodo, Paŝegul' kaj Sam! Feliĉan Datrevenon! Bill Auld"

Kutime oni enskribas ion banalan — donaco de panjo, k.t.p. — sed frazoj verkitaj de mi ne estus aparte specialaj. Peti de la aŭtoro subskribon estis neeble, sed peti de la tradukinto, nu, jes, kio povus esti pli valora ol ricevi esperantan libron subskribitan de la tradukinto? Iom heziteme mi, mikrobo, skribis al la eminenta Bill Auld, kaj klarigis al li mian deziron, kunsendante folieton elpresitan por posta gluado ĉe la interna kovrilo. Respondon mi do atendis.

Je mia granda ĝojo revenis tute bela, personigita folio, kaj la plezuro por Matthew ricevi la libron kun aparte por li verkitan poemeton estis tuj dekobligita. Kaj la plezuro daŭris, ĉar ĉiam, kiam aperis la sekvanta libro en la serio, venis tra la poŝto pakaĵeto adresita al Matthew.

En mia Esperanto-vivo mi nur unu fojon renkontis Bill Auld, kaj Matthew bedaŭrinde neniam. Mi legis liajn poemojn, artikolojn, eseojn, tradukojn, kaj mi plene admiris lian lingvan majstrecon. Sed pro tiu afabla, amika ago, kuraĝigi kaj ĝojigi komencantan, junan esperantiston per sindonema ago, mi dumvive admiregos lin, la homon.

Hju Rid

Mi unue renkontis Bill Auld en Dunblane dum la ĉiujara studrondo de la tiama Skota Federacio. Mi memoras, ke ni diris, ke ni ambaŭ iros al Hispanujo dum la jubilea jaro 1987. Li estis faronta la ĉefprelegon por la hispana nacia kongreso de Esperanto. Tiel estis, ke la dua fojo, kiam mi renkontis lin, estis ne en Skotlando sed en Hispanujo. Ankaŭ mi prelegis en la kongreso, dum la tiel-nomataj artaj kaj sciencaj horoj. Mi estis novbakita esperantisto, arogantega pri miaj kapabloj, kaj li la plej elstara en la mondo. Kia kontrasto kaj, por mi, kia honoro.

Ekde tiam mi renkontis lin plejofte dum eventoj en Skotlando, sed almenaŭ unu fojon en Anglujo. Mi eĉ vizitis lin kaj lian edzinon, Meta, kelke da fojoj en ilia domo en Dollar. Tiuj okazoj estis nekredeble plezuroplenaj, ĉar mi ĝuis la lukson babili kun li, kiel amiko, kaj lerni de li dum horoj, anstataŭ nur dum mallongaj interŝanĝoj dum hastaj minutoj ĉe brua kongreso.

Do tiuj karaj vizitoj al la hejmo de Bill kaj Meta provizis min per bona bildo pri la viro, kia li vere estis. Ordinara sed inteligenta homo, kiu ĝuis normalajn aferojn de la vivo: malvarman bieron (akompanatan de manvolvita cigaredo kompreneble) en la suna ĝardeno malantaŭ la domo; simplan manĝaĵon sed bongustan kaj de li kuiritan (el esperanta receptolibro); la klare evidentan amon de sia vivkunulino Meta; kaj la ĝojojn de la familia vivo.

Li konsciis pri sia genio, kompreneble: li studis profunde la anglan kaj skotan literaturojn kaj konis la esperantan plej verŝajne pli bone ol kiu ajn. Do li el ĉiuj povis plej bone taksi sian pozicion ene de tio, sed neniam prifanfaronis ĝin. Li parolis pri siaj verkoj kaj faroj malferme kaj memfide, ne entrude, neniam troe, kaj nur, se oni demandis pri ili en la fluo de interesa konversacio. Cetere li babilis kaj ŝercis kiel malnova amiko pri kiu ajn temo.

En la jam menciita hispana kongreso de 1987, dum programopaŭzo, mi prezentis al li mian amikon Francisko Cabezas. Francisko estas ŝercema homo kaj li tuj lanĉis sin en anekdoton, kiun mi jam aŭdis. Mi do lasis ilin kune, por ke li amuzu Bill. Poste Francisko rakontis al mi, kiom ridis 'via skota amiko', kaj rakontis etan parton de la konversacio. Ŝajne li diris al Bill, ke jen la miraklo de Esperanto: 'Ordinarulo kiel mi povas paroli kun eminentulo kiel vi.' Bill respondis, ke la miraklo de Esperanto 'estas, ke ni povas paroli homo al homo.'

En la ĝardeno de la hejmo de Bill kaj Meta, kiu estas ĉirkaŭata de la belo de la montetara vico Ochil, mi iam demandis al li, ĉu inspiras lin la naturo. Kvankam li admiris la poemojn naturinspiritajn de Albert Goodheir (foje nomata la kvina kvaropano), li respondis, ke ne: li konstatas la belon, kiu staras ĉirkaŭ li, sed ĝi ne multe tuŝas lin. 'Plej interesas min la homoj,' li diris. Ĉu ne tiel, kaj en la rimarko raportita de Francisko, montriĝas la homo?

Grandegaj talento kaj verkema energio en iu, kies ĉefa intereso estis aliaj homoj. Jam dum la funebro la 18-an de septembro 2006 laŭde diris Renato Corsetti, ke tiun tagon Bill pro siaj verkoj kaj pro sia homeco estas amata kaj memorata tra la tuta mondo. Malgraŭ tio, ke mi ne volas monotone ripeti la diraĵon de alia, la vero devigas min.

Jen Bill Auld, karmemora kaj amata: eminento kaj ordinaro en unu homo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2007.

<<  [962]  >>