Rekte al la artikolo

Diri kaj maldiri

<<  [962]  >>

Mamed Madok'ba

Kara leganto: mi konfuziĝas. Malgraŭ tio, ke mi pasigis pli da jaroj inter vi ol inter samlandanoj miaj en la ankoraŭ kare kaj klare memorata patrujo, kie mi kreskis inter figarboj kaj palmoj — eble nia genia Zamenhof, kiel mi ĵus lernis, estus skribinta 'figujo' aŭ 'daktilujo': sendube poetoj havas daktilujojn kaj laŭbezone elplukas siajn daktilojn — ho, kara leganto, pardonu al mi la tro sentimentalajn pensojn pri la patrujo sed, envere, miaj abelo-esploroj aktuale misharmonias; eble, se la redaktoro permesos, mi iam raportos pri ili kaj priskribos la dolorojn de abelo-esploristo — kaj ne sole pri la pikoj mi parolas — [NDLR: jes, mi volonte aperigos artikolojn pri natursciencaj fenomenoj] do malgraŭ ĉio ĉi, mi konfuziĝas, ĉar mi vin ne komprenas.

Permesu al mi, kara leganto, klarigi, kial mi kredas vin, britojn, tiel nesondeblaj (kaj bonvole pardonu min, ĉar mi volas tiel nek vundi nek insulti: la Forta Mistero, kiel laŭ nia senparalela Zamenhof mi emas ĝin nomi, atestos pri mia senkulpo rilate vund- aŭ insult-emon; tuj kaj surloke min vermigu, se mi vundas aŭ insultas, aŭ eĉ vermigas), sed la situacio estas jena: antaŭ kelkaj tagoj mi vidis en la televizio raporton pri falantaj eduko-niveloj inter britaj 14-jaruloj, kiuj malpli bone ol antaŭe regas sian gepatran lingvon, tiun de la nekomparebla Ŝekspiro kaj la altestimata J. K. Rowling — ili vivu (almenaŭ Rowling) eterne kaj senterne, ĉar ternado disvastigas malsanojn (tion mi scias, estante natursciencisto) — sed ĝuste tio min konfuzas (la statistiko, ne la ternado), ĉar en la sama televizio kelkajn monatojn antaŭe, do en aŭgusto, mi vidis ridantajn vizaĝojn ankaŭ de junuloj, kiuj mirinde sukcesis en siaj ekzamenoj (GCSE, vi nomas ilin), kaj aŭdis, kiel jaron post jaro la nivelo altiĝas, ke viaj junuloj pli kaj pli kleriĝas (ĝis, mi kredas tre baldaŭ, ĉiuj akiros la plej altan A-stelan gradon: ho, imagu, kara leganto, jen nacio da etaj ejnŝtejnoj, ĉe ĉiu stratangulo, en ĉiu drinkejo, ĉiu futbalstadiono; jes, imagu la nivelon de ordinaraj surstrataj, enaŭtobusaj konversacioj, ne plu vetero, sed voltero, imagu) — sed, pardonu min denove, mi, simpla abelo-esploristo, ne komprenas, kiel pli-malpli samtempe niveloj kaj boniĝas kaj malboniĝas, kiel pli-malpli samminute junuloj kaj malpli stultas kaj pli stultas. Do jen: mi konfuziĝas.

Sed al mi, kara leganto, ŝajnas, ke via registaro ruze kreis novan industrion, kiun mi emas nomi industrio pri diro kaj maldiro: tio estas, ke iu diras ion, kion alia poste maldiras (do: 'edukaj niveloj altiĝas', 'edukaj niveloj malaltiĝas'); ruze, ĉar tiel estas okupataj miloj da homoj (komisionanoj, sekretarioj, televizio-ĵurnalistoj), dirante kaj maldirante aferojn, kiujn neniu funde aŭ objektive povus pruvi, kaj kiuj kontribuas al konfuzo kaj nekompreno (kaj samtempe pozitive masaĝas senlaboreco-statistikojn, ĉar sen la nova industrio pri diro kaj maldiro tiuj homoj ne havus laborlokojn, ĉar ĉiuj postenoj, krom la ĵus menciitaj, nun elmigris al landoj, kie pli malaltas salajroj sed pli altas la nivelo de la angla lingvo de la 14-jaruloj menciitaj en la televizia raporto).

Do, kara leganto, eble vi nun vidas, kial mi konfuziĝas kaj kial mi vin ne komprenas. Kial vi toleras la novan industrion pri diro kaj maldiro? Kial vi kredas, kaj kial vi tiel serioze pritraktas la eldirojn de dirintoj kaj maldirintoj? Tial, kara leganto, mi konfuziĝas, kaj tial mi vin ne komprenas. Sed eble vi mem vin ne komprenas. Ĉu?

Mamed Madok'ba naskiĝis en Palestino, sed loĝas jam pli ol tri jardekojn en Birmingamo. Li estas studento pri insektologio, kaj, provante kompletigi sian disertacion pri kantemo inter abeloj, tamen notas, ke eble la disertacio kompletigos lin. Li intencas ĉeesti la britan kongreson en Letchworth, allogite de la anoncita programo: alvene, dumpaŭze kaj festvespere (eble ankaŭ dumprelege) rokmuziko!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2007.

<<  [962]  >>