Rekte al la artikolo

Gigantas la 'nano'-romano

<<  [962]  >>

Michael Cayley

La neesperantista mondo ofte kredas, ke ni, verduloj, mense malsanas. Sed ĉiun novembron ekfreneziĝas ankaŭ miloj da neesperantistoj, kiuj partoprenas grandiozan kaj komunan verkado-projekton.

Bildo

Pasintjare, en 2006, danke al ses esperantistoj (inkluzive min), flirtis por la unua fojo ankaŭ la verda standardo super la tereno konata kiel NaNoWriMo — mallongigo de 'National Novel Writing Month', alivorte 'Nacia Monato por Verki Romanon'. Malgraŭ la nomo, la projekto estas fakte internacia.

Reguloj malmultas. Antaŭ novembro oni pripensas la romanon, kreante skemon; sed malpermesate estas antaŭ la komenco de la monato ekverki. Nepras fini dum novembro kaj ŝuti la verkon al usona komputilo, kiu kontrolos nur longecon, ne kvaliton. Eblas verki la unuan parton de pli longa romano, kondiĉe ke oni atingas 50 000 vortojn. La projekto estas defio kaj ne konkurso: ĉiu, kiu finas, venkas kaj ricevas atestilon.

Fondiĝis la projekto en 1999, kiam Chris Baty, usonano loĝanta en San-Francisko kaj kiu neniam verkis romanon, provis kun dudek kolegoj verki romanon en tridek tagoj. Temis pri defio ŝerca, sed sukcesis ses homoj. Per interreto Baty inaŭguris ĉiujaran defion tian. Rapide kreskis la nombro de partoprenantoj, tiel ke en 2006 ĉirkaŭ 70 000 'stultuloj' el multaj landoj enskribiĝis, kaj sukcesis pli ol 10 000. Etendiĝas la temaro de la romanoj de fantazio ĝis erotiko.

La ses verkistoj esperantistaj, kiuj ĉiuj verkis propran romanon, kreis TTT-forumon ĉe NaNoWriMo por sin kuraĝigi. Tio necesis: sen la scio, ke partoprenas aliaj frenezuloj esperantistaj, estus risko, ke la iniciato kolapsus. Mi instigis min alimaniere: mia preĝejo pagos konstruan projekton, kaj mi persvadis amikojn donaci, kondiĉe ke mi kompletigu la romanon.

Dum novembro mi klak-klakadis ĉe la komputila klavaro. Mi havis neniun skemon: mi preparis min, kreinte simple per kvar personoj komencan situacion. Ĝis la finaj 3 000 vortoj, mi ne precize certis, kiel finiĝos la romano — aŭ ĉu grava persono estos sanktulo aŭ aĉulo. Mankis tempo por redakti kaj korekti: jen sekva laboro.

La rakonto, ne tro serioza mistero-romano, evoluis de si mem: la loko estas insularo simila al la insuloj Scilly, kie vizitanta pastro gvidu diservon sur unu el la pli malgrandaj insuloj. La pastro ne aperas. Kio okazis? La afero esploratas; tamen enestas erarigiloj; kaj du policistoj amuze diskutas filozofion kaj literaturon. Aliaj originaluloj tramarŝas la paĝojn, kaj la verko enhavas tri rakontojn.

La sekreto de sukceso estas, laŭ mi, ne tro seriozi: necesas permesi al la imago vagi ĉien, kien ĝi volas. Estas surprize, kiom feliĉas la imago, kiam la cerbo ĝin ne regas. Mi ĝuis tre agrablan monaton, kvankam mia edzino plendis, ke mi eĉ malpli ol kutime aŭskultas ŝiajn vortojn kaj konsilojn.

Bildo

La verda flago estas plantita en NaNoWriMo-lando. Ĉu venontan novembron aliaj britaj esperantistoj partoprenos? Por informiĝi, vidu www.nanowrimo.org aŭ kontaktu min (rete: <privata retadreso>, telefone: <privata telefonnumero>).

Cetere, la NaNoWriMo-retejo ne permesas aliron al la romano. Tamen tiuj, kiuj per retadreso kontakteblas kaj kiuj volas legi la verkon, bonvole kontaktu min: mi pretas elektronike sendi eventuale kontraŭ etaj mondonacoj al mia preĝejo.

Kaj jen du eltiraĵoj el la romano Kleriko malaperas. La unua prezentas la komencon; la dua estas aparta fabelo, kiu ne rilatas al la ĉefa intrigo, sed kiu estas elbuŝigita de unu el la policistoj, kiuj preferas sin distri per rakontoj ol per enketoj.


Komenco

Por preni tason da teo ĉiam ekzistas sufiĉa preteksto. Teo kunligas amikojn, konsolas tristulojn, kvietigas kverelojn, profundigas pensadon, mildigas la malfacilaĵojn de la vivo, malstreĉas malsanulojn, donas kuraĝon al timuloj. Kaj, kompreneble, ĝi instigas homojn babili. Tiun posttagmezon estis vera kialo por trinki teon. Tra la tuta insulo aŭdeblis klakado de tasoj.

Kio? Kial? Kie? Kiel? La korelativoj multobliĝis en homaj buŝoj.

Estis iasence preĝeja afero. Dum la somero vizitantaj pastroj gvidis la dimanĉajn diservojn ĉe la malgranda preĝejo de Sankta Tomaso. Oni donis al ili senkostan restadon en alloga domo kun elvido sur la maro. Kompense ili respondecis pri diservojn, konsolis malsanulojn kaj kondukis funebrojn, kaj tiel plu. La domo, kie ili restis, situis sur Sankta Klara, la apuda insulo, kaj oni venigis ilin per remboato al la ligna kajo sur la sabla plaĝo de Sankta Tomaso.

Tiun matenon la adorantaro kuniĝis kiel kutime en la malgranda preĝejo proksime al la kajo. La konstruaĵo trovis sin sur deklivo, tiel ke la ondoj de la grandaj aŭtunaj tajdoj fluis reen sur la plaĝon, ne inundante la preĝejon. Forestis ia silento pia: insulanoj kaj feriantoj interparolis kun ridetoj. Mankis al la preĝejanaro la rimedoj por pagi la kostojn de orgeno aŭ orgenisto: estis piano, ludata de Katerina, la edzino de la laikestro Johano.

Kutime la diservo komenciĝis je la deka. Tiel la feriantoj povis poste ekskursi al aliaj insuloj aŭ veturi per pram-ŝalupo al la ĉefa insulo, Sankta Maria, kie loĝis la plejparto de la insularano.

Estis dek minutoj post la deka. La pastro estis ankoraŭ ne veninta. Johano glitis trans la ligna planko al Katerina por flustri en ŝian orelon. Ŝi kapjesis kaj elektis pliajn komponaĵojn el stako sur la piano.

Dum la postaj kvin minutoj la konversacioj evoluis de mallaŭtaj interparoloj al ĝenerala kaj babela babilado. Kio okazis? Kie estis la pastro? Ne temis pri malbona vetero: la suno brilis, kaj la maro estis trankvila. Kutime, se estus problemo, Petro, la remboatisto, telefonus aŭ al Johano aŭ al la preĝejo, kie troveblis aparato urĝkaze uzota. La aparato estis en bona ordo, kaj ne estis soninta.

Denove Johano parolis kun Katerina. Poste li iris al la preĝeja telefono kaj provis paroli kun Petro. Sensukcese. Li turnis sin al la preĝejanaro. 'Ŝajnas,' li diris, 'ke io okazis kaj eble la pastro ne alvenos. Mi ne scias la kialon, kaj pardonpetas. Laŭ la reguloj de la anglikana eklezio, ne eblas celebri la komunian diservon. Tial mi proponas, ke ni kantu kelkajn himnojn kaj preĝu. Mi povos legi el la sanktaj skribaĵoj. Do ni komencu per himno 118: Al la sinjoro estu la gloro.'

Entuziasme ili kantis, kaj unu-du basuloj — kompreneble vizitantoj, ne insulanoj — klopodis rivali kun la ceteraj adorantoj, kvankam ilia pitĉo ne estis senerara.

La diservo estis pli mallonga ol kutime, kaj finiĝis je la normala horo. La vizitantoj rapidis al la kajo por preni boatojn. La insulanoj restis kelkajn minutojn ekster la pordo por priparoli la pastran foreston. Sur malgranda insulo ĉiu homo kaptu la okazon kreitan de maloftaj eventoj.

Katerina kaj Johano revenis hejmen. Katerina denove telefonis al Petro. Ĉi-foje kun sukceso.

'Saluton, Petro. Kiel vi fartas?'

'Bone, bone, dankon. Mi scias, kial vi telefonas.'

'Jes. Ne necesas cerbo de granda komputilo por scii tion! Kio okazis? Kie estas la pastro? Ĉu li malsanas? Ĉu li ankoraŭ ronkas? Tio okazas de tempo al tempo. Kelkfoje mi pensas, ke ni preparas por la pastroj domon tro komfortan!'

'Ne. Ne estis tio. La fakto estas, ke mi tute ne scias, kie li sin trovas. Kiel kutime mi iris al la pastra domo por promeni kun li al la kajo. Estis neniu respondo. Mi posedas ŝlosilon kaj post du-tri minutoj mi eniris. Li estis for. Mi supozis, ke li jam iris al la kajo, do mi mem iris tien: neniu pastro. Mi paŝis reen al la domo por serĉi mesaĝon aŭ alian postsignon. Mi trovis nenion.'

'Ĉu li dormis tie la lastan nokton?'

'Jes — almenaŭ tion mi supozas. La littukoj estis malordaj kaj mi trovis restaĵojn de la matenmanĝo. Estis tuta mistero. Eble li revenos antaŭ la fino de la tago.'

'Tion mi esperas. Dankon, Petro. Ĉu vi telefonos ĉi-vespere?'

'Jes, kompreneble.'

Katerina remetis la aŭdilon kaj turnis sin al sia edzo. 'Ni ĝuos interesan konversacion, dum ni tagmanĝos,' ŝi diris.

Post malpli ol unu horo ĉiu konstanta loĝanto de la insularo estis aŭdinta la novaĵojn. En sidĉambroj kaj kuirejoj klakadis tasoj kaj langoj, kiuj ĝuegis la saporon de io neatendita. La demandaj korelativoj eĥiĝis de domo al domo: kio, kiel, kiam, kie, kial? Baldaŭ oni aldonos plian korelativon — tamen ĉio en sia propra tempo. Per poŝtelefonoj homoj promenantaj sur la erikejoj kaj plaĝoj, aŭ penantaj surmare fiŝkapti, informiĝis pri la afero kaj sentis, ke iliaj vivoj estas dum iom da tempo pli riĉaj, pli ĝueblaj. Eĉ en la hospitalo la flegistinoj paŭzis por rilati ĉion al la pacientoj, kies doloroj tuj kaj mirakle malpliiĝis. La du kuracistoj notis la fenomenon, kaj diris unu al la alia, ke estus bone, se ĉiun tagon okazus agrabla surprizo tia; tamen poste ili diskutis, ĉu tio superfluigus kaj elpostenigus unu el ili.

La insulo Sankta Tomaso posedis nur ĉirkaŭ sesdek tutjarajn loĝantojn kaj neniun licencitan drinkejon aŭ tavernon. Sur Sankta Maria estis multaj tiaj establaĵoj, kiuj prizorgis la bezonojn ne nur de la proksimume mil loĝantoj kaj, somere, plurcentoj da feriantoj, sed ankaŭ de la maristoj surteriĝantaj el la multaj ŝipoj, kiuj alvenis al la brua haveno. Ne necesas klarigi, ke sur Sankta Maria tintadis ne nur tasoj da teo sed, eĉ pli laŭte, glasoj da elo, viskio, konjako, brando, vino, vodko, portovino, kaj ĉiuj specoj de alkoholaĵoj — kaj, ĉar ĵus alvenis ŝipanaro el Normandujo, kalvadoso, kiu varme tuŝis la gorĝon.

Iom post iom la novaĵoj transsaltis lingvajn digojn. Dume oni neeviteble aldonis kelkajn etajn detalojn, tial ke la afero iomete ŝanĝiĝis, ĝis fine, laŭ onidiro, la tuta mondeto certis, ke jam komenciĝis murd-enketo. La du policistoj de la insulo delikate konservis sian profesian silenton: tamen ili faris nenion por malpliigi la onidirojn, kiuj provizore donis iom da alloga graveco al ofico, kiu ordinare rilatis al tedaĵoj, ekzemple ebrio, aŭ ŝoforado pli ol la oficiala rapidolimo (dek kvin kilometrojn hore en la urbeto aŭ dudekkin kilometrojn hore en la kamparo).

Ferianta ĵurnalisto povis apenaŭ kredi al sia bonŝanco. Senprokraste li verkis raporton por la londona Ekspreso sub la titolo 'Murdo en Paradizo'. La venontan tagon sterniĝis la raporto trans la unua paĝo, kun fotoj de belaj plaĝoj kaj de diverskoloraj kamparaj floroj.

'Neniu klaĉo sen aĉo,' murmuris la redaktoro de la Reĝlanda Sporto, kaj tuj li sendis per privata aviadilo ĉarman junan raportistinon al Sankta Maria. (Necesus minimume unu tagon por alimaniere tien vojaĝi.) Tuj, kiam ŝi alteriĝis ĉe la eta flughaveno, ŝi rapidis al la urbetdomo, kie oni fotis ŝin kun ŝiaj brakoj sur la ŝultroj de la du policistoj, kiuj siavice larĝe ridetis. Kaj tuj poste ŝi flugis reen al Londono por vespermanĝi (kaj eble plu) kun la grasa redaktoro. Tia estas la urĝeco de la ĵurnalista laboro — kaj kompreneble iu ajn povus skribi la kvar liniojn, kiujn la Reĝlanda Sporto bezonis por doni al siaj karaj legantoj ĉiujn informojn pri la gravaj eventoj okazintaj sur insulo tute nekonata al la legantaro.

Fabelo pri la princo kaj la ogro

Iam, dum prapraa epoko, kiam la homaro estis ankoraŭ en sia infaneco, vivis reĝo. La limoj de la regno estis montoj tiom altaj kaj tiom krutaj, ke neniu povis grimpi sur la krestojn. Estis nur unu tre mallarĝa trapasejo tra la montoj al la ekstera mondo. Laŭ onidiro, giganta ogro gardis la vojon: se iu dezirus iri laŭ la trapasejo, necesus mortigi la ogron.

Nu, tio ne tro gravis. La regno estis feliĉa kaj enhavis ĉiujn necesaĵojn kaj luksaĵojn. Oni ne bezonis komerci kun la ekstera mondo. La popolo estis kontenta kaj la regno prosperis. Kaj la ogro donis avantaĝojn: pro li, neniu malamiko povus ataki la landon.

La reĝo havis ĉarman kaj bonaspektan filon. Kiam la princo atingis la aĝon de dek ok jaroj, li ekscivolis, ĉu ekzistas aliaj regnoj kaj aliaj landoj. Lia patro, la reĝo, demandis: 'Kiel vi deziras tion scii? Ĉi tie vi havas ĉiujn aĵojn kaj ĉiujn plezurojn. La klimato estas bona, kaj la etoso de nia lando ne povus esti pli agrabla.'

'Sendube vi pravas, patro, sed io instigas min scivoli, ĉu ekzistas aliaj landoj, kaj, se jes, kiel la homoj tie vivas.'

La princo sendis servistojn al la trapasejo tra la montoj. Ĉiun fojon la servistoj revenis kun blankaj vizaĝoj kaj diris: 'Ni renkontis ogron, kiu blokis la vojon. Terure li roris. En lia mano estis grandega klabo. Li minacis mortigi nin. Ni kuraĝis nek iri antaŭen, nek defii lin.'

La princo iĝis tre malĝoja. La reĝo kaj la korteganoj ĉion faris por amuzi lin, tamen sen sukceso. Fine la princo decidis, ke li mem penu iri tra la monta trapasejo. La reĝo klopodis malpersvadi lin. La korteganoj klopodis malpersvadi lin. La belegaj junaj virinoj klopodis malpersvadi lin. Ili avertis lin, ke la ogro batus lin per sia klabo kaj mortigus lin. La princo rifuzis aŭskulti la konsilojn. 'Se mi ne penos iri preter la pasejo tra la montoj,' li diris al si mem, 'mi mortos pro malĝojo.'

La reĝo donis al li glavon, kaskon, kaj ŝildon. La popolo kuniĝis por adiaŭi lin, kaj la junaj belegaj virinoj ploregis. La princo iris sen kamarado kaj sen servisto: li klarigis, ke ĉiu servisto estus tro timema.

Li atingis la mallarĝan trapasejon tra la montoj. Tie li trovis sin antaŭ giganta ogro, kies kapo tuŝis la nubojn kaj kies brakoj tuŝis la altegajn pintojn de la montoj. La ogro havis grandegan klabon en la mano, kaj roris pli laŭte ol erupcio de vulkano.

La princo haltis. Liaj kruroj tremis, kaj lia koro rapide batis. Tamen li diris al si: 'Oni avertis min kontraŭ tiu aĉa ogro. Malgraŭ tio, mi decidis veni ĉi tien.' Li prenis kelkajn malrapidajn spirojn kaj antaŭeniris. Kiam li faris tion, la ogro iĝis iomete malpli granda.

La princo iris malantaŭen kelkajn metrojn. La ogro iĝis eĉ pli granda, eĉ pli terura. La princo denove iris antaŭen kaj denove la ogro iomete pli malgrandiĝis.

La princo haltis kaj konsideris la aferon. Fine li decidis iri rezolute antaŭen. Li klopodis forsendi ĉiun timon. Pograde la ogro pli kaj pli malgrandiĝis, ĝis fine li estis tiel eta kiel formiko. La princo delikate prenis la etetan ogron per la mano, kaj demandis: 'Kiu vi estas?' La eteta ogro respondis: 'Mia nomo estas Timo!'

Michael Cayley, kiu loĝas sur Insulo Hayling, Hampŝiro, eklernis Esperanton antaŭ ok jaroj. Kiel junulo, li eldonis du poemarojn anglalingvajn.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2007.

<<  [962]  >>