Rekte al la artikolo

Babile

<<  [962]  >>

Paul Gubbins

Gratulon …

… al nia EAB-prezidanto, John Wells, kaj al Gabriel, lia partnero jam de 1968, kiuj, danke al leĝo-ŝanĝoj, fariĝis la 8-an de septembro 2006 civilaj partneroj. Ĉeestis la ceremonion cent gastoj, kiuj poste celebris kun trinkaĵoj en Morden-parko, Londono. Ni deziras al ambaŭ longan kaj feliĉan kunvivon … kaj al John kromajn gratulojn pro lia emeritiĝo de la Universitato de Londono!

… al Ziko Marcus Sikosek, konata en Britujo interalie pro tio, ke li gastprelegis en Barlastono, kiu la 7-an de septembro 2006 edziĝis al Ingeborg van Dijk en Varsseveld, Nederlando. Laŭ nederlanda juro oni ne 'ŝanĝas sian nomon' je edziĝo, sed rajtas uzi 'en socia trafiko' la familian nomon de la partnero. Tial li restos oficiale Marcus Sikosek sed persone kaj socie estos Ziko van Dijk. Do gratulon ankaŭ pro la nova nomo, kaj pro la doktoriĝo, okazinta en novembro!

… al Gavan Fantom kaj Katarina Pigl, kiuj la 7-an de oktobro 2006 geedziĝis en Huntingdon.

… al Edmund Grimley Evans kaj Jack Warren, kiuj sukcesis en la prestiĝa literatura konkurso Liro 2006 organizita de La Ondo de Esperanto. Ambaŭ konkursis en la branĉo pri tradukado el la angla: Edumund fariĝis laŭreato kaj Jack (ne unuafoje en tiu ĉi konkurso) ricevis laŭdan mencion. Legu lian artikolon pri ridigaj aparatoj.

… kaj al la Kastelo de Prelongo, laŭdire la unua romano originale verkita en Esperanto (de la franco Henri Vallienne). En 2007 la romano centjariĝos — sed, ve, kiu rimarkos, festos? Kaj kiu … ts … eĉ legos? Almenaŭ en Britujo la Kastelo per elo tostatu! Samteme mi povus mencii la centjariĝojn de la pioniraj originalaj dramoj Aŭtunaj ventoj de Frederic Pujulà I Vallès, Duonsurda de Roksano … sed sufiĉe! Sufiĉe!

Kaj ĉiu parolas la anglan …

La advokato Marcel Berlins bedaŭris en The Guardian (2006-09-13), ke li aŭskultis matenan radio-intervjuon kun la direktoro de centro pri homaj rajtoj en Darfur, Sudano, sed pro la strange akĉentita angla de la intervjuato ne multon komprenis. 'Rezultis,' notis Berlins, 'ke ja bezonata, grava kaj informoriĉa informero ne tiom fortis kaj efikis, kiom ĝi povintus kaj devintus.' Pli ĝenerale, Berlins opiniis, ke ekzemple islamanoj maltrafis multajn eblojn klare prezenti siajn kulturon kaj vidpunktojn 'pro nekontentiga artikulacio' en la angla.

Kaj li starigis kernan demandon: 'Ĉu estas pli bone, ke spektantoj kaj aŭskultantoj ricevu informojn, opiniojn kaj argumentojn pri gravaj temoj el la buŝoj de tiuj, kiuj tiurilate plej multon scias, aŭ havas apartan oficon, eĉ se al ili mankas plena flueco; aŭ ĉu estas pli bone uzi sekundarajn parolantojn, kiuj eble malpli scias sed kiuj pli flue parolas?'

Dum en Hagfors …

La polico en tiu ĉi okcident-sveda urbo la unuan fojon ekde marto, 1986, mendis necesejan paperon, raportis The Guardian (2006-12-12). Tiam, anstataŭ mendi la svedan ekvivalenton de pakoj, iu mendis paledojn. La neneces(ej)a stoko estas deponita en 12 garaĝoj … sed kial la polico ne konfesis sian eraron kaj resendis la paperon al la liverinto? Intertempe, kiu bezonas komunan internacian lingvon, kiam okazas fiaskoj tiaj ene de nacia lingvo?

Amuzis min …

… kiam mi legis, ke la esperanta grupo Kalpazanov en Bulgarujo, celebronta sian 80-jariĝon, anoncis en sia programo jenon: 'Vendredo: Renkonto kaj loĝigo de la gastoj: urbaj stacidomo kaj bushaltejoj.' Unualege mi kredis, ke oni loĝigos partoprenantojn en bushaltejoj. Nu, sendube ne la unua fojo, ke kongresanoj tiel tranoktis, tamen… Releginte, mi konsciis, ke ne la loĝigo sed la renkonto okazos ĉe la haltejoj. Iom pli sencohave, certe — kaj klara indiko, ke oni zorge legu (kaj verku).

Ne amuzis min …

… ke ĉe la kutime valora kaj ja prestiĝa paĝaro de edukado.net mi legis insultan kaj ofendan frazon pri britoj. Organizantoj de la paĝaro invitis festi la Eŭropan Tagon de Lingvoj (fine de septembro) tiel: 'Ni donas al vi eblon instrui ion el via gepatra lingvo. Bonvolu elekti vorton, esprimon, kiu pro iu kialo (ĉu ĝia sono, enhavo, strukturo) estas speciale kara aŭ interesa por vi.'

Iu 'Robb' — kiu ne kuraĝis aldoni sian familian nomon — elektis jenan speciale karan kaj interesan frazon en la usona: 'Burn the British! /bern the britiŝ/: Rostu matenmanĝpanon kiu nomigas "angla platkuko"' (tiel). Mi elkore dankas al tiu ĉi usonano pro klera kontribuaĵo al ja eŭropa tago de lingvoj. Samtempe mi faris noton, ke li estu invitita al la somera festivalo en Barlastono por gvidi altgradan traduk-seminarion kaj por gastprelegi, laŭ la spirito de Esperanto, pri interkompreniĝo, amikeco kaj internaciaj rilatoj. Kaj mi sendis al li, pere de edukado.net, la adreson de bona psikiatro. Li ja bezonas.

Piednoto: mi plendis ĉe edukado.net pro la ridindiga kaj senvalora kontribuaĵo. Kvaronhoron poste ĝi estis for. Dankon!

Pri virazenoj … kaj azenviroj

Haveblas (kontraŭ 'nur' $24.99) 'kompleta' angla-esperanta vortaro — tiel la publico — afiŝoformate. Videblas parto de la afiŝo, sur kiu legeblas nur miniature la vortoj, ĉe la usona retejo www.booksonposter.com. Unu el la vortoj, kiuj desaltas de sur la afiŝo, estas 'azenviro': tiel la vortaristoj tradukas la anglan jackass. Sed ĉu ne 'virazeno' traduke pli trafas? Aŭ ĉu ja azenviroj lanĉis ĉi tiun sensencaĵon?

Fine …

Dankon al Dominique Tellier, kiu respondis al la fotoklariga konkurso en la lasta numero de La Brita Esperantisto. La foto, farita en Scarborough, montris Jean Bissett kaj Malcolm Jones, kiuj dialogis malantaŭ la dorso de Dominique. Jen lia kompleta 'solvo':

Ne indas demandi al homoj diveni la konversacion, ĉar mi fakte aŭdis ĝin. Jen:

MJ: Ĉu vi intencas manĝi vian pudingon?
JB: Sed vi jam manĝis du!

Dankon!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2007.

<<  [962]  >>