Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [963]  >>

Paul Gubbins

Britaj kongresoj kaj danĝeraj vortoj

Pri la Brita Esperanto-Kongreso en Letchworth eblas legi alipaĝe en la revuo. Tamen nepras konsideri — jen tasko por la administra komitato de Esperanto-Asocio de Britio — kiu respondecas pri nacia kongreso. Ĉu EAB, ĉu Loka Kongresa Komitato, ĉu ambaŭ?

Antaŭ la pasintjara kongreso en Scarborough, jorkŝiranoj plendis, ke EAB multon postulis, proponante tamen malmulte da antaŭa helpo, precipe financa. Dum la ĉi-jara kongreso evidentis, ke parto de la kongresa programlibro, kaj almenaŭ unu el la programeroj, estas akaparitaj de unuopulo celanta tendencige altrudi personajn opiniojn.

Tial EAB nepre (re)difinu klaran kongresan politikon. Pro la relativa malforto, ĉu homa, ĉu mona, de lokaj grupoj kaj federacioj, aŭ EAB okupiĝu rekte pri kongresa organizado, mem determinante lokon, temon kaj programon, mem elektante kaj aprobante prelegojn kaj prelegontojn, ĉio kadre de konvena buĝeto; aŭ ĝi komisiu al fidinda, aprobita LKK la aranĝojn, tamen retenante la rajton vetoi kaj ne finance subteni, se jam establitaj principoj kaj kondiĉoj estas respektataj.

Ĉiaokaze, post la piratado de la Letchworth-kongreso, nepras gvidlinioj tiaj (aŭ reemfazo de ekzistantaj gvidlinioj). Memorindas, ke kongreso prezentas publikan vizaĝon de EAB, ĉefe al membroj sed foje ankaŭ al neesperantista publiko.

La rajton vetoi: danĝeraj vortoj por redaktoro atakita — sed ankaŭ de aliaj defendita — pro kritika komento (fakte du vortoj) pri la Letchworth-aranĝoj en la lasta numero de La Brita Esperantisto — kiel kongreso, publika vizaĝo de enlanda Esperanto. Temis pri opinio (ke la kongresaj aranĝoj estas ŝajne ĥaosaj) honeste kaj sincere tenata (kaj, fakte, neniu poste diris 'Vi eraras'). Tamen leviĝis voĉoj, ke en oficiala organo de EAB aperis negativa komento rilate aranĝon, pri kiu — almenaŭ ĝis ankoraŭ ne tre klara grado (vidu la suprajn rimarkojn) — respondecas la asocio mem.

Eble ili pravas. En kompaniaj novaĵbultenoj, en internaj universitataj informiloj, kaj simile, aperas nur pozitivaj raportoj pri la atingaĵoj de la koncerna organizaĵo kaj ĝiaj dungitoj. Tamen, se vi laboras en organizaĵo tia, demandu vin, kiom da propagandiloj tiaj eniras tuj la rubujon.

Eble do La Brita Esperantisto fariĝu nura propagandilo. Ĝi montru nur la rozojn, neniam la dornojn — tamen, neniu rozo sen dorno (aŭ, laŭ Schwartz, neniu prozo sen dormo). Tiel, analoge kun la supra propono por vetoi laŭnecese la enhavon de kongresoj, eble EAB same kontrolu la paĝojn de La Brita Esperantisto, antaŭ publikigo, por elsarki interpreteble malfavorajn, polemikajn aludojn. Tio signifas, verŝajne, ke la alineoj, kiujn vi ĵus legis, estus cenzuritaj (LBE ne kritike diskutu kongreso-aranĝojn).

Do jen: danĝeraj vortoj por redaktoro, kiu tiel iasence — sed nur metafore — tranĉas al si la gorĝon, tamen laŭ spirito de honesteco, malfermiteco kaj matureco, kiuj karakterizu Esperanton en Britujo. Kion do opinias vi, la legantoj?

Lasta ĉi-tiea Letchworth-mencio: dum la kongreso estas publike dirite, ke la redaktoro de La Brita Esperantisto rifuzis aperigi informojn pri la kongreso. Mensogo. Sendis la Loka Kongresa Komitato nek al mi, nek, laŭ mia kompreno, al Geoffrey Sutton, redaktoro de Update, iun ajn informon pri la kongreso. Certe, se mi estus ricevinta prikongresan materialon, mi estus ĝin aperiginta. Ironie, dum la kongreso mem, LKK-ano proponis al mi artikolon pri — apenaŭ kredeble — la urbo kaj ĝia fondinto. Iom malfrue … kaj domaĝe, ĉar verdire la urbo estis kongresa stelulo. Vidu kongresan raporton ekde paĝo 20.

P.S. Ironie, ke, verkinte la suprajn vortojn, mi trovas min enplektata en aranĝoj por la venonta brita kongreso en Southport (9-a ĝis 11-a de majo 2008). Southport, mia naskiĝurbo, plene taŭgas kiel kongresurbo (belaj parkoj, elegantaj butikoj, tuta gamo da diversprezaj hoteloj, pensionoj kaj manĝejoj — kaj ĝi situas apude al Liverpolo, eŭropa kultururbo en la jaro 2008). Planitaj estas pluraj ebloj ne nur kongresumi sed ankaŭ ĝui la urbon. Sekvos dum la aŭtuno kaj la vintro detaloj pri la kongreso — sed intertempe notu la daton!

Paul P. Gubbins

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>