Rekte al la artikolo

For la neŭtraleco! … ĉu?

<<  [963]  >>

David Kelso

Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB) frontas al ŝanĝoj. David Kelso raportas pri la jarkunsido en Londono.

En la lasta numero de La Brita Esperantisto, la redaktoro iom diskutis la estontecon de SATEB (SAT en Britio, la malneŭtrala alo de la Esperanto-komunumo). Intertempe okazis la eksterordinara jarkunveno, kiu stimulis liajn pensojn, do konvenas raporti kaj konsideri la rezultojn.

Ĉeestis la jarkunvenon meze de majo sep (jes, sep!) membroj de SATEB, inkluzive de la gastparolanto, Jakvo Schram el Belgio, mem membro de SATEB. Samnombris la pardonpetoj pro malĉeesto, kio klare pruvas, ke SAT-anoj estas … nu, pardonendaj? Malgraŭ la malmulta ĉeestantaro, la evento sukcesis. Jakvo bonege parolis pri 'Mia granda amiko, Klasbatalo — mia granda malamiko', esplorante, kion signifis klasbatalo antaŭ 150 jaroj, kion ĝi hodiaŭ signifas, kaj kiuj estu la ĉefaj defioj nuntempe alfrontantaj al sennaciuloj. Li kolorigis la okazon per (komuna) kantado de Molly Malone; sekvis vigla diskuto kaj bongusta lunĉo.

Posttagmeze okazis la speciala jarkunveno por decidi la estontecon de SATEB. Post rutinaj tagorderoj, oni debatis la proponon (de la komitato) suspendi la agadon de SATEB, ĝis montriĝos membroj pretaj plenumi la neprajn rolojn — sekretario, redaktoro de la bulteno La Verda Proleto, kaj cetere. Ĉiuj rapide interkonsentis, ke necesas en Esperantujo, kaj mondskale kaj ĉi-lande, forumo por libera diskutado de malneŭtralaj temoj politikaj, sociaj, religiaj, ktp. Jakvo plej elokvente memorigis, ke la anglalingva flanko de SAT ludas specialan rolon en la sennacieca movado, pro la domina rolo de la angla (usona) lingvo en la hodiaŭa mondo.

Post stimula horo da debatado — ofte plej esperanteca pro sia amplekso kaj plurfokuseco! — estis fine decidite, ke SATEB ne estu suspendita sed daŭru laŭ minimuma reĝimo. Cetere estis decidite plu esplori la proponon de Gary Mickle (el Berlino), subtenatan de Vinko Markov (el Parizo), ke estu kreota pere de la interreto virtuala asocio por anglalingvaj sennaciuloj ĉie en la mondo. Elektiĝis kvin-kapa komitateto por antaŭenigi tiujn ideojn, laŭ sia kapablo kaj homforto (jen la problemo!).

La demando pritraktita en Londono, kaj prezentata ĉi tie, ne estis, ĉu ia malforta fakorganizaĵo daŭre funkciu en la brita Esperanto-komunumo, sed ĉu necesas, ĉu dezirindas malneŭtrala engaĝiĝanta grupo en nia komunumo. Ĉiuj ĉeestantoj bone komprenis, kial Universala Esperanto-Asocio forte kaj daŭre insistas pri neŭtraleco: tamen oni memoru, ke UEA ne estas Esperantujo, kaj ke aŭskultindas argumentoj ne nur por neŭtralismo sed ankaŭ kontraŭ.

Esperanto ekzistas ne en ia socia, politika, ekonomia, ideologia vakuo, sed en plej dinamisma, ŝanĝiĝema, polemika debat-areno. Kiam la cetera mondo debatas tutmondiĝon, ekonomian nejuston, la naturmedion, ekonomian kaj kulturan imperiismon, ĉu ne devus partopreni ankaŭ ni, esperantanoj? Sed kiel partopreni, kiel rolludi, se ni ne havas komunan vidpunkton: pli kredeble, vidpunktojn? Kaj kiel formi tia(j)n vidpunkto(j)n sen debati, sen esplori tiujn komplikajn kaj gravegajn demandojn? Nu, kiel kaj kie debati? Ĉe universalaj kaj britaj kongresoj, ne. Kie do, se ne ekzistus SAT/SATEB aŭ io simila?

Eble SAT/SATEB misefike plenumis ĉi tiun rolon dum la lastaj 70 jaroj, sed pli bone debatejo, kiun oni povas evoluigi kaj plibonigi, ol neniu debatejo. Eble SAT/SATEB devus pli emfazi eldonadon, debaton kaj engaĝon en eksteraj organizaĵoj (ekzemple la Monda Socia Forumo), malpli klasbatalon kaj sindikatajn memokupiĝojn. La grandaj demandoj de la jaroj 1930-aj, kiam fondiĝis SAT, eble ne plu aktualas: eble la krizaj, kernaj demandoj de hodiaŭ estas aliaj. Ĉiaokaze, nepras ilin debati.

Do … for la dogmatismo! Kio bezoniĝas, laŭ mi, estas libera, malferma — kaj malneŭtrala — forumo por debatoj inter esperantanoj de ĉiu vidpunkto politika, ekonomia, religia. En tia debato estas rolo ankaŭ por La Brita Esperantisto. Nia honorinda redaktoro ofertas la paĝojn de tiu majesta revuo por serioza debato pri tiaj demandoj. Alia eblo: la SATEB-semajnfino ĉe Barlastono. Eble tiu ne estu 'SATEB-semajnfino' sed 'Diskuta semajnfino', kiam ni uzas nian lingvon por serioze pridebati aktualajn temojn. Ĉu jes, ĉu ne? Ĉu la legantaro de LBE havas opiniojn?

David Kelso estas prezidanto de SATEB kaj ankaŭ honora sekretario de Esperanto-Asocio de Britio. Li estas iama ĉefinspektoro pri lernejoj en Skotlando, kaj nun dividas sian tempon inter Skotlando kaj suda Italujo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2007.

<<  [963]  >>