Rekte al la artikolo

Notu … sen notoj!

<<  [964]  >>

Bildo

Tute sen notoj prelegis la gastparolanto ĉe la aŭtuna kunveno de NOEF (la Nord-Okcidenta Esperanto-Federacio) en Ĉestro.

En sia parolado, titolita 'Ni esperantistoj, kaj la mondo, en kiu ni estas', Peeter Aitai, el Estonujo (nun loĝanta en Bootle, apud Liverpolo), tuŝis diversajn temojn, interalie Esperanton en Estonujo, la italan Radikalan Partion, la Civiton ('nobla ideo, sed ĝi agas kiel organizaĵo kaj ne kiel movado'), kaj Sennaciecan Asocion Tutmondan.

Li diris, ke antaŭ 30 jaroj esperantistoj estis ĉefe bonuloj. Nuntempe, tamen, eniris la movadon krimuloj, kiuj fikiale ekspluatas Esperanton. Parto de la problemo, li notis, konsistas en tio, ke mankas al esperantistoj difinitaj celoj.

Bildo

Stephen Hodson kaj Francesco Maurelli, el Italujo, zorge aŭskultas.

(Pli granda bildo)

'Ofte ni vidas batalojn inter esperantistoj,' li diris. 'Ni tamen devas havi konkretajn celojn kaj bonajn idealojn, al kiuj strebi.' Nepras do labori, por ke Esperanto estu rekonata kiel valora kultura lingvo.

La parolado, memore al sinjorino Antonia Rostron van Ess, sekvis bonan bufedan tagmanĝon ĉe Hotelo Eaton, kie la federacio aŭtune kunvenas dum pli ol 10 jaroj. Post la parolado okazis konversaciaj rondoj, kiujn gvidis Jack Warren, Malcolm Jones kaj Hilary Chapman.

Ĉeestis la kunvenon dudeko da esperantistoj ne nur el la gastiganta federacio sed ankaŭ el la jorkŝira kaj la kimra. Bonvenigis la federacia prezidanto, Stephen Thompson, vizitantojn el Italujo kaj Polujo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>