Rekte al la artikolo

Ankaŭ futbal-fanatikuloj estas anorakuloj

<<  [964]  >>

Mamed Madok'ba

Karaj legantoj, pardonu min, sed, malgraŭ la fakto, ke mi jam de jaroj vivas kaj studas inter vi, ke inter miaj amikoj mi kalkulas multajn britojn, mi, ho ve, vere ne komprenas vin.

Nu, kiel skribis la persa saĝulo Abdul Baha, povas esti, ke la sorto de la homaro konsistas en la malgaja vero, ke ni homoj neniam nin mem komprenas, kaj do, se ni prezentas misteron al niaj kunhomoj, ankaŭ al ni mem ni prezentas misteron. Abdul Baha kredas, ke ni ekkonas nin, nur kiam ni transiras al pli glora postmondo (sed, kaj mi hezitas kritiki saĝulon, tio ne ŝajnas al mi tre utila instruo: eble pro tio mi estas sciencisto kaj ne teologo aŭ alia samspeca mistikulo).

Permesu, karaj legantoj, ke mi donu al vi ekzemplon por montri, kiom mi, simpla homo, nura observanto de la homa raso, perpleksiĝas, kiam, post miaj studoj ĉe la universitato (kiuj, ho ve, malrapide progresas: la abeloj, la plej diligentaj bestetoj, maldiligentas en mia laboratorio, tiel ke la universitataj instancoj minacas, ke eble mi ne akiros mian sopiratan magistran diplomon)… nu… jes, kiam mi sidas en mia ŝatata fotelo, apud la fenestro kun ĝia superrigardo super la aŭtovojo M6, kaj konsideras la mondon, mi foje cerbumas pri la fenomeno nomata futbalo.

Eble, karaj legantoj, vi preferas anstataŭ 'futbalo' la kunmetaĵon 'piedpilkludo': de stila vidpunkto (kaj vidu, kiom progresas miaj Esperanto-studoj!), se mi estus uzinta 'piedpilkludo', mi estus skribinta, pro aliteracio, kiun laŭdas kaj ofte aplikas Abdul Baha, '… cerbumas pri la profesio nomata piedpilkludo.' Tiun ĉi aferon, ja por vi, ho britoj, amaferon, do futbalon, mi taksas ege danĝera kaj, kiel dirite, tute ne komprenebla.

Ekzemple, iu, kiu povas elgurdi la nomojn de ĉiuj goluloj en anglaj naciaj teamoj ekde la komenco, aŭ tuj diri, kiu venkis kiun en pokalmatĉo inter ni diru Rovers kaj Rangers en 1962, kaj en kiu minuto estas pafita la venkoŝoto, estas konsiderata normalulo: se vi esprimus vin tiel, kuraĝe dirante, ke tiu ĉi ulo, pro la elgurdado de fatrasaj futbal-faktoj mense malsanas, vi estus ekzilita el ĉiutaga socio, sendita ne al mia apudurbo Coventry sed al esperanta ekvivalento, do eble Solresolujo aŭ Glosujo; aliflanke, tiu, kiu posedas samspecajn sciojn, ekzemple pri aŭtobusoj, fervojoj aŭ eĉ Esperanto, estas primokata kiel… stranga vorto… ankorakulo.

Pardonu min, karaj legantoj, sed la diferencon mi ne komprenas. Fanatikulo estas fanatikulo, egale, ĉu temas pri kriketo, briĝo aŭ… nu… abeloj.

Sed kial en via socio estas permesate fanatikadi pri futbalo (jes… eĉ politikistoj ŝajnigu intereson pri tiu ĉi malsano, kaj nepre antaŭ naciaj elektoj piedpafu pilkon — prefere kun lernejanoj — antaŭ la lensoj de bulvardgazetaj fotistoj), dum fanatikadi pri preskaŭ ĉio alia estas … nu… anorakumi? Bonvolu, karaj legantoj, al mi, naiva kaj nescianta eksterlandano, bonvolu klarigi.

Mamed Madok'ba, naskita palestinano, dum pluraj jaroj studas abelojn, aparte ties muzikajn kvalitojn, ĉe universitato en Birmingamo, kie li loĝas. Li forte esperas forpermesiĝi de la abeloj por renkonti samideanojn ĉe la kongreso en Southport.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>