Rekte al la artikolo

Elizea Elzaco!

<<  [964]  >>

Pasintjare en septembro Hilary Chapman, el Deganwy, Norda Kimrujo, vizitis pro profesiaj celoj Elzacon en Francujo. En vilaĝo Obernai, apud Strasburgo, li havis la plezuron ekkoni la Esperanto-familion Hurstel, kiu tie loĝas.

Cyrille kaj Benedicte uzas kaj la francan kaj Esperanton kun siaj tri filinoj. Hilary eltrovis, ke la du pli aĝaj povas senĝene paroli pri ludiloj, kunikloj kaj lernejoj. Eĉ la plej juna kapablas elkrii 'Ankaŭ mi!', kiam ŝi pensas, ke ŝiaj fratinoj ricevas ion aŭ partoprenas en iu aktiveco.

Post la vizito diris Hilary (fotita maldekstre kun la familio): 'Mi vere admiras tiujn gepatrojn, kiuj uzas Esperanton kun la infanoj. Uzado de Esperanto hejme riĉigas la lingvouzon de kaj gepatroj kaj infanoj.'

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>