Rekte al la artikolo

Trinivela festivalo

<<  [964]  >>

La ĉi-jara somera festivalo en Barlastono (9-a - 15-a de aŭgusto) proponos tri nivelojn anstataŭ du, kiuj karakterizis dum pluraj jaroj la lastajn festivalojn.

La nova kurso por komencantoj okazos, kiel la meza kaj alta niveloj, en du blokoj, tiel ke eblos salti inter la niveloj.

Instruos Jack Warren kaj Malcolm Jones, dum pri la altnivela kurso respondecos Hilary Chapman. En siaj du blokoj li esploros ĉefe lingvajn kaj gramatikajn punktojn sed donos iom da atento ankaŭ al la historio de la lingvo. Studataj estos ankaŭ aktualaj tekstoj en Esperanto, kiuj ebligos al partoprenantoj sin memfide esprimi pri nuntempaj aferoj.

Dum unu el la vesperoj Hilary Chapman prelegos pri la Ido-krizo, kaj festivalanoj estos petataj dum alia vespero prezenti prelegetojn pri ŝatataj temoj.

Detaloj pri la festivalo, inkluzive de kostoj kaj loĝeblecoj, haveblas de Esperanto House (adreso en la kolofono).

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2008.

<<  [964]  >>