Rekte al la artikolo

Kore en Herzberg

<<  [965]  >>

laŭ informoj senditaj de Tim Morley

En junio vizitis la germanan tiel nomatan Esperanto-urbon Herzberg du reprezentantoj de la pionira Springboard-lernejo Bar Hill, apud Cambridge.

Tim Morley, kiu instruas Esperanton ĉe la lernejo, kaj Claire White, unu el la instruistinoj ĉe la elementa lernejo, gastis en Herzberg.

Ili priparolis viziton dum la somero de gepatroj kaj gelernejanoj el Bar Hill, kiuj danke al Springboard kaj al Esperanto flegas bonajn kontaktojn kun la urbo kaj kun la tiea Nicolai-lernejo.

Zsófia Kóródy el Herzberg, kiu vizitis Barlastonon en januaro, indikis plurajn distraĵojn en la regiono, kiujn povos viziti la britoj.

Diris Tim Morley: 'Ni estis tre kontentaj pri ĉiu vizitita loko — ludbanejo, groto, arbara piedirvojo, diversaj restoracioj, ursoparko, kaj aliaj.

'Ni krome vizitis la lernejon, kies infanoj jam interŝanĝis leterojn kun niaj lernantoj.'

Fotitaj estas, de maldekstre, Claire White, Tim Morley kaj Otto Keller, estro de la herzberga Nicolai-lernejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>