Rekte al la artikolo

La Liverpola prononco

<<  [965]  >>

John Wells

Ĉar ĉi tiu prelego celas ĝeneralan publikon, ne la fakulojn, la aŭtoro uzas laŭeble simplan lingvon, evitante fakajn terminojn. [Ĝi tamen enhavas plurajn fonetikajn simbolojn, kiuj eble ne aspektas ĝuste, se vi legas ĉi tion per malnova TTT-legilo.]

Southport, kie okazas la ĉi-jara Brita Esperanto-Kongreso, apartenas administre al la urbego Liverpolo (Liverpool). Estas do taŭge, ke la temo de la ĉi-jara prelego Buchanan, sub aŭspicio de la Universitato de Liverpolo, estas la loka maniero prononci la anglan lingvon. Tiom pli, ke en la nuna jaro Liverpolo havas la statuson de Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo.

La urbego

Liverpolo estas parto de Merseyside, do de la urbego situanta ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Mersey. Ĝiaj loĝantoj havas la kromnomon 'Scousers' kaj ĝia loka prononco la nomon 'Scouse'.

La historia ekonomia bazo de Liverpolo estas ĝia haveno. La urbo estis fondita en la jaro 1207, kaj en la komenco estis tute malgranda. Sed en la jaro 1715 oni konstruis tie la unuan 'malsekan' dokon de Britujo. (Malseka doko estas tia, ke ĝia akvonivelo ne altiĝas kaj malaltiĝas pro la tajdo.) Sekvis kreskego. Ĝi fariĝis la urbego, kiun ni konas hodiaŭ.

Grava faktoro estas la konstruado de la unuaj komercaj kanaloj. En 1760 la kanalo Bridgewater finiĝis en la antaŭurbo Runcorn. En 1816 oni kompletigis la kanalon Leeds-Liverpool, per kiu la kotona kaj lana industrioj de Manĉestro, Leeds kaj Bradford povis atingi la maron kaj tiumaniere la tutan mondon.

Oni kalkulis, ke en la jaro 1800 40% de la komerco de la tuta mondo pasis tra Liverpolo. En tiu cifero troviĝas ankaŭ 80% de la brita sklavkomerco.

Kiel granda centro de laboro, Liverpolo ensuĉis konsiderindan nombron da migrantoj el proksimaj regionoj. Tiuj regionoj estis precipe Lankaŝiro — do la ĉirkaŭa graflando — norda Kimrujo, kaj Irlando. Ĉiu el tiuj tri regionoj lasis siajn spurojn en la prononco de la hodiaŭaj Liverpolanoj.

Liverpolo estis la pordego al Ameriko. Al ĝi venadis la ŝipoj al kaj de tiu nova kontinento; tra ĝi pasis la varoj kaj pasaĝeroj, inkluzive milionojn da migrantoj.

En la jaro 1931 Liverpolo havis 855 688 loĝantojn. Sed en la dudeka jarcento venis industria malkresko. La havenurbo perdis grandparte sian ekzistokialon: ĉar oni ne plu transiras Atlantikon per ŝipoj, oni ne plu bezonas Liverpolon kiel havenon. En la jaro 2001 la loĝantaro nombris nur 439 476, t.e. ĉirkaŭ duono de la pli frua cifero.

Liverpolo tamen trovis alian tutmondan reputacion kiel la fonto de novaj ondoj en la populara muziko. De Liverpolo venis en 1964 The Beatles, kaj ankaŭ Gerry and the Pacemakers, Cilla Black, kaj aliaj muzikistoj de la 'sono Mersey'.

Evoluo de prononco

Mia koncepto pri la maniero, laŭ kiu la prononco (aŭ la lingvo ĝenerale) evoluas, estas tio, ke venas ondoj da ŝanĝoj, kiuj disvastiĝas iom post iom de unu loko al alia, aŭ de unu socia tavolo al alia. Novaj ŝanĝoj en la prononco originas plej ofte en urbegoj (por la angla lingvo, antaŭ ĉio en Londono), kaj disvastiĝas siavice al mezgrandaj urboj, al urbetoj, kaj al vilaĝoj — laŭ la 'urba hierarkio'.

Ŝanĝoj originintaj en la meza laborista klaso povas disvastiĝi al la meza klaso kaj al la ĝenerala lingvo. Sed ŝanĝo originanta en vilaĝo, aŭ en la supera klaso, ĝenerale ne havas ŝancon disvastiĝi al la tuta lingvo. Tiuj ne estas rigidaj leĝoj, sed historie observataj tendencoj.

Ekzemplo de aktuale okazanta ŝanĝo en la angla prononco estas la evoluo de la dentaj frotsonoj, [θ] kiel en mouth kaj [ð] kiel en smooth, kiuj iom post iom fariĝas lipo-dentaj [f], respektive [v]. Tiel thing ŝanĝiĝas de [θɪŋ] al [fɪŋ], mother de ['mʌðə] al ['mʌvə]. Ŝajne origininte en Londono kaj nun troviĝante en multaj partoj de Britujo, tiu ŝanĝo tamen ne atingis Liverpolon, urbegon sufiĉe grandan por rezisti tiun eksteran influon.

Analizante la apartajn trajtojn, kiuj ja karakterizas la Liverpolan prononcon, ni povas trovi iliajn radikojn aŭ en la ĉirkaŭa nordo de Anglujo, aŭ en la influo de enmigrintoj el norda Kimrujo kaj Irlando, aŭ en la urbego mem.

Nordanglaj trajtoj

Mi mencias tri ĉefajn trajtojn, kiuj troviĝas same en la ĉirkaŭa nordokcidenta parto de Anglujo kiel en Liverpolo mem. Temas pri la vokalo de vortoj el la klaso STRUT*, la vokalo de vortoj el la klaso BATH, kaj la reteno de historia [g] post la konsonanto [ŋ]. [* Vortoj skribitaj majuskle prezentas la 'normigitajn leksikajn klasojn' (standard lexical sets) el mia verko Accents of English (Wells, 1982).]

Historie, la vokaloj de put kaj tiu de cut estis la sama. Pli ĝenerale, la vokalo de la klaso STRUT estas sama kiel tiu de la familio FOOT. Tio validas ankoraŭ por la norda parto de Anglujo, inkluzive de Liverpolo.

Tamen en suda Anglujo kaj en la plimulto de lokoj tiu vokalo disduiĝis, fariĝante du apartaj fonemoj, tiel ke nun ĝenerale put kaj cut ne plu havas la saman vokalon. En la angluja normprononco ili estas respektive [pʊt] kaj [kʌt], sed en Liverpolo [pʊt, kʊt]. Same pri full kaj dull, norme [fʊl, dʌl] sed en la nordo [fʊl, dʊl].

La preciza kvalito de tiu vokalo povas varii, ekzemple ĝi povas esti ia kompromisa [ə]. La ĉefafero estas, ke ne ekzistas la fonema kontrasto inter [ʊ] kaj [ʌ]. Sekve, la sistemo de akcenteblaj mallongaj vokaloj estas malsama en la nordo ol en la sudo. La sudo havas ses: KIT [ɪ], DRESS [e], TRAP [æ], LOT [ɒ], STRUT [ʌ], kaj FOOT [ʊ]. La nordo havas nur kvin: KIT [ɪ], DRESS [ɛ], TRAP [æ], LOT [ɒ], STRUT-FOOT [ʊ].

Por nordanoj dezirantaj elegantigi sian prononcon, la esprimo good luck prezentas apartan kaptilon. Loke ĝi estas [gʊd lʊk], sed en la normprononco [gʊd lʌk]. Suprencelanta nordano facile prononcas [gʌd lʌk] aŭ eĉ [gʌd lʊk], 'hiperkorektajn' prononcojn kiujn la ceteraj anglalingvanoj nur mokas.

En la Angluja normprononco kaj en la sudo troviĝas la longa vokalo [ɑ:] en vortoj kiel bath, pass, staff, laugh, after, castle — t.e. la klaso BATH. Sed en la nordo, do ankaŭ en Liverpolo, ili retenas la historian mallongan vokalon. Tio signifas, ke en la Liverpola prononco bath estas perfekta rimo de math(s), castle de tassel, kaj pass de gas. En la sudo tiuj paroj ne rimiĝas.

Temas pri iuj vortoj (ne ĉiuj), en kiuj la historia mallonga [a] estas sekvata de senvoĉa frotsono [f, θ, s]. Antaŭ la okazo de tiu ĉi ŝanĝo, BATH havis la saman vokalon kiel TRAP; post ĝi, BATH havas la saman vokalon kiel START. Sed la ŝanĝo ne okazis en la nordo de Anglujo (nek en norda Ameriko, kie tamen troviĝas aliaj ŝanĝoj en la vokaloj).

Vortoj kiel sing, hang, long finiĝis historie per naza sono kaj voĉa eksplodsono, do [sɪŋg, hæŋg, lɒŋg]. En la plimulto de Anglalingvujo tiu fina [g] perdiĝis, tiel ke oni nun prononcas [sɪŋ, hæŋ, lɒŋ]. Same por la sufiksitaj singer ['sɪŋə], hanger ['hæŋə]. Sed restas la [g] en nordokcidenta Anglujo, do ankaŭ en Liverpolo: ['sɪŋgə, 'hæŋgə].

Bona provparo estas la vortoj finger kaj singer. Ĉiuj anglalingvanoj havas [g] en finger, sed nur nordokcidentangloj en singer. Do por la plimulto la du vortoj ne rimiĝas, sed por la Liverpolanoj jes.

Nordkimra trajto?

En la koncerna periodo norda Kimrujo estis ankoraŭ tre ĝenerale kimralingva. Do ne estas mirige, ke la nordkimra efiko en la Liverpola prononco estas tute malgranda.

Tamen la tipa voĉkvalito de Liverpola prononco estas veligita ('malhela' — populare, 'adenoida'). Povas esti, ke tiu voĉkvalito ŝuldiĝas al la nordkimranoj, kies vokalo [ɨ] en vortoj kiel (domo) montras frape tiun saman kvaliton.

Irlandaj trajtoj

Pluraj trajtoj de la Liverpola prononco ŝajnas havi irlandan originon. Inter ili estas la uzo de eksplodaj sonoj [t, d] anstataŭ la frotaj konsonantoj [θ, ð] kaj la uzo de frota varianto de [t].

En vortoj skribataj per la literoj th, la plimulto de la anglalingvanoj prononcas frotan [θ] (thick, thin) kaj [ð] (these, those). Tamen en suda Irlando, kaj en Liverpolo, tiaj vortoj estas ofte prononcataj per simpla eksploda [t, d]. Tio signifas, ke faith povas esti samsona kiel fate, thick kiel tick, breathe kiel breed.

En silabofina pozicio, frapa trajto de la angla lingvo en la Irlanda Respubliko estas la frota (do s-simila) varianto de [t]. Oni aŭdas ĝin en esprimoj kiel not ever, but if, bottom.

En Anglujo tiu varianto troviĝas nur en Liverpolo. Kvankam ĝi povas impresi aŭde kiel [s], tamen restas la distingo inter hit kaj hiss, met kaj mess. Do temas pri malsama sono, malpli forta, malpli sibla. Ni povas transskribi ĝin [sʰ]. En Liverpolo ĝi povas fariĝi eĉ pli malforta, efektive simpla [h].

Estas interese analizi la fonetikan klasigon de [t] kaj ĝiaj variantoj en diversaj lokaj prononcoj de la angla. Oni klasigas konsonantojn laŭ tri dimensioj: voĉeco, loko de artikulacio, kaj maniero de artikulacio.

Rimarku, kiel en la regionaj prononcoj povas temi pri ŝanĝo en kiu ajn el tiuj tri dimensioj. La klasika [t] estas senvoĉa, alveola, eksploda sono.

Ni prenu la frazeron not only, but also ('ne nur, sed ankaŭ') kaj analizu la lastan konsonanton de not kaj but. Klasike tiu frazero estas prononcata en Britujo kiel [nɒt 'əʊnli bət 'ɔ:lsəʊ]. En Usono kutime oni voĉigas tiun konsonanton, [nɑd 'oʊnli bəd 'ɔ:lsoʊ]: do ŝanĝo en la voĉeco.

En Londono kaj aliloke en Britujo oni aŭdas ofte ne alveolan sed glotan konsonanton: [nɒʔ 'ʌʊnli bəʔ 'ɔosʌʊ]. Modifiĝis, do, la artikulacia loko.

En Liverpolo, kiel dirite, oni uzas frotan sonon (ni skribu ĝin [sʰ]): [nɒsʰ 'eʊnli bəsʰ 'ɒlseʊ]. Modifiĝis la artikulacia maniero.

Aliaj nekutimaj trajtoj

Troviĝas ankaŭ diversaj trajtoj de la Liverpola prononco kiuj diferencigas ĝin disde la aliaj prononcoj de la angla. Ili supozeble naskiĝis en Liverpolo mem. Inter ili estas frota varianto ne nur de [t] sed ankaŭ de [k]; la kunfalo de la vokaloj de SQUARE kaj NURSE; speciala varianto de GOAT; kaj apartaĵoj de la frazmelodio (intonacio).

Same kiel [t], ankaŭ [k] havas frotan varianton en Liverpolo. Tio estas aparte ofta ĉe la konsonanto [k], kiu en vortofina pozicio povas prononciĝi kiel [x] (do kiel la ĥ de Esperanto). Tiel snake fariĝas [sneɪx], back [bax], kaj work [wɛ:x].

Iom konata estas la salutnomo whack (kamarado), prononcata [wax]. Tamen [x] ne ekzistas kiel aparta fonemo: oni ne havas kontrastajn parojn kiel la loch kontraŭ lock de la skota prononco.

La leksika klaso SQUARE estas en Anglujo ĝenerale prononcata kiel [eə] aŭ [ɛ:], malsame ol la klaso NURSE kun [ɜ:]. Tamen en Liverpolo, kaj certagrade en la proksimaj partoj de Lankaŝiro, la du klasoj SQUARE kaj NURSE estas prononcataj same. Tio signifas, ke stair kaj stare estas samsonaj kiel stir, fair kaj fare samsonaj kiel fir kaj fur, kaj fairy samsona kiel furry.

La preciza kvalito de tiu vokalo povas varii, sed estas plej ofte [ɜ:], do sama kiel la normprononco de NURSE. Frapaj estas la virinaj nomoj ['mɜ:ri] Mary kaj [klɜ:] Clare (en aliaj landopartoj ['meəri, kleə]).

La vokalo de GOAT trapasis diversajn fonetikajn ŝanĝojn en diversaj partoj de Anglalingvujo. Konservative, do ekzemple en Skotlando aŭ en la kampara Lankaŝiro, ĝi restas monoftongo ('pura vokalo'), [o:] aŭ simile. En multaj aliaj lokoj ĝi diftongiĝis, unue al [oʊ] kaj poste interalie al [əʊ], la nuna normprononco.

Tiuj variantoj aŭdiĝas en Liverpolo; sed tie ekzistas ankaŭ alia, iom frapa, varianto [eʊ]. En Londono tiu varianto [eʊ] montrus tre superan socian klason; sed en Liverpolo tute ne.

Analizi la frazmelodion estas komplika afero. En Liverpolo ĝi havas la samajn ĝeneralajn trajtojn kiel en aliaj formoj de la angla lingvo. Tamen ekzistas du-tri specialaj tonoj klare malsamaj ol tiuj de la normlingvo.

La frazo I don't like it en la normlingvo ordinare havus falan tonon: I don't \like it. Sed en Liverpolo ĝia tono povas leviĝi al alta sed ebena nivelo: I don't /like ˉit. La demando Are you from Liverpool?, normlingve plej ofte kun leviĝanta tono, Are 'you from /Liverpool?, en Liverpolo mem ofte havas falan tonon, tamen sen la insista senco ligita al demanda falo en la normlingvo: Are 'you from \Liverpool?

Fine

Ni vidis, ke en la hodiaŭa lingvo de Liverpolo kaŝiĝas la spuroj de la historio de la urbo mem kaj ĝia loĝantaro. Tie ni vidas la influon de norda Anglujo, de norda Kimrujo (eble), kaj de Irlando. La urbego estas ankaŭ sufiĉe granda por akcepti ankaŭ siajn proprajn sonŝanĝojn.

Je la komenco kaj fino de la prelego oni povis aŭskulti sonspecimenon de la Liverpola prononco, kun ortografia teksto sur la ekrano. Interesitoj retrovos la specimenon en Collins k Mees, 2003, trako 50.

Bibliografio

Collins, B. kaj Mees, I., 2003. Practical Phonetics and Phonology. Londono: Routledge.

Grant, A. kaj Gray, C. (red.), 2007. The Mersey Sound: Liverpool's Language, People and Places. Liverpool: Open House Press.

Honeybone, P., 2007. 'New-dialect formation in nineteenth century Liverpool: a brief history of Scouse'. En Grant k Gray 2007.

Knowles, G., 1978. 'The nature of phonological variables in Scouse'. En Trudgill 1978.

Trudgill, P. (red.), 1978. Sociolinguistic Patterns in British English. Londono: Arnold.

Watson, K., 2007. The phonetics and phonology of lenition in Liverpool English. Doktoriĝa tezo, Universitato de Lancaster (kaj diversaj artikoloj de la sama aŭtoro).

Wells, J.C., 1982. Accents of English. Kembriĝo: Cambridge University Press.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>