Rekte al la artikolo

Mia unua Universala Kongreso

<<  [965]  >>

Miland Joshi

La aŭtoro partoprenis ĝuindan antaŭkongreson en la suda parto de Nederlando kaj poste alvenis en Roterdamo por sia unua UK.

Bildo

Verdstelaj flagoj flirtas ekster la kongresejo.

Sabaton, la 20-an de julio. Mi alvenas ĉe la kongresejo, la konstruaĵo Beurs-WTC en la centro de Roterdamo. Verdaj flagoj flirtas apud aliaj en la centro de la urbo.

Mi trovas la akceptejon kaj ricevas la ampleksan kongreslibron kun mapo, programo kaj priskriboj pri eventoj kaj distraĵoj. Mi vidas multe da tabloj, ĉe kiuj kongresanoj atente studas sian kongreslibrojn, decidante, kion fari. La programo estas tiel plena, ke kongresano povos facile plenigi sian tempon.

Unu el miaj celoj estas provi la meznivelan ekzamenon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Do mi rezignas pri konfliktaj eventoj je lundo (tago de la antaŭtesto), mardo (ĉefa skriba ekzameno) kaj ĵaŭdo (parola parto). Mi provas diligente prepari, sed mi tamen demandas min, ĉu mi estas stulta, provante tiel malfacilan ekzamenon. Tamen registriĝo ne eblas ĝis la tago de la unua ekzameno.

Bildo

Dum la interkona foiro vizitis la prezidanto de UEA, Probal Daŝgupto, la budojn de la diversaj landaj asocioj kaj fakgrupoj, kiuj sin prezentis. Ĉe la budo de EAB li dividis ŝercon kun David Kelso (dekstre). Ankaŭ Angela kaj Dominique Tellier kaj Joyce Bunting prizorgis la EAB-budon.

(Pli granda bildo)

Sabaton posttagmeze mi ekskursas por vidi la urbon. Mia grupo vidas Erasmus-ponton (kiu aperis en la oficiala afiŝo pri la UK). Ni vizitas la centron de la urbo, preskaŭ tute detruitan dum la dua mondmilito, kaj poste novstile rekonstruitan. Laste ni supreniras la turon Eŭromast, kies supro rotacias. Jen iom timiga sperto (precipe kiam ĝi iom skuiĝas), sed ĝi donas grandiozan perspektivon super Roterdamo. Mi ĝojas, ke mi havas mian binoklon.

Sabaton vespere okazas la interkona vespero, kaj mi rekonas unuafoje aliajn esperantistojn el Britio (ekzemple David Kelso), kaj ankaŭ aliajn, kiuj partoprenis la antaŭkongresan aranĝon. Cetere mi trovas Jack Warren sur la ŝtuparo antaŭ la kongresejo. Li kunportis el Britujo sian biciklon kaj tiel veturis ege sanige: li certe ne aspektas kiel emerito.

La du plej gravaj eventoj ĉe UK donas kadron al ĝi, kiel kovriloj de libro: la solenaj inaŭguro kaj fermo. Fine de ambaŭ oni kantas la esperantan himnon 'La Espero'. Dum la inaŭguro la prezidanto de UEA, Probal Daŝgupto, parolas Esperanton klare kaj ne tro rapide. Miaopinie, li faris bonan ekzemplon.

Bildo

Kuraĝa Hugh Reid, el Skotlando, vivigas iom laman sesion nomatan 'libera podio'. Mankis volontuloj por kanti, deklami aŭ alimaniere distri ĉeestantojn — ĝis aŭstraliano Paul Gorny decidis klarigi, kiel tondi ŝafon. Por helpi lin, necesis 'ŝafo' — kaj Hugh volontulis (kaj amuze savis la sesion).

Dimanĉon posttagmeze mi ekskursas al Delfshaven. La grupo vidas pitoreskan parton de la urbo, kiu travivis la mondmiliton. Ĝi havas belan kanalon, statuon de maristo, kaj preĝejon tie, kie la tiel nomataj pilgrimaj patroj ekveturis unue al Anglujo kaj poste al la nova mondo.

En Delfshaven ni vidas ankaŭ ventomuelilon, vizitas apudan bierfabrikon kaj tie gustumas tri diversajn specojn de biero. Bona ekskurso.

Bedaŭrinde, pro mia zorgo pri la ekzamenoj kaj pri aliaj ekskursoj, mi atingas la vesperajn eventojn ofte nur mezprograme, kiam la ĉefa halo estas jam plena. Staras televida ekrano en alia halo, sed televido ne kreas la saman rilaton inter spektatoj kaj spektantoj, kaj do ne kontentigas.

Bonŝance, kutime kelkaj homoj foriras meze de la vespero, tiel ke aliaj povas eniri kaj ĝui la programon. Do ĉe la nacia vespero mi vidas inter aliaj la kantogrupon Akordo kaj aŭdas unu el miaj ŝatataj kantoj — tamen nur televide.

Bildo

Ekde 1986 Charles Shrives (maldekstre), el Kimrujo, ĉeestas ĉiujn UK-ojn — kaj nun lia filino, Sara Jane Shrives, ĉeestas sian unuan. Ili fotiĝis en la granda halo de la kongreso kun Simo Milojeviĉ, antaŭa respondeculo pri la libroservo de UEA.

(Pli granda bildo)

Lundon: tago de la antaŭtesto. Ekzameno pri esperanta gramatiko kaj vortprovizo, kiu daŭras unu horon. Necesas trapasi per minimumo de 70% por fari la tutan ekzamenon. Virino klarigas, ke, se mi malsukcesos, mi rehavos duonon de la pli ol 30 eŭroj, kiujn mi elspezis por la ekzameno. Almenaŭ tio iomete konsolas.

Tralaborante la ekzamenon, mi trovas la sekcion pri vortprovizo tre malfacila. Poste mi submetiĝas al 'nekropsio' kun amikoj: diable, kial mi ne memoras, ke X signifas Y, kaj ke mi renkontis Z jam en baza kurso. Tamen vespere mi trovas, ke mi sukcesis kaj do rajtas skribi la venontan parton de la ekzameno.

Bildo

Simon Davies, la enpaĝiganto de La Brita Esperantisto, vizitis la Centran Oficejon de UEA, ĉe 176 Nieuwe Binnenweg, kie li vidis enpaĝigata la tiutagan numeron de la kongresa kuriero.

Lundon vespere: bankedo kaj balo. La balo interesas gejunulojn kaj parojn, tamen por aliaj ĝi prezentas eblecon por trinki kaj babili. La bankedo multekostas, kaj ne tiom plaĉas al mi la viando — mi preferas bone kuiritan bifstekon. Mi sidas kun japanoj, kiuj informas, ke ili trovas la anglan kaj Esperanton egale malfacilaj. Grava problemo, ŝajne, por internacia lingvo, kiu celas alireblecon al ĉiuj kaj ne simple kreadon de elito kun eŭropa kultura fono.

Mardon matene: interesa vizito al la Centra Oficejo de UEA. Tie prezentatas interalie ilustrita historio pri la movado. La gvidantino, tamen, ne facile kompreneblas, kaj mi petas, ke ŝi iom malpli rapide parolu.

Klare, la oficistoj ĉe UEA ĝuas la avantaĝon, ke ili laboras ĉiutage en esperanta etoso. Aliaj esperantistoj povas uzi la lingvon nur dum kunvenoj, kiuj ofte enhavas krokodilojn. Ekzemple, dum la kongreso, mi sidis en restoracio kaj aŭdis triopon paroli nederlande. Mi tamen divenis, ke ili estas kongresanoj.

Kiam ili estis elirontaj, mi rimarkis, ke unu kunportis verdan stelon. 'Ĉu vi estas esperantistoj?' mi demandis. 'Saluton, jes,' venis la respondo. 'Nu, ne ĝenu vin,' mi replikis, 'vin mi ne denuncos.' Ili ridetis kaj eliris. Efektive, mi neniam riproĉas pro krokodilado. Kelkfoje ekzistas bonaj kialoj.

Bildo

Peter Bolwell kaptas momenton por legi ĵus aĉetitan libron ĉe la libro-servo.

Mardon posttagmeze: la ĉefa skriba ekzameno. Mi ne troigas — la plej longa skriba ekzameno en mia vivo. En la pasinteco mi kompletigis multe da trihoraj ekzamenoj, ekzemple kadre de la lernejo aŭ la Malferma Universitato. Sed ĉi tiu plurparta ekzameno daŭras tri horojn kaj duonon. Do mi eniras la ekzamenejon je la 2-a kaj ne forlasas ĝin ĝis la 5-a kaj 30. Tamen, irante el la ĉambro, mi sentas min bone, kvazaŭ montgrimpinto. Mi informiĝos pri la rezulto — kaj pri la horo de la parola parto — ĵaŭdon.

La vespera koncerto kun Jomo tre amuzas. Li ŝercas pri la fajro-reguloj, pro kiuj oni ne rajtas danci aŭ stari en la kongresejo. Li faras parodion, kantante 'Ĉu ni volas sidi?'

Bildo

Angela Tellier informas pri Lingvolanĉilo dum tiel nomata metiejo organizita de edukado.net. Dekstre sidas Marc Bavant, membro de la Akademio de Esperanto, preta respondi al lingvo-demandoj.

(Pli granda bildo)

Merkredon kongresanoj estas liberaj por ekskursi, kaj la kongresejo estas fermita. Mi aliĝas al ekskurso al Reĝa Hago, kaj vidas la laborejon de la reĝino — populara en Nederlando — kaj strangan modernan skulptaĵon pri pasinta reĝino.

Ni vizitas ankaŭ la internacian kortumon. Ni estas priserĉataj antaŭ ol eniri la konstruaĵon, kiu entenas skulptaĵojn pri internacie konataj homoj kiel Mandela kaj Gandhi. Bedaŭrinde ne disponeblas Esperanto-parolanta ĉiĉerono, tamen Zvi el Israelo bone interpretas. Oni klarigas, ke la kortumo verdiktas nur pri interregistaraj disputoj kaj ne ekzemple pri internaciaj krimuloj.

Bedaŭrinde, pro riparoj, ne eblas viziti la ĉefan kortumon mem. Tamen ni vidas unu el la ĉambroj, havantan seĝojn kun broditaj simboloj pri la 30 landoj tie reprezentataj. Interesa ekskurso.

Bildo

John Wells, prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio, klere kaj klare prelegas kadre de la internacia kongresa universitato pri 'La mirinda mondo de la parolsonoj'. Ankaŭ prezidinto de EAB, Geoffrey Greatrex, kontribuis al la universitato per prelego pri Prokopio de Cezareo, enigma historiisto de la epoko de Justiniano. Fermante la universitaton, la rektoro Wim Jansen aparte menciis la prelegon de Geoffrey, laŭdante la rigoran britan esploron kaj la 'bonan Esperanton' de la preleginto.

(Pli granda bildo)

Ĵaŭdon matene okazas eventomemore al Claude Piron, ĉi-jare forpasinta. Kelkaj kantas, kelkaj legas.

En la posttagmezo mi prezentas min por la parola parto de la ekzameno. Mi iom nervozas. Kiam oni lernas lingvon, la plej malfacila parto estas paroli. Legante, necesas nur rekoni vorton, kaj ofte eblas diveni la signifon pro la kunteksto. Skribante, oni havas tempon por pensi kaj fari ŝanĝojn. Sed parolante, oni devas trovi tuj la ĝustajn vortojn, ne pripensante. Do parolado estas, laŭ mi, la decida testo pri kiel bone lingvo enpenetriĝis en la menson. Kapableco tuj malkaŝiĝas en parola testo. Kredu min!

Mi pasigas horon, dirante al mi mem, ke mi koncentriĝu kaj parolu pli malrapide sed ankaŭ (espereble) ĝuste. Ĝusteco estas la grava aĵo en lingva ekzameno. Por pli trankviliĝi mi leĝere tagmanĝas en irlanda trinkejo malantaŭ la kongresejo. Post tio mi sufiĉe trankviliĝas kaj sentas min preta por tiu ĉi fina defio. Efektive mi diras al mi, ke estas normale iom nervoziĝi antaŭ ekzameno. Se oni tute trankvilas, eble ne tute bonas.

Bildo

Almenaŭ du butikoj en Roterdamo aparte allogis esperantistojn…

Alvenas la horo. Oni vokas min en la ekzamenejon. 'Saluton, gesinjoroj,' mi diras. Ekzamenistoj invitas min sidiĝi, kaj ni komencas. Efektive, la ekzameno ne tiel malfacilas, kiel mi timis.

Bildo

Tamen eble la plej amuza, kaj eventuale la plej trafa, nomo estas tiu de banko kun filialoj en multaj eŭropaj landoj: Rabobank.

Poste mi havas tempon por ĉeesti du interesajn prelegojn. La unua, de John Wells, temas pri frazmelodioj en parolado. Li parolas tre klare, montrante ne fiksitajn principojn sed ofte okazantajn kaj rimarkeblajn ŝablonojn. Ekzemple, la tonalteco de la voĉo ofte falas, kiam ni konfirmas ion, aŭ finas liston. En la dua prelego Renato Corsetti kaj aliaj parolas pri spertaĵoj en arabaj aŭ islamaj landoj.

Oni informas min vespere pri la rezulto de la ekzameno. Sur la ekzamena registro-tablo staras listo pri la sukcesintoj. Hura — jen mia nomo!

Bildo

Fotitaj dum la roterdama kongreso estas Stephen Thompson kun Mallely Martinez Mateos, prezidantino de la Meksika Esperanto-Federacio. Komentas tute trafe Stephen: 'Miaopinie, la foto ne nur estas bona memorigilo por mi, sed simboligas Esperanton, ĝuste kiel ĝi devas esti: amikeco (post mallonga interkonatiĝo) inter homoj evidente de malsamaj aĝoj, seksoj kaj nacioj, kiuj en aliaj rondoj plejeble eĉ ne riskus ekkonversacii unu kun la alia.' Fotis Elisabeth de Mestral el Svislando.

(Pli granda bildo)

Tamen, mi memoras ion ĉe la fino de libro de M. C. Butler: ne supozu, ke vi konas la lingvon, simple ĉar vi sukcesas en ekzameno. Li pravas. Flueco devenas de sperto. Tamen la ekzameno-defion mi venkas, kio certe helpos al mia lingva memfido.

Vespere okazas kabaredo. La parto, kiun mi spektas, estas humurplena. Tamen konsilindas alveni frue por eventoj tiaj.

Vendredon: tuttaga ekskurso en aŭtobuso al Zelando por vidi muzeon, kiun mi jam antaŭkongrese vizitis. La nomo de la muzeo ne estas dufoje menciita en la kongreslibro: se tie ĝi starus, mi estus restinta en la kongresejo. Vespere okazas la internacia arta vespero kun talenta kantistino kaj aliaj artistoj.

Mi forgesas mencii la Esperanto-librovendejon, le plej ampleksan en la mondo, kiu okazas nur dum UK. Ne interesas min multekostaj moneroj kaj medalionoj, sed mi aĉetas verkarojn de Zamenhof, Auld kaj Ragnarsson, ne ĉiam aliloke aĉeteblaj. Surprize, mi ne povas aĉeti afiŝon pri la kongreso mem: nur poŝtmarkojn aŭ ĉapelon kun afiŝeto algluita.

Bildo

David Kelso laboras ĉe la foira budo de EAB.

(Pli granda bildo)

Alvenas sabato, kaj solena fermo kaj transdono de la flago al la venonta kongresloko Bialistoko, Pollando, kie naskiĝis Zamenhof. Bonvenigataj estas infanoj el la infana kongreso — esperantistoj de la estonteco, vivantaj simboloj de espero — kaj denove aŭdeblas 'La Espero'.

Poste, tuj, mi rapidas al la stacidomo por atingi la flughavenon kaj mian hejmon.

La UK estas por mi memorinda kaj vizitinda evento. Mi esperas ĉeesti denove — tamen kiam, mi ne scias. Tio dependos de cirkonstancoj!

Miland Joshi, brita civitano jam de pli ol 20 jaroj, estas doktoriĝonta pri statistiko ĉe la Universitato de Warwick. Li eklernis Esperanton en 2003 — kaj meritas aplaŭdon pro la sukcese trapasita — neniel facila — meznivela ekzameno de ILEI.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>