Rekte al la artikolo

Ĉu Esperanto taŭgas por poezio?

<<  [965]  >>

Jan Swynnoe

Dum la ĉi-jara somera festivalo en Barlastono oni petis, ke partoprenantoj en la progresinta grupo uzu la rimedojn de Biblioteko Butler por esplori temon rilate al Esperanto kaj poste prelegeti antaŭ aliaj festivalanoj, por ke ĉiu lernu iom pri nia kulturo. Jen la teksto de la prelegeto de Jan Swynnoe.

Imagu, ke vi ja sekvis la stelon, la revon de via infanaĝo, ke post jaroj de penega laborado vi naskis genian kreon, kiu realigas vian sopiritan vizion.

Ni povas nur esperi, ke tiam, kiam Zamenhof prezentis al la mondo la miraklon, kiu estas Esperanto, li sentis — almenaŭ momente — iom da kontentiga plenumo, ĉar lia penado pro la lingvo ne ĉesis dum la tuta vivo.

Do, post kreo — pruvo. Pruvo, ke la nova lingvo estas ne nur preskaŭ perfekte logika, klara, neambigua, rapide komprenebla (almenaŭ por latindevenaj lingvoparolantoj) sed praktike uzebla. Ĝis la apero de Esperanto, parolado de artefarita lingvo ĉiam fiaskigis ĝin. Sed ĉi-kaze la fakto, ke eĉ ni en Britujo certagrade povas paroli Esperanton, pruvas preter dubo, ke la lingvo ankaŭ ĉi-flanke triumfas.

Sed Zamenhof forte volis pruvi, ke Esperanto kapablas — jes — komuniki ideojn, konceptojn, sed plue esprimi kaj pentri. Li volis demonstri, ke oni povas uzi la novan lingvon ajne, fajne — ne nur lavotaĵ-liste.

Pro tio Zamenhof, kaj lia rapide kreskanta subtenantaro, turnis sin al literaturo, kaj aparte al branĉo eble la plej defia rilate novan, elpensitan lingvon, nome al poezio — do jen vere decida pruvo.

Bildo

Do leviĝis demando, ĉu Esperanto vere taŭgas por poezio? Ĉu la lingvo kapablas forĵeti la katenojn de la frankenstajna monstro kaj travivi en juĝema mondo? Ĉu ne ĝuste la samaj elementoj, kiuj kondukas al rapida ekteno de la lingvo, fariĝas ankaŭ obstakloj kontraŭ la fluo de esprimo?

Ni konsideru tiurilate la vortprovizon. Ja estis brila ideo redukti radikojn por helpi lernanton. Sed uzi mal-, sen- kaj ne- ankaŭ duonigas la esprimpovon kaj multe malhelpas 'elvokivecon' — la povon elvoki el la menso memorojn de sentoj kaj sensoj. Se poeto uzas tiajn vortoj kiel malvigla, malgaja, senesprima, ktp, tiam vole-nevole eniras la kapon ia impreso pri la radiko mem. Do sekvas necerteco kaj, kompreneble, la radiko-redukto limigas la paletron de la vortpentristo.

Aliflanke la eblo forstreki o-finaĵon de substantivoj dumaniere helpas. Unue la poeto havas elekton rilate la longon de substantivoj — ekzemple la trisilaba mateno aŭ la dusilaba maten': tio multe helpas pri ritmo kaj fluo de verso. La dua maniero? Nu — pripensu pri la troo de o-oj, kiuj sen tiu rimedo monotone ĉie gregiĝus. Alia helpilo, kiu pli fluigas la aferon, estas povo elizii inter de kaj la pere de la forstreko de la a; ekzemple la koro de l' rozo, aŭ eĉ la kor' de l' roz'.

Ekde la fruaj jaroj de la lingvokreo Zamenhof verkis poemojn por eksperimenti, kaj esplori la flekseblecon kaj la esprimivon de la evoluanta lingvo. Post ĝia apero en 1887 pli kaj pli da esperantistoj entreprenis la defion. En la unua ondo rimarkeblas la nomoj de Grabowski, Belmont kaj Feliks Zamenhof; en la dua Baghy, Teo Jung, Kalocsay, Privat, Schwartz kaj Waringhien.

Sed verŝajne ne ĉiu poeto tute konsentis pri la taŭgeco de Esperanto kiel komunikilo por poezio. Jen elĉerpitaĵo el poemo 'La plendo' de Nikolai Hohlov (1891-1953):

Ah — kial Esperanto ne havas la daktilajn,
Dorlotajn rusajn rimojn — simbolojn de la am',
Kolorajn Rusajn vortojn, rubenajn kaj berilajn,
Karesajn en la kanto, kortuŝajn en deklam'!

Mi kanti, kanti volus; per sorĉa kant' magia
Elvoki la viziojn el alimonda sfer',
Starante genuflekse, atendi, korpe-pia
La benon de Venuso, en streĉo kaj mister'.

Sed mankas al mi taŭgaj esprimoj kaj simboloj,
Mi devas ilin krei per tranĉo kaj kunglu',
Elĉizi novajn sonojn per novaj aŭreoloj
Kaj miksi la iridajn kolorojn kun la blu'.

Ho kial, Majstro granda, vi ĝiajn ondojn ligis
Per monotona tajdo, en samakcenta rond' —
Kaj mian rusan koron katenis kaj poligis
En via mezurita, horloĝe-pulsa mond'!

Kompreneble abundas poemoj pri Esperanto mem. Tiaj temoj en poezio traktas la lingvon, la movadon, la kreinton, la ideon kaj plu. Sed, plejparte, esperantaj poetoj turnis sin al ĉefaj homaj temoj — amo, naturo, la domaĝoj de la homa ekzisto.

Unue la fruaj poetoj sekvis la Zamenhofan stilon, sed iom post iom ili forvagis en diversajn proprajn stilojn. Tiel ili grandigis la esprimpotencon de la lingvo. Sed, strange, ne multaj eskapis el striktaj ritmo kaj rimo. Eble Hohlov pravis, kiam li plendis pri la 'mezurita horloĝe-pulsa mond''.

Kun originalaj esperantaj poemoj kunkuris ankaŭ nacilingvaj poemoj tradukitaj en Esperanton — eble eĉ pli grava indiko pri la sukceso de la lingvo.

Nur ses jarojn post la aperigo de Esperanto, Zamenhof kuraĝis entrepreni la tradukon de Hamleto, kiun Reto Rossetti priskribis kiel 'ne sole demonstro de la kulturaj ebloj de Esperanto, sed ankaŭ la aplomba aserto de juna genio prenanta ne ian glate-venkeblan klasikan tekston, sed eĉ unu el la plej timindaj ĉefverkoj de la monda literaturo. Zamenhof ne nur triumfis en la granda tasko, sed li ankaŭ donis modelon por tradukado de ĉia literaturo.'

Vere, tradukoj en Esperanton provizas riĉaĵojn el ĉiu parto de la terglobo. Denove laŭ Reto Rossetti: 'En nia lingvo poeto povas elsalti el kiu ajn angulo de l' tero; tia estas la demokratio de Esperanto. Kaj same la tradukoj povas veni el neimagitaj landoj, surprizante nin per sia kvalito, ĉar ilin faris homoj regantaj egale la hejmlingvon de la originalo kaj la lingvon internacian. Kaj tio estas la unikeco de Esperanto.'

Jen poemo tradukita en Esperanton el lando 'ie':

Mi volas kun vi amikiĝi
Kunvivi, neniam disiĝi,
Ĝis monto solviĝos je cindro.
Sekviĝos la akv' en rivero,
Fulmtondros rulbrue en vintro,
Kaj falas la neĝ' en somero,
Kuniĝos ĉielo kun ter':
Nur tiam finiĝos por ni la afer'.

El Han-dinastio (2-a jarcento antaŭ — 2-a jarcento post komuna epoko).

Ni, ĉi-tie, supozeble, ne komprenas la ĉinan lingvon, kaj sekve, ne kapablas kompari originalon kun traduko. Eble Reto Rossetti pravis, kiam li skribis: 'La valoro de traduko ne konsistas en la valoro de la originalo aŭ la gloro de ties aŭtoro sed pure kaj simple en la sukceso de la plenumo.' Pri la sukceso de tradukoj el la angla ni rajtas opinii. Sed granda defio alfrontas la tradukiston, kiam tiu entreprenas tradukon de anglalingvaj poemoj en Esperanton.

Sufiĉas unu ekzemplo pri tiu ĉi defio: la elcentaĵa ofteco de diverslongaj vortoj en — specimene — la lingvoj angla, franca kaj Esperanto:

silaboj franca esperanta angla
1, 2 22 33 62
3 34 37 31
4-7 44 30 7

Ni do vidu, kiel unu el niaj plej eminentaj poetoj — William Auld — tradukis la komencon de konata poemo de William Blake. Mi memorigas vin pri la originalo:

Tyger! Tyger! burning bright
In the forests of the night,
What immortal hand or eye
Could frame thy fearful symmetry?

Kaj jen la auld-a traduko:

Tigro, tigro brile brula
En arbaro nokt-obskura,
Forĝis kia man' eterna
Vin je simetri' konsterna?

Do, jen ekzemplo — la dua verso en la angla havas ses vortojn de unu aŭ du silaboj, kaj pro kunmetaĵoj la esperanta verso havas nur tri vortojn. Blake skribis 'forests of the night', kaj la pluralo donas pli metaforan impreson. Pro la rimo Auld ne povis plurali en la traduko kaj do adjektivis ('nokt-obskura'), kio anstataŭe donas similan impreson.

La du versoj 'What immortal hand or eye / Could frame thy fearful symmetry?' konsistas el dek vortoj. Do Auld forigis la 'okulon' — ne tro glata vorto en si mem — kaj versis: 'Forĝis kia man' eterna / Vin je simetri' konsterna?' Ĉu oni sentas la mankon de la okulo? Ĉu la traduko mistrafas ion, iel? Aŭ ĉu ĝi egale donas la impreson de potenco, pasio, timigo?

Do restas demando, ĉu Esperanto taŭgas por poezio? Unuvorte — jes!

Jan Swynnoe, muzikisto, kaj fakulo aparte pri film-muziko, loĝas apud Dean-arbaro. Ŝi ofte partoprenas somerajn festivalojn en Barlastono, kaj en 2006 membris en la aktora grupo La Verda Ranaro, kiu prezentis unuaktaĵojn dum la Universala Kongreso en Florenco.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2008.

<<  [965]  >>