La 8-an de novembro 2008 kelkaj esperantistoj venis al Kembriĝo por neformale renkontiĝi.
Post promeno tra la urbo oni vespermanĝis 13-ope (se enkalkuli la du infanojn) ĉe kembriĝa esperantisto.
La foto, farita de Edmund Grimley Evans, montras la promenantojn en St John's College. De maldekstre: Paŭlo Roberts, Marteno Minich, Tim Morley, Agneau Belanyek, Isabel Grimley Evans, Ben Indestege, Paŭlina Kozuchova, Nejlo Roberts.
Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.