Rekte al la artikolo

Pri teorio, praktiko kaj vino

<<  [966]  >>

Okazas tra la jaro diversaj esperantaj eventoj en Barlastono.

Jen raporto pri la lasta semajnfina evento en 2008.

Bildo

Dum Drondo oni dronas en pensoj: maldekstre Terry Page kun 'drondestro' Derek Tatton.

(Pli granda bildo)

Agrablis la lasta oktobra semajnfino, kiam kunsesiumis en Barlastono du grupoj: la jam de kelkaj jaroj, tamen foje sporade, funkcianta komencanto-kurso Course You Can kaj la nova diskutrondo por jam spertaj esperantistoj.

Aparte menciindas, ke en 2007 la komencanto-kurso ne okazis pro manko de sufiĉaj aliĝoj. En 2008, tamen, Malcolm Jones gvidis lecionaron por okopo da lernantoj — situacio multe pli pozitiva kaj esperiga ol en la antaŭa aŭtuno.

Kelkaj en la grupo unuafoje spertis Esperanton en Barlastono, kie ĉe Wedgwood Memorial College ili miris pri la nekredeble bona kvalito de la manĝaĵoj kaj pri la tuta esperanta etoso. Ili vizitis la oficejon de EAB, kie la asocia kasisto Joyce Bunting kaj la oficisto Viv O'Dunne vendis diversajn librojn kaj aliajn esperantaĵojn. La bibliotekisto, Geoff King, montris al ili Bibliotekon Butler kaj parolis kaj pri la fondinto de la biblioteko kaj pri la raraĵoj, kiujn ĝi enhavas.

Bildo

Diligente laboris la Course-You-Can-grupo por komencantoj. De maldekstre: Hilary Wilson, Roger Moore kaj Brian McKeen.

(Pli granda bildo)

Samtempe diskutis sub la prezidanteco de Derek Tatton pli sperta grupo diversajn temojn rilate kulturon, ekonomikon, kaj tiel plu. Derek provizis notojn — espereble venontfoje tiuj haveblos en Esperanto — por stimuli pensadon kaj debaton, kaj regis viglaj diskutoj pri interalie la monda monkrizo, la pentraĵo Mona Lisa, kaj pretendemo en aprezado de vino, poezio, kaj simile.

Malmultas ebloj diskuti aferojn tiajn en la internacia lingvo (pro tio bedaŭrindas la forpaso de la semajnfino en Barlastono de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio [SATEB], kiam eblis tiamaniere apliki la lingvon) kaj Derek gratulindas pro sia tiel nomata Drondo (diskut-rondo), kiu verŝajne pli kaj pli populariĝos. Tamen espereble ne tro: la dekopo da partoprenantoj en la rondo plene sufiĉis, ĉar eĉ tri-kvar pliaj rondanoj implikus debaton, al kiu ĉiu povis libere kaj senĝene kontribui.

Kuniĝis la komencantoj kaj la spertuloj sabatvespere por praktike aprezi la vinon, pri kio teorie diskutis pli frue en la tago la spertula rondo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>