Rekte al la artikolo

Bis! Bis!

<<  [966]  >>

En aŭtuno pasintjare Esperanto-Asocio de Britio fariĝis kliento de publicistoj Simon Brian kaj Irene Tobin. La paro, fotita, estras la publico-firmaon The Encore Organisation kun sidejo en Melton Mowbray, Leicestershire. La iniciato sekvas la deziron de EAB pliprofesiigi siajn rilatojn kun amaskomunikiloj kaj aliaj organizaĵoj.

La firmao regule preparas gazetarajn komunikaĵojn (ekzemple pri Pasporta Servo) kaj dissendas ilin al regionaj kaj naciaj radiostacioj kaj ĵurnaloj. Tiel ĝi celas plifortigi la profilon de Esperanto. Krome estas kreita Facebook-retejo kun karaktero nomata Mia. Laŭ s-ro Brian: 'Tiu ĉi retejo jam vekis grandan intereson kaj la nombro de vizitantoj al la ejo ĉiusemajne kreskas.'

The Encore Organisation nun esploras la eblon pri informfilmo pri Esperanto — kaj intertempe konsentis eklerni Esperanton s-ino Tobin. Al la Esperanto-publico kontribuas ĉe la firmao ankaŭ Samantha Harris kaj Chris King.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>