Rekte al la artikolo

Pasintsomera festivalo

<<  [966]  >>

Michael Sims

Dum la somera festivalo en Barlastono partoprenantoj ekspluatas la bibliotekon por laŭelekte studi esperantajn temojn kaj poste prelegi pri siaj trovitaĵoj. Sekvas raporto pri la semajno … kaj vi trovos ankaŭ la tekston de du el la prelegoj en ĉi tiu numero.

La pasintjara somera festivalo okazis inter la 9-a kaj la 15-a de aŭgusto. Partoprenis entute 21 homoj dividitaj en tri grupoj: komencanta, progresanta kaj progresinta. Vizitanto el Latvio, nur 17-jaraĝa, estis vera komencanto; sed danke al individua instruado li bone progresis. Fine de la semajno li povis mem prelegeti en Esperanto pri sia vivo.

Kiel kutime estis enprogramitaj liberaj horoj por studi, promeni, sociumi aŭ uzi la bibliotekon, ĝenerale post ĉiam bongusta tagmanĝo.

Post la vespermanĝoj okazis diversaj prelegoj faritaj de la instruistoj kaj de aliaj. Jack Warren prelegis pri latunfrotado kaj Malcolm Jones pri ostoporozo. Okazis ankaŭ dancekzerco — vere neforgesebla — kaj dum la tradicia distra vespero prezentiĝis humuraĵoj kaj muzikeroj.

Super ĉio regis varma, amika etoso, kie aŭdeblis dum preskaŭ la tuta tempo nur Esperanto. Mi jam antaŭĝuas la ĉi-jaran festivalon kaj sincere rekomendas ĝin.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>