Rekte al la artikolo

W. H. Simcock, 1918–2008

<<  [966]  >>

Paul Gubbins

Pli malpli samhore, frumatene la 5-an de novembro 2008, kiam anonciĝis, ke Barack Obama fariĝos la 44-a usona prezidanto, forpasis en flegejo en Stoke-on-Trent je la aĝo de 89 jaroj fidela, laborema, diligenta esperantisto: Vilĉjo Simcock.

Unuavide la du eventoj — transpaso de povo, forpaso de esperantisto — neniel kunligiĝas. Tamen male.

Krom Esperanto, unu el la pasioj de Vilĉjo estis politiko, kaj li estus inter la unuaj, kiuj bonvenigus la novan venton blovantan trans Usonon kaj la mondon. Bedaŭrinde li ne vivis eĉ kelkajn horojn pli longe por ricevi la novaĵon pri Obama (kies kandidatecon li tamen diskutis la tagon antaŭ sia morto).

Bildo

Pro sia intereso pri teatro, Vilĉjo Simcock ofte partoprenis januare la festivalan semajnfinon en Barlastono, kie estas studataj teatraĵoj kaj dramarto. Li estas tie fotita en 2006.

(Pli granda bildo)

Vilĉjo Simcock naskiĝis en 1918, iom post la fino de la unua mondo-milito. Lia patrino nomis lin do sia 'pacbebo'. Li pasigis sian tutan vivon en la ĉirkaŭaĵo de Stoke-on-Trent, kie lia patro politike aktivis. Militservinte, Vilĉjo trejniĝis kiel instruisto kaj poste akiris diplomon de la Malferma Universitato. Li pasigis entute 33 jarojn kiel instruisto, plejparte kiel lernejestro en Warslow, ne tro longe for de sia hejmo en vilaĝo Butterton, apud Leek, Stafordŝiro.

Ankaŭ pri teatro li profunde interesiĝis. Aparte en la 50-aj kaj 60-aj jaroj li multe aktoris, kaj li retenis mirindan memorkapablon. Neniu, kiu aŭdis lin monologi (ekzemple per eltiraĵo el esperanta traduko de Three Men in a Boat) dum distra vespero en Barlastono, forgesos la plezuron, kiun li tiel dissemis. Krome, 81-jaraĝa, li rolludis en La fantomtrajno prezentata dum la brita kongreso en Appleby.

Cetere li bone pianludis (ankaŭ bekflutludis — dum la kongreso en Hamilton li kunorganizis bekflut-orkestreton). Tiu ĉi intereso kondukis lin foje al Pollando, kie li ĉeestis piano-konkursojn kaj miris pri la talentoj de la junaj ludantoj. Tamen ne nur muziko kaptis lian atenton: pri literaturo li interesiĝis, okupiĝante interalie pri la nacia societo Arnold Bennett.

Li bedaŭris, ke nur en sia mezaĝo li eklernis Esperanton — gvidata de la esperanista urbestro de Stoke-on-Trent, Horace Barks: rezulte li ne povis ekspluati kiel junulo la avantaĝojn de la internacia lingvo. Tamen, fariĝinte esperantiston, li neniam preterlasis eblecon priĝui la lingvon kaj la kulturon, kaj al ili kontribui.

Tion li faris diversmaniere, ekzemple ĉiujare donacante al Norwich Jubilee Esperanto Foundation (NoJEF) anonime kaj — en la vortoj de ties sekretario David Kelso — 'sen fanfarono aŭ sinaplaŭdo'.

Verdire tio karakterizis lian tutan esperantan agadon: tiel li fariĝis interalie vic-prezidanto de la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), prezidanto de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB), kunordigis du britajn Esperanto-kongresojn en Stoke-on-Trent, kaj dum jaroj regule artikolis, ĝenerale pri politikaj aŭ sociaj aferoj, en la sendependa revuo Monato. Skeĉojn, rakontojn kaj diversajn humuraĵojn li tradukis en Esperanton.

Li ĉeestis multajn Universalajn Kongresojn, kie li videblis, kurante (pli energie ol multaj pli junaj homoj) de unu aranĝo al alia, por nenion — kaj neniun — maltrafi.

Konvene estis, ke mi lin la lastan fojon vidis, kelkajn semajnojn antaŭ lia morto, en teatro. Tiam li fizike malbonstatis: ni tamen ĝuis agrablan konversacion. Sed, hejmenirante, mi diris al mia edzino, ke jen verŝajne la lasta fojo, ke mi lin vidos. Bedaŭrinde mi pravis.

Persone mi multon ŝuldas al li. Li estis la unua esperantisto, kiun mi kontaktis, kiam mi eklernis la lingvon. Mi memoras, ke, heziteme, mi telefonis al iu s-ro Simcock, por anonci mian intereson pri Esperanto. Tuj li invitis min al kunveno de la loka klubo en Stoke-on-Trent, kiun li prezidis, kaj kie li gvidis konversaciajn kaj alian lingvajn ekzercojn. La rezulto de tiu ĉi konversacio, kun mia 'unua' esperantisto, estas, kiel oni diras, historio.

Per la forpaso de tiu ĉi mense kaj spirite tute malferma homo mi, kaj Esperanto, perdis grandan amikon. Ni do kondolencas al lia vidvino Muriel, al lia filino Rebecca, kiu aparte dum la lastaj jaroj nelacigeble lin subtenis, kaj al aliaj familianoj.

Ĉeestis funebran servon nereligian pluraj esperantistoj: Paul Gubbins, Ian Mac Dowall, Derek Tatton kaj Stephen Thompson, kun iamaj lernantoj de Bill el la Esperanto-klubo en Stoke-on-Trent.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>