Rekte al la artikolo

Serioze gajaj … en Salisbury

<<  [966]  >>

Jean J. Bisset

Jean Bisset raportas pri la aranĝoj por la 90-a Brita Kongreso de Esperanto ĉe Sarum College, Salisbury, inter la 17-a kaj la 20-a de aprilo.

Sendube multaj jam scias, ke la 90-a Brita Kongreso de Esperanto okazos baldaŭ en Salisbury. Ĉi-jare ni ankaŭ celebras la 150-an naskiĝdatevenon de Ludoviko Zamenhof: ni do certas, ke la kongreso meritos vian partoprenadon.

Dum la kongreso ni esperas okazigi publikan kunvenon, kiu taŭgos ankaŭ por lernantoj. Malcolm Jones afable pretas estri ĝin. Kongreso estas unu el malmultaj okazoj, kiam eblas atentigi pri la fenomeno Esperanto (alia estas la londona Lingva Foiro).

Ĉi tiu kongreso konvenas por pripensi la iniciatinton de Esperanto. Multaj prelegoj pritraktos do Esperanton kaj lingvojn: Graham Blakey prelegos pri 'Gaston Waringhien: renoma zamenhofologo'; John Wells pri la 'Muziko de la lingvo'; David Kelso pri 'Esperanto — ne nur lingvo'; kaj Hugh Reid iom enigme pri 'Esperanto: ĉu parazito?'

Nepras dum kongreso, ke la lingvo funkciu diversnivele. Pro tio Derek Tatton respondecos pri tiel nomataj Drondoj — ĉu nova vorto en nia lingvo? — do pri diskutrondoj, en kiu eblas pritrakti diversajn, plejparte akualajn sociajn, politikajn kaj kulturajn temojn.

Membroj de Junulara Esperantistaro Brita (JEB) aktivos dum la kongreso: tute taŭge, ĉar ĉi-jare JEB 50-jariĝas. Intertraktoj daŭras pri vizito de juna pola aktivulo, kiu sciigos pri la venonta Universala Kongreso. Cetere ni ĝojas, ke Andreo Weir, la ĉi-jara skota prezidanto, erudicie distros pri la 'Aventuroj de Asterisko'.

Laŭ mi gravas, ke kongresanoj hejmeniru kuraĝigitaj por daŭrigi siajn Esperanto-studojn; same, ke ili estu refreŝigitaj post semajnfino de stimula konversacio. Gravas ankaŭ, ke ili informiĝu pri la cirkaŭaĵo, kiu akceptas ilin. Do la konstruaĵojn, la historiajn kaj literaturajn kunligojn ni ŝatus memorindigi pere de Esperanto.

Paul Gubbins helpos nin rekonatiĝi kun la verkoj de Thomas Hardy. Ankaŭ la poeto de Bemerton, George Herbert, havos lokon en nia programo. Joyce Bunting gvidos nin tra kelkaj lokoj amitaj de pentristoj; kaj David Bisset promenigos homojn ĉirkaŭ la belaj konstruaĵoj apud la katedralo.

Ni ankaŭ ne forgesos la arkitekturon, William Butterfield, kiu kontribuis al Sarum College mem.

Ni tre feliĉas, ke nia estimata bardino, Marjorie Boulton, intencas veni al Salisbury: ŝi rolos diversteme, kaj espereble havos plezurigan surprizon por ni.

La fina evento, krom la lunda ekskurso (al Bemerton, Old Sarum kaj Avebury Ring), okazos en la Hotelo White Hart, kie, post bankedo, Harry Barron provos tenti nin viziti Kimrujon por la sekva Brita Kongreso en 2010.

Spacon en la programo ni lasos, por ke homoj aprezu la urbon kaj iom turistumu. Bonvolu veni por ĝui la etoson … kaj esti serioze gajaj!

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>