Rekte al la artikolo

Memorigaj latunplatoj en anglaj preĝejoj

<<  [966]  >>

Jack Warren

La suba artikolo estas bazita sur prelego farita dum la somera festivalo en Barlastono en aŭgusto 2008.

Memoriga latunplato estas figuro aŭ inskribo, gravurita en platlatuno kaj metita en preĝejo kiel monumento. Ili troviĝas ĉie en norda Eŭropo, sed estas plej multnombraj en Anglujo, kie restas ĉirkaŭ 4000 ekzempleroj.

Bildo

Memorigaj latunplatoj iĝis modo ekde la 13-a jarcento. Latun-gisado disvolviĝis ĝis alta nivelo, kaj metiistoj, kiuj kutimis labori per ŝtono, rapide adaptis sin al la nova materialo. Latunplatoj estis faritaj en Anglujo ĝis ĉirkaŭ 1640, sed multaj estis poste detruitaj aŭ difektitaj de religiaj reformistoj, al kiuj malplaĉis tia prezentado de sanktaj temoj. Ekzemplo estas la verŝajne intence difektita 'senkapa pastro' en Billingham, Teesside.

Dum la mezepoko preskaŭ ĉiuj latunplatoj estis importitaj el Francujo, Flandrujo aŭ Germanujo, kaj tiam estis prilaboritaj surloke en Anglujo. Verŝajne troviĝis metiejoj en la tiamaj kvin plej grandaj urboj — Londono, Jorko, Bristolo, Norwich kaj Coventry. Komence plato estis gravurita entute, kiel aliloke en Eŭropo; poste disvolviĝis tipe angla stilo, laŭ kiu unuopaj figuroj, ŝildoj, tabuloj kaj inskriboj k.t.p. tranĉiĝis en taŭgaj formoj kaj estis enmetitaj en ŝtonplaton. Tiel ekiĝis latunaj siluetoj sur ŝtona fono, kiuj ne nur estas allogaj en si mem, sed ankaŭ taŭgas por frotbildo.

Kompatinda figuro

Oni unue faris elĉizaĵon laŭ ĝusta formo en ŝton-platon, por la figuro kaj inskribo. En truojn laŭ la randoj oni metis plombajn kejlojn. La elĉizaĵon oni superfluis per peĉo por algluiĝo. Nitoj enmarteliĝis tra la truoj en la plombajn kejlojn. Post multaj jaroj da surpaŝado la nitoj platiĝis, sed ankoraŭ estas facile troveblaj — eĉ foje meze de la kapo de la kompatinda figuro. Por pli grandaj figuroj (ĝis ses futoj) oni uzis plurajn latunpecojn, kies randoj estas de proksime klare videblaj.

Tiaj memorigiloj estis altkostaj kaj nur por riĉuloj. Dum la mezepoko vojaĝado estis kaj malfacila kaj danĝera — oni bezonis minimume semajnon por vojaĝi de Jorko al Londono — kaj do triono de la kosto de memoriga latunplato estis por transporto. Pro tio troviĝas pli da latunplatoj en suda kaj orienta Anglujo, de kie pli facile atingeblas la eŭropa ĉeftero.

La subjektoj de la latunplatoj estis precipe burĝoj, sed nur malofte famuloj. Personaj detaloj malmultas: la solaj informeroj registriĝis en la enskribo. Videblas kavaliroj en kirasoj, pastroj, komercistoj, advokatoj, eĉ skeletoj. Virinoj aperas foje solaj, pli ofte apud edzo. Multaj figuroj levas la manojn, preĝante, kaj la enskribo petas leganton preĝi por iliaj animoj. Tiuj homoj envivis mondon, kie posta vivo same gravis kiel la nuna.

Konscio pri individueco

Al mezepoka homo mankis moderna konscio pri individueco, do latunplatoj estas portretoj de tipoj, ne de unuopuloj. Kutime la metiisto neniam vidis la vizaĝon de sia kliento. Tamen aperas foje personaj ecoj: dorlothundo ĉepiede de damo; simbolo de varo de komercisto; unuloke eĉ iu kun lambastono, al kiu aludas la enskribo.

Latunplatoj indikas multon pri la ŝanĝiĝantaj modoj de vestoj kaj kirasoj. Eblas datigi ilin laŭ la kiraso aŭ la hararo de viroj, kaj la kapvestoj de virinoj. Longa fluanta hararo de virino, sen kapvesto, signifas, ke ŝi mortis kiel fraŭlino. Enskriboj krome indikas la periodon. Ekde la 13-a ĝis la frua 14-a jarcento oni uzis la lombardan skribstilon: tiu estas hodiaŭ ankoraŭ sufiĉe facile legebla.

Bildo

La lingvo estis dekomence la normandfranca kaj poste la latina. Iompostiome oni anstataŭigis la lombardan, tiel nomatan 'nigraliteran' stilon: tiu estas por ni pli malfacile legebla pro abundo de vertikalaj strekoj. Dum la 16-a jarcento oni ekuzis la anglan lingvon, kaj ekde 1600 skribis tre klare en romiaj majuskloj.

La ilustraĵo ĉi-dekstre montras du militajn figurojn el la 13-a jarcento. Tipaj de tiu tempo estas la katenkirasoj, faritaj el etaj kunnoditaj metaleroj. La maldekstra estas la plej antikva en Anglujo. La desegnaĵo sur la ŝildo ne estas finita. Malantaŭ la kapo de Sir Roger Trumpington (la dekstra) estas kasko; la trumpeto sur lia ŝildo estas vortluda aludo al lia nomo.

Malamiko venkita

Bildo

Jen frua ekzemplo de latunplato pri kavaliro kaj damo. La kavaliro nun surhavas platkirason anstataŭ katenkiraso. La damo havas hundetojn ĉepiede. Elĉizaĵo estis farita por ŝildo, kiu nun mankas. La baldakeno enhavas tri pintojn kiel simbolojn de la kristana triunuo. La kavaliro havas kaj glavon kaj ponardeton por finmortigi venkitan malamikon. La angla nomo por tiu estas misericord, kiu signifas pli-malpli 'kun kompata koro'. La unua ilustraĵo en ĉi tiu artikolo estas simila.

Bildo

La ĉi-dekstra ilustraĵo estas de tiel nomata 'sanktolea' plato. La nomo aludas la sanktan oleon uzatan ĉe baptiĝo. Tiu infano mortis malpli ol unu monaton post baptiĝo, kaj pro tio portas vindobendojn. La enskribo estas en 'nigralitera' stilo.


Bildo

La ilustraĵo ĉi-maldekstre estas monumento pri pastro. Tia plato ofte estis tiel nomata 'kalika plato'. La kaliko enhavis oblatojn disdonitajn de pastro ĉe la sankta komunio. Tiaj platoj pleje nombras en Jorkŝiro kaj Norfolk.


Bildo

Bildo

Ne restas multaj platoj 'krucformaj' (maldekstra) kaj 'subtenilaj' (dekstra). Malmultaj travivis, ĉar la simboloj forte ofendis reformistojn. La vulpo sub la tenilo estas plia vortludo pri la nomo de la kavaliro John de Foxley (vulpo estas fox en la angla).



Bildo

La ilustraĵo dekstre montras riĉan komerciston, kiu profitis de la vend-ado de lano. Tiaj abundas en Gloucestershire kaj Lincolnshire: ambaŭ graflandoj estis riĉaj je lano dum la mezepoko.

Ora tempo

Tiu estis 'ora tempo' por memorigaj latunplatoj. Dum la 16-a jarcento la manlerteco de la metiistoj iom post iom malpliboniĝis. Bildoj sur malfruaj ekzempleroj malbone difiniĝas: oni ne tiom profunde elĉizis; siluetoj ne plu estis eltranĉitaj kaj la gravuristo rekte prilaboris la tutan surfacon de la plato.

Bildo

Ĉi tiu ilustraĵo estas plato el la 17-a jarcento. La viro havas longajn buklojn, barbon kaj lipharojn laŭ la tiama modo. La damoj surhavas krispojn. La enskribo estas en romiaj literoj, en latino. La subaj tabuletoj montras iliajn infanojn. Tiu estas netipe bona ekzemplo de malfrua memoriga latunplato.

Ekskurso

Kampara preĝejo estas bela ekskursocelo, aparte se eblas fari frotbildon de memoriga latunplato kaj ĝin hejmenporti. Bedaŭrinde multaj preĝejoj nun restas ŝlositaj kaj necesas trovi la ŝlosilon aliloke, sed pastroj kutime estas helpemaj. Indas kontakti ilin, antaŭ ol viziti la preĝejon. Malgranda monsumo pagendas.

Bezonatas aparte forta papero kaj vakso por fari frotbildon. Pli da informo haveblas ĉe Monumental Brass Society, www.mbs-brasses.co.uk. Tiu asocio troviĝas en Britujo sed laŭ la retpaĝo pritraktas latunplatojn en ĉiu lando.

Jack Warren, instruisto kaj fervora biciklanto, loĝas en nord-orienta Anglujo. Li aktivas en la Federacio de Yorkshire kaj Humberside, kaj kunorganizas la someran festivalon en Barlastono.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>