Rekte al la artikolo

Esperanto en Jorkŝiro

<<  [966]  >>

Muriel Shackleton

Organizita Esperanto en Jorkŝiro supozeble komenciĝis en 1902, kiam fondiĝis grupo en Keighley. Laŭ John Merchant, kiu verkis la libreton Joseph Rhodes kaj la fruaj tagoj de Esperanto en Anglujo, Joseph Rhodes ekaŭdis pri Esperanto en 1899. Pri aliaj fruaj parolantoj krom John Ellis, kiu iĝis sekretario de la nova grupo en Keighley, mi havas malmultan informon. Komitatanoj, kiuj kunlaboris kun Rhodes pri la libro (1922), estis s-roj Holmes, Roberts kaj Fitton (kies plej juna filino Sylvia mortis antaŭ du jaroj).

En novembro 1902 la grupo en Keighley invitis Zamenhof fariĝi la honora prezidanto de la nova societo. Subskribis la leteron Joseph Rhodes, prezidanto, kaj John Ellis, sekretario. Respondo al la invito ne troviĝas, tamen, sed ŝajne Zamenhof akceptis, ĉar li estis elektita honora prezidanto de la societo en Keighley.

Inter gravaj homoj en Jorkŝiro en la fruaj tagoj estis fraŭlino Briggs el Leeds (kiu tradukis la libron Fruaj tagoj el la angla en Esperanton). Ŝi gajnis internacian reputacion pro siaj mirindaj tradukoj el nia nacia literaturo [kaj verkis ĉarmaĵn kaj ĝenerale tre kompetentajn teatraĵetojn — NDLR].

Ŝi estis instruisto kaj ŝajne instruis ankaŭ Esperanton al siaj lernantoj. Ekzistas poŝtkarta fotografaĵo de klaso de knaboj kun la titolo 'Miss Briggs' students'. En Bradford, s-ro Holmes servis en- kaj eksterlande kaj, se mi ne eraras, estis iam prezidanto de BEA. En Huddersfield ankaŭ f-ino Morton profesie instruis infanojn.

Miamemore s-ro Hamilton, ĉefinstruisto ĉe Hemsworth Grammar School, instruis Esperanton, ĝis oni proponis, ke li aŭ trovu alian postenon aŭ ne instruu Esperanton. Do Esperanto ĉesis esti studobjekto en la lernejo. Tamen, kiel flankokupo, ekster lernejaj horoj, ĝi daŭris sub Douglas Coates, kiu helpis en niaj seminarioj kaj iame redaktis La Blankan Rozon.

Pli poste, Allan Nutton instruis Esperanton ĉe mikslernejo (angle: comprehensive) South Craven, kaj instruis ĝin al instruistino, kiu dum iom da tempo daŭrigis ĝin post la foriro de Allan. En la 30-aj jaroj, Esperanto estis ŝajne studobjekto en kelkaj lernejoj. Mi scias pri unu en Great Horton en Bradford.

Por esti pli ĝisdata ni rigardu al Malcolm Jones, kiu ĝis 2008 instruis fremdajn lingvojn (kaj Esperanton) ĉe gimnazio Ermysteds en Skipton (kie en la 1960-aj jaroj li mem estis lernejano). Kelkaj gimnazianoj ĉeestis la inaŭguron de la nova oficejo de EAB en Barlastono en aŭtuno 2002.

Por reiri al aktivuloj en la pasinteco, mi menciu s-ron Hirst en Huddersfield, kiu en mia frua esperantiĝo iom timigis min. Li estis ruĝvizaĝa, blankhara kaj blankliphara, iom rosmaraspekta. Li subite alparolis homojn per voĉo, kiun anglo nomus boja.

Aliaj ĵorkŝiranoj menciitaj en fruaj tagoj estas s-ro Laurence en York, s-ro Frank Rhodes en Keighley, kies libroj venis al geamikoj miaj — Arturo kaj Etelo Edmonson — kaj unu-du poste al mi. En Sheffield estis s-roj Rodger, Bateman, Pearson kaj Roberts kaj profesoro Broome (kiu en miaj fruaj tagoj estis ja maljunulo kun longa barbo).

En 1906 oni aranĝis en Leeds kongreseton kaj grandan esperantan ekspozicion — dutagan. Parolis J. Rhodes por BEA, F. L. G. Maréchal nome de la organizantoj kaj s-ro T. Hoskisson nome de la Leeds-grupo. Okazis koncerto kun kantoj kaj deklamoj. Oni prezentis unuaktan komedion Edziĝo kontraŭvola kaj je la 9-a vespere okazis balo.

En 1909 la dua Brita Kongreso okazis en Leeds. Jen foto de afiŝo, kiun Hilary Chapman trovis en la interreta vendejo eBay.

En 1960 okazis denove Brita Kongreso, tiam en Harrogate, kun Ivo Lapenna kiel gastparolanto. Li opiniis, ke Harrogate estas taŭga loko por Universala Kongreso kaj venigis la konstantan kongresan sekretarion, Gian Carlo Fighiera, por mem vidi. Kiam Lapenna tion proponis, la federacio, post speciala kunveno, konsentis okazigi mondan kongreson en Harrogate.

Ĉiu komitatano, kaj eble unu-du aliaj, promesis, ke okaze de monperdo, ili pagu po £24 — en 1960 sufiĉe granda sumo por laboristo. Ni ankaŭ pagis tre frue kongresan kotizon, por ke estu mono en la kaso por presado de informiloj, k.t.p. Tio estos repagita al ni, se la kongreso finance sukcesos. Tio okazis.

Sekvis Britaj Kongresoj en 1970 kaj 1980 ankoraŭ en Harrogate, kaj almenaŭ unu en Bridlington kaj antaŭ tri jaroj en Scarborough (2006). En la malfruaj 40-aj jaroj okazis semajnfino en Tong Hall, inter Bradford kaj Leeds. Oni rezervis 60 litojn. La tuta kosto por manĝo, lito kaj veturado por unu persono estis proksimume 16 ŝilingoj (80 pencoj).

En postaj jaroj, semajnfinoj kun bonaj prelegantoj — ekzemple Reto Rossetti, Mason Studdard, Tiny Goldsmith, William Auld, s-ro Goodes, ges-oj Kennedy, Norman Williams, Ivo Lapenna — okazis en Newfield Hall, Wortley Hall kaj diversaj lokoj en Ilkley kaj Harrogate — kaj Jorko.

Kvaronjaraj kunvenoj nomiĝis konferencoj kaj okazis diversloke en la graflando, de tempo al tempo en urbodomo kun ĉeesto de urbestro. Mi memoras viziton de Tibor Sekelj al Bradford subtenata de federacianoj; ankaŭ de Marinko Ĝivoje al Halifax, denove subtenata de federacianoj.

Grupoj ekzistis en Keighley, Leeds, Bradford, Huddersfield, Dewsbury, Wakefield, Sheffield, Shipley, Bingley, Normanton, Pontefract, Castleford, Knottingley kaj Doncaster.

S-ro Montagu Butler vizitis diversajn lernejojn en kelkaj lokoj. Ekzistas foto pri li en la hejmo de ges-roj Farrand en Doncaster en la 30-aj jaroj. [La foto aperis en LBE en printempo 2007 — NDLR.]

Estis iu s-ro Percy Inright, konata kiel Persi Prava, kiu rondiris al publicaj kunvenoj por informi pri Esperanto. S-ro Vernon Midgley en Bradford aranĝis en 1950 tri kunvenojn por li. Tiu en Keighley restarigis la velkintan grupon. Tiu denove baldaŭ forfalis pro translokiĝo de la sekretario.

En la malfruaj 50-aj jaroj, Peter Livett instruis Esperanton en sia hejmo, apud Keighley. Tiu rondo poste sentis sin sufiĉe forta por agi kiel oficiala grupo kaj provizis helpantojn por la UK en Harrogate.

Bildo

Muriel Shackleton ofte transiras la montoĉenon Pennines por partopreni federaciajn eventojn en Lankaŝiro. Ĉi tie ŝi estas fotita en 2006 en Preston okaze de la printempa renkontiĝo de la Nord-Okcidenta Federacio (NOEF).

(Pli granda bildo)

En iu kvaronjara kunveno Allan Nutton proponis starigon de tuttaga seminario kun gastparolanto kaj du aliaj instruistoj por diversaj lingvoniveloj. En kelkaj jaroj Don Lord parolis al la progresinta grupo: Allan mem kaj Doug Coates pritraktis la komencantojn ka progresantojn.

Allan Nutton, kiu instigis la seminariojn, multe kunlaboris por konvinki edukinstancojn, ke Esperanto estas taŭga studobjekto por la GCSE-ekzamenoj. Li sukcesis, kaj por subteni la ekzamenon kelkaj federacianoj faris la ekzamenon, iuj pli ol unu fojon. Pli bone estis, ke studento ĉe la universitato de Bradford interesiĝis pri Esperanto, rapide ĝin lernis kaj fondis grupeton en la universitato. El tiu grupo li prezentis kandidatojn por la GCSE.

Seminaroj ankoraŭ okazas, nuntempe en Jorko, relative facile atingebla el multaj lokoj. Laborigis partoprenantojn Paul Gubbins, Graham Blakey kaj Ed Robertson: lastatempe Jack (Warren) helpis progresantojn.

Ekde la fruaj tagoj, plaĉis al homoj grupe viziti la kamparon, ĉu bicikle, ĉu piede, en feriaj periodoj; ili ankaŭ tendumis. Somere, la bradforda grupo renkontiĝis vespere en la urbaj parkoj, kaj ankaŭ aranĝis sabatajn ekskursojn al apudaj plaĉejoj.

Nuntempe ni faras nur unu ekskurson en la somero al muzeo aŭ domego en parko, kie ni povas esti endome, se pluvas. Ne plu ni vagas trans erikejoj.

Halifaksano, John Sykes — kutime nomita Johano — aranĝis tendejon por SAT-anoj en plaĉa valo okcidente de Halifakso. Tri el ni el Bradford transiris erikejon por viziti la tendumantojn, kiuj estis el Germanujo, Francujo kaj Britujo. Ni tranoktis en bieno, tamen sur matracoj sur la planko.

Tiu John Sykes, kune kun Leonard Chadwick el Oldham, fondis grupon de gesamideanoj, kiuj aŭtobuse, piede aŭ bicikle vizitis junulargastejojn. Ni uzis gastejojn pliparte en Jorkŝiro sed ankaŭ en Lankaŝiro kaj fojon en Derbyshire. La grupo nomiĝis La Nova Rozo kaj Stelo Klubo kaj eĉ havis novaĵleteron kun programo, multobligita de Leonard Chadwick, kiu estis profesia tajpisto.

Mi ne povas imagi nian federacion sen nia revuo, La Blanka Rozo, kiun nun redaktas Jack Warren. Tamen la bulteno ne ekzistis antaŭ 1946, kiam la dua eldono enhavis sep paĝojn kun raportoj pri kunvenoj pasintaj kaj venontaj, ankaŭ pri okazonta semajnfino en Tong Hall, en plaĉa valo inter Leeds kaj Bradford.

Ni emas forgesi, kiamanere niaj societoj vivis dum la milito. En tiu eldono en 1946 iu komentis, ke denove estas paco en Eŭropo, tamen oni ankoraŭ atendas la revenon de samideanoj, kiuj devis iafake militservi.

Nuntempe mankas grupoj, mankas semajnfinaj kuniĝoj kaj grupaj promenoj, k.t.p. Tamen, en nia graflando loĝas Malcolm Jones kaj Jack Warren, kiuj okupiĝas pri edukaj aferoj. Jack redaktas nian bultenon kaj Malcolm gvidas studgrupon en Skipton kaj kunlaboras pri Springboard kaj aliaj instruaj aferoj. Ambaŭ instruas ĉe la somera festivalo.

En 2002 la grupo en Keighley centjariĝis; ĝi tamen ne pluvivas. En 2006 grupoj en Bradford kaj Huddersfield centjariĝis, sed tiu en Huddersfield vere mortis antaŭ kelkaj jaroj. Kiom longe daŭros la grupo en Bradford, mi ne kuraĝas prognozi.

En 2008, la jorkŝira federacio, kune kun tiu de Lankaŝiro kaj Ĉeŝiro, centjariĝis. Ambaŭ federacioj kunfestis ene de la Brita Kongreso en Southport.

Je la 13-a de septembro, ni en Jorkŝiro festlunĉis en Skipton kun gastoj el Francujo [vidu apartan raporton].

Do Esperanto en Jorkŝiro ankoraŭ vivas je tute alia nivelo ol antaŭ 100 jaroj.

Muriel Shackleton estas multjara aktivulo, kiu — kiel evidentas en la supra raporto — ĝuis ege riĉan kaj buntan esperantan vivon. La redakcio de La Brita Esperantisto aparte dankas pro tre interesa kontribuaĵo — kaj bonvenigus similaĵojn el aliaj federacioj.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2009.

<<  [966]  >>