Rekte al la artikolo

Venu al Llandudno!

<<  [967]  >>

Hilary Chapman

Bildo

La venonta Brita Kongreso de Esperanto okazos de la 14-a ĝis 17-a de majo 2010 en kimra banurbo Llandudno. La kongresejo situas tuj apud la maro. Aperis bela kolora faldfolio pri la urbo en Esperanto.

Llandudno estas unu el malmultaj lokonomoj, kiuj bone kongruas kun esperanta gramatiko. Oni povas diri, ekzemple, ke ne abundas Llandudnoj en la mondo — troviĝas unu plua en Sud-Afriko. Oni povas ankaŭ facile diri, ke oni jam decidis viziti Llandudnon en majo.

Jam en 1907 kuniĝis esperantistoj en la bela marborda urbo Llandudno tuj post la Universala Kongreso en Kembriĝo. Laŭdire, post kongreso en Stoke-on-Trent en 1963, membroj de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) vizitis la urbon. Okazis brita kongreso tie en 1985, kaj okazis postkongreso post la UK en Brajtono en 1989.

La loka kongresa komitato ĝojas anonci, ke la konata esperantistino Anna Löwenstein estos inter ni kaj ŝi prelegos dufoje. Anna laboris en la centra oficejo de UEA de 1977 ĝis 1981. Ŝia plej konata verko estas La ŝtona urbo (1999), historia romano pri kelta sklavino portata al antikva Romo. Fine de 2008 aperis ĉe Flandra Esperanto-Ligo en la serio Stafeto ŝia originala verko Morto de artisto.

Anna parolos pri la fono de La ŝtona urbo, t.e. pri la kelta vivo en Sud-Anglujo kun titolo 'Rekreo de la kelta vivo'. Rilate ŝian novan libron Morto de artisto denove ŝi rakontos pri la fono, pri Nerono, 'la imperiestro, kiu naskiĝis en Zamenhof-tago'.

Hju Reid, kies prelegoj ĉiam estas atentindaj, pensigos nin per 'Strategio de l' instinktoj'. Ankaŭ John Wells prelegos — pri temo lingvistika. Legantoj memoros, ke li estas unu el malmultaj angloj, kiuj parolas la kimran.

Ne ĉio estos serioza. LKK esperas ekskursi boate sabaton vespere laŭ la rivero Conwy. Lundon ĝi planas tagviziton al la montaro Snowdonia/Eryri. Pluraj alilandanoj jam enketis pri eventuala partopreno, do kredeble la kongreso estos iom internacia.

Plej lastaj informoj estas alireblaj ĉe esperantollandudno2010.org.uk kaj blogo de la organizantoj troviĝas ĉe esperantollandudno2010.blogspot.com.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>