Rekte al la artikolo

Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo?

<<  [967]  >>

Tim Owen

Julia Sigmond. Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo? Editura Triade: 2008. ISBN 978-973-8313-71-2. 144 paĝoj.

En 1996, pro prema propono de malnova amiko, Julia Sigmond, rumana esperantisto, lanĉis la unuan numeron de la gazeto Bazaro.

Dum la sekvaj jaroj kutime aperis en ĝi rubriko pri feliĉo, kies enhavon havigis al la redaktoro la legantoj mem. Nun, pli ol du jardekojn post la unua eldono de la gazeto, Julia Sigmond tiujn kontribuaĵojn rikoltis kaj kunigis. La rezulto estas 144-paĝa libro, Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo?, lastatempe eldonita.

Kelkaj el la 104 kontribuaĵoj ja meritas, ke oni pri ili tajpu vortetojn, pro intereso kaj unikeco. Mi pensas aparte pri tio, kion sendis Máire Mullarney el Irlando, kies filino komencis ok-jaraĝa iri al porina lernejo post hejma lernado.

Ŝi rimarkis junulinojn, inter kiuj staris knabino, sur kies vizaĝo elstaris ŝpuraro de kudreroj post operacio por kunmeti ambaŭ duonojn de la supra lipo. La aliaj knabinoj agace primokis ŝin, dirante, ke neniam amikojn ŝi havos.

La filino de Máire Mullarney interrompis ilin, dirante, ke la kompatindulo amikojn ja havas, 'kaj mi estas unu el ili'. Ŝia patrino prave fieris, kiam la filino poste pri tio rakontis.

Anna Löwenstein aldonis personan rakonton. Ŝi agnoskis, ke ŝi aparte bonŝancas pro tio, ke ŝi havas belan familion kaj loĝas en relative riĉa lando, sed samtempe konstatas, ke tio riskos tedi legantojn.

Ŝi do elektis unikan aferon, post kiam ŝi verkis sian unuan libron kaj dum pli ol unu jaro klopodis ĝin eldonigi, ĉiam sen sukceso. Unu vesperon ŝi hazarde kontrolis sian retmesaĝaron antaŭ la enlitiĝo, kaj elsaltis mesaĝon simplan: 'Gratulon pro la akcepto de via libro.'

Tiu ĉi kontribuaĵo estas klare ege persona memoraĵo. Aliaj temas pri pli ampleksaj, politikaj aferoj, ekzemple pri realigo de revoj por revivigli nacian sendependecon post duonjarcento da diktatoreco, aŭ elkarcerigi nekulpajn familianojn.

Tamen ne eblas ne mencii, ke kontraŭ ĉiu interesa rakonto pri feliĉo troviĝas deko da evitindaj. Rapide oni ekenuas, plurfoje legante, ke 'la tago, kiam mi malkovris Esperanton, estas la plej feliĉa tago de mia vivo'. Estas malfacile ne kompati tiujn homojn, al kiuj okazis supozeble neniam aliaj aferoj kiel enamiĝo, nasko de infanoj, sukceso profesia, kaj simile.

La libro ankaŭ suferas pro ripetado, ĉar multe da respondoj same komenciĝas. Kaj kial ne? Ĉiu verkinto respondis al demando de la redaktoro, do estas normale tiel respondi.

La libro eble interesos tiujn, kiuj ŝatas malmulton legi dum multe da tempo. Malfeliĉe mi ne estas tia: mi preferas multon legi dum malmulte da tempo. Do pri Kiam mi estis la plej feliĉa en la vivo? mi rapide perdis intereson.

Eretoj tiaj havas valoron en revuo, sed ili ne bone transmigras al libro. Legantoj kompreneble malsamopinios, do eble ĝuos ĉi tiun eldonaĵon pli ol mi.

Tim Owen aktivas ĉe Junularo Esperantista Brita, kaj per kaj pro Esperanto multe vojaĝas.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>