Rekte al la artikolo

Pri Doppelviv' kaj universoj paralelaj

<<  [967]  >>

Paul Gubbins

Tim Westover. Marvirinstrato: originalaj noveloj en Esperanto. Lawrenceville GA, Usono: Literaturo.net, 2009. ISBN 978-1-4392-3634-5. 211 paĝoj.

Komence mi konfesu: apenaŭ eblas al mi objektive recenzi ĉi tiun novelaron. Mi konas la aŭtoron, alte estimas lin kiel amikon, klerulon kaj esperantiston, kaj iomete konsilis dum la preparado de la libro (ja mia nomo aperas fine de la libro inter dankatoj).

Bildo

Tamen – kaj mi pardonas al recenzemaj legantoj de La Brita Esperantisto – liberiĝi de mia ekzemplero de Marvirinstrato, por ke alia recenzu, senigus min je unu el la plej originalaj, plej freŝaj Esperanto-prozaĵoj, kiujn mi lastatempe legis.

Do en la 18 noveloj, longaj inter du ĝis 40 paĝoj, la aŭtoro gvidas nin tra sia hela, bunta imago, prezentante interalie meduzeton, kiu sukcesas ĉe homa lernejo, kantantan arbon, malsanan toastilon, pigon, kiu marĉandas kun knabino, bestoĝardenon kun fenikso kaj marvirineto, lunulinon, kaj zamenhofe tri ruĝajn knabinojn.

Ja fantazio – sed fantazio firme radikiĝinta en reala, rekonebla mondo. Kiel la germana aŭtoro E.T.A. Hoffmann, al kiu – ekzemple – ordinara pordofrapilo povas fariĝi vizaĝo de malbela sorĉistino, Westover, posteulo de pli fruaj romantikistoj, diras al siaj legantoj: Aŭskultu. Paralelas al nia nuna, ĉiutaga, foje mizera, foje rutina ekzisto, aliaj universoj, en kiuj ŝajne senvivaj objektoj tamen vivas, en kiuj la specioj, ŝajne neinterkomunikivaj, tamen komunikiĝas, tamen komprenas unu la alian. Nur aŭskultu. Ankaŭ vi aŭdos la sonojn de aliaj sferoj.

La noveloj do situas kruciĝe inter jen ordinara, videbla kaj jen fantazia, feina mondoj. La leganto lernas facile, flue transiri de unu mondo al la alia: ja la du mondoj kunmiksiĝas, kiel la ingrediencoj – notinde Faraona Faruno, kiu reaperas en la novelaro – en la mirinda kuko de la sabla maro, kuko de l' ploranta ter' (en samtitola novelo).

Maro, maristoj, ŝipoj; birdoj; infanoj kaj gepatroj: jen konstantaj temoj en la novelaro. Novelaro, cetere, verkita en fidinda, eleganta Esperanto – kaj foje tiel image riĉa kiel la enhavo de la noveloj mem.

Frapas nomoj: la pigo Pepoplum' nombras inter sia konataro Bekoblek', Nuksonuk', Ombroov', Knarokor', Korvokul', Nebulonaz' kaj Saltosag'. Serpentoj en bestoĝardeno nomiĝas Vola kaj Vela; tamen mia plej ŝatata estas kompatinda s-ro Doppelviv', kiu devas konstati, ke diversaj iloj en lia kuirejo enamiĝas.

Doppelviv': do duobla vivo. En unu nomo kuŝas la kerno de tiu ĉi ĉarme amuza, elvokive riĉa novelaro – cetere la unua tia kolekto el la plumo de Tim Westover, kiu en 2007 gajnis la unuan premion en la prozo-branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. Espereble tiu ĉi kolekto ne estos la lasta.

Do ne superece lasu la novelaron sur la bretaro, dirante, ke fantaziaĵoj, feinaĵoj, vin ne allogas. Ĉu vere vi scias, kion pensas la pigo, kiu staras sur via tegmento; ĉu vere vi scias, kio okazas nun en via kuirejo, kiam vi sidas en via salono, legante ĉi tiun recenzon? Ĉu vere?

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>