Rekte al la artikolo

JES al IS … kaj IS al JES

<<  [967]  >>

Clare Hunter

Mi estis ĉiam iomete dubema, kiam jaron post jaro miaj amikoj el Junularo Esperantista Brita (JEB) revenis hejmen post la Internacia Seminario (IS) — junulara renkontiøo okazanta ĉiujare post kristnasko en Germanujo — kaj rakontis pri la grava kontribuo, kiun faris britoj al la aranĝo.

Fakte, ne eblas koni Rolf Fantom kaj ne scii, ke li estas la ĉeforganizanto de la IS: li tiom fieras pri la respondeco, ke li emas sciigi ĉiujn, kiujn li renkontas. Kaj tiu ja estas grava rolo. Aliflanke, laŭ persona sperto, viroj ŝatas troigi, kiom da laboro ili faras, kaj verŝajne velkus sen daŭraj laŭdoj de virinoj.

Bildo

Ĉe la kunveno de NOEF en Preston Clare Hunter amuze kaj pensige prelegis pri siaj spertoj kaj esperoj en Esperantujo.

Dum la pasintaj tri novjaroj mi ĉiam devis labori, sed ĉi-jare mi finfine rajtis ferii. Jen do mia unua eblo partopreni la IS-on kaj certigi propraokule, kiuj kion faras.

La ĉi-jara IS okazis en Biedenkopf, plaĉa urbeto en la regiono Marburg. Mi ege malŝatas tage dormi, eĉ post tuta nokto da drinkado, kaj pro tio mi faris multajn solecajn posttagmezajn promenojn ĉirkaŭ la urbo. Tial mi povas raporti, ke Biedenkopf posedas belan kastelon sur verda monteto, turisman oficejon, kie oni ne vendas poŝtkartojn, katolikan preĝejon, en kiu la pastro ludas gitaron laŭ tre nekatolika maniero … kaj nenion plu.

'Damne!' mi pensis al mi la unuan tagon. 'Unu horo sufiĉis por plene esplori la ĉirkaŭaĵojn. Kion mi faros dum tuta semajno?'

Baldaŭ evidentiĝis, ke miaj timoj estis senkialaj, ĉar la IS-programo plenplenis. Kvankam la nokta programo eble estis pli vigla ol la taga, mi tamen ĉeestis kelkajn tre aŭskultindajn prelegojn, kaj ankaŭ tiun de Tim (Owen, nun mia fianĉo).

Ne, mi ŝercas! Por Tim, duon- preparita, estis ŝoko alveni kaj trovi, ke lia prelego okazos jam la unuan tagon. Tamen post nur kelkaj perditaj horoj, kaj ne tro da perditaj haroj, li estis preta, kaj tre interese prelegis pri laborantaj infanoj. Multaj entuziasme partoprenis sekvan diskuton, dum mi silente aŭskultis kaj scivolis, kial, se mia koramiko tiel inteligentas, li ne kapablas memori niajn datrevenojn.

Pro tio, ke Rolf kaj Tim membris en la strategia skipo de la IS, ili apenaŭ povis ferii. De frumateno ĝis malfrua vespero, Rolf videblis ĉiam kaj ĉie kaj verŝajne laboris pli longajn horojn ol hejme. Unu vesperon mi timis, ke la premo konstante organizi fariĝis tro, kiam mi ekvidis lin vestita per mallonga jupo.

Feliĉe li tamen ne freneziĝis: la temo de la silvestra balo estis 'katastrofoj', kaj li celis doni al ni bonan ekzemplon, kiel oni vestu sin katastrofe. Mi povas sciigi, ke kiel kutime li bone trafis sian celon kaj fariĝis unu el la pli gravaj katastrofoj de la nokto.

Se tio estis lia plej malalta pinto, unu el la plej altaj de la semajno certe estis la vespera programero 'Kiu volas iĝi milionulo?'. Dum profesie farita ludo, nia propra Rolf rolis kiel Chris Tarrant, dum ni aliaj britoj miris pri la malboneco de liaj ŝercoj kaj la inteligento de la eksterlandanaj partoprenantoj.

La sukceso de la ludo ne eblis sen ankaŭ la laboro de alia JEB-ano, Gavan Fantom, kiu respondecis pri lumigado dum la semajno. Tiom da teĥnikaj aferoj li faris, ke malgraŭ multfoja klarigo mia stulta ina cerbo ankoraŭ ne povis bone kompreni. La rezultoj de lia laboro tamen imponis, aparte dum la milionula vespero, kiam la lumoj estis perfekte kunordigataj kun la bildoj kaj muziko.

Estis bone vidi tiom da komencantoj ĉe la IS, inter ili brito, Chris Black, kiu eklernis Esperanton pasintan aŭtunon. Mi miris, kiom da progreso li faris, kaj ankaŭ iomete hontas, ĉar ŝajnas, ke dum la tuta semajno ni krokodilis nur tiam, kiam mi lin angle alparolis, kaj ne inverse.

Pri instruado de Esperanto al la komencantoj respondecis Tim, kiu laŭ mi dediĉis sin superhome al la tasko. Per lia entuziasma partopreno en la frumatena karaokeo li sukcesis atingi internacian famon, kaj pro tio li sufiĉe ofte enlitiĝis nur je la kvina. Ĉiutage li tamen denove ellitiĝis jam je la oka, por matenmanĝi antaŭ ol komenciĝis liaj lecionoj. Tiom da energio mi envias: mi mem travivis la semajnon nur pro siteloj da kafo.

Ŝajnas, do, ke mi eraris, kiam mi supozis, ke miaj amikoj iom troigis sian laboron. Mi ĝojas povi raporti, ke kun la bona germana organiza skipo JEB-anoj grave kontribuis al la IS. Fakte eĉ mi mem kontribuis, kio estis granda surprizo por mi, ĉar mi tute ne intencis tion fari, kiam mi ekveturis. Dum kelkaj vesperoj mi deĵoris en la trinkejo kun Tim, kio tamen fariĝis unu el la plej malfacilaj spertoj de mia vivo. Pivotis ĉio ĉirkaŭ mano kaj mono.

Jenas la problemo, ke mi posedas manojn, kiuj konstante moviĝas. Tial, se vi iam vidos min en Barlastono, vi rimarkos, ke dum la kafpaŭzoj Tim ĉiam portas al mi kafon. Ne temas pri pigreco mia: li simple ne volas, ke mi elverŝu varmajn trinkaĵojn super eminentajn esperantistojn, kiuj frekventas la sidejon de EAB. Do en Germanujo mi timegis, ke mi rompos tutan skatolon da bierboteloj kaj ke, pro tio, soifaj junuloj forpelos min el la IS. Verŝajne mia timo pozitivis, ĉar mi tiom zorgemis, ke mi ne rompis eĉ unu botelon dum la tuta semajno.

Tiam la mono. Laŭ mi estus pli bone disdoni senkoste la bieron. Tiamaniere mi ne devintus kalkuli, kiom da ŝanĝmono redoni. Ho, ve! Pro tio, ke mi studis matematikon en la universitato, mi tute ne kapablas kalkuli, almenaŭ ne enkape kaj senpapere, kaj la afero eĉ pli komplikiĝis, ĉar la moneroj estis ne pundoj, sed eŭroj. Mi konstante fuŝis, eĉ antaŭ ol mi ebriiĝis, ĉar al mi la diferenco inter du eŭroj kaj dek cendoj estas tre malgranda. Mi baldaŭ lernis, ke ĝi iom pli gravis al miaj eŭropaj klientoj.

Bildo

Kradrosto dum MIRO. Fotis Guy Johnston.

(Pli granda bildo)

Malgraŭ mano kaj mono, mi ĉion travivis kaj entute ĝuis la semajnon. Venis malpli da partoprenantoj ol dum la IJK, kiun mi ĉeestis pasintsomere. Tio signifis, ke, por malmemfida homo kiel mi, estis pli facile ekkoni interesajn homojn. Mi ĝojas, ke mi ĉeestis, sed tamen devas raporti, ke ĉi tiu unua IS estos ankaŭ mia lasta. Kial? Ĉu pro la traŭmato, kiam mi vidis Rolf en jupo, aŭdis Tim publike kanti, kaj mem servis kiel trinkeja verŝistino? Ne, certe ne.

Tutsimple, la IS venontjare ne okazos. La germana evento kuniĝos kun la pola Ago-Semajno, por krei novan Esperanto- eventon, kiu nomiĝas JES. Ĉu britoj tiom al ĝi kiom al IS kontribuos, mi dubas. Tamen multaj JEB-anoj certe intencas vojaĝi al Zakopane, Pollando por partopreni. Ili jam antaŭĝuas la eblon kunĉeesti novan vintran renkontiĝon.

Aŭ, kiel aldonas la redaktoro, JES-os, ĉar IS-is. Aŭ eble ne.

Dum la Brita Kongreso en Salisbury Clare Hunter estas alelektita al la estraro de EAB. La stilo de la raporto kaptas tiun de ŝia anglalingva blogo, Radio Clare, kiu en mallumaj momentoj foje heligas la vivon de almenaŭ unu redaktoro de Esperanta revuo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2009.

<<  [967]  >>