Rekte al la artikolo

Redaktore

<<  [968]  >>

Paul Gubbins

Fera regulo de La Brita Esperantisto konsistas en tio, ke ĝi akceptas artikolojn verkitajn cele kaj ekskluzive por la revuo. Alivorte, vi ne trovos inter ĝiaj buntaj kovriloj kontribuaĵojn aperintajn en aliaj esperantaj publikigaĵoj. De tempo al tempo vi legos pri jam priraportita evento (ekzemple kongreso) sed vi ne legos la samajn vortojn, la saman artikolon, de la sama aŭtoro. Do en Update kaj La Brita Esperantisto vi trovas foje paralelajn raportojn – sed la maniero ilin pritrakti, eĉ foje la lingvo, malsamas.

Principo tia gravas. En la pasinteco, kiam mi esperantistiĝis, mi miris, poste koleris, pri la regurdado de ofte banalaj, tedaj kaj vortabundaj raportoj, kiujn mi rekontis en diversaj revuoj kaj gazetoj. Evidente, la esperanta mondo tro malgrandas por subteni tiom da periodaĵoj: redaktoroj avide ŝtelis – nu, eble tio tro kruelas – avide prunteprenis unu de la alia, por plenigi siajn paĝojn, tiel ke konstante karuselis konataj kronikoj (kaj aĉaj aliteracioj).

Miaimprese tio nuntempe ne tiom okazas. Aŭ eble mi malpli trafoliumas la verdan gazetaron ol antaŭ kelkaj jaroj. Legadi pri ĉiam 'sukcesa' staĝo, kurso, ekspozicio, renkontiĝo (ofte kun nur manpleno da partoprenantoj) en diversaj anguloj de la mondo iom post iom enuigas.

Alia regulo – iom malpli fera ol la supra, sed ja parenca – postulas, ke La Brita Esperantisto spegulu kaj subtenu ĉefe la britan esperantan movadon kaj britajn esperantistojn, specife kiel ili kontribuas al nia verda socio kaj kulturo. Do, se vi volas informiĝi pri Universala Esperanto-Asocio kaj pri la agado de esperantistoj tra la tuta mondo, fariĝu membro de UEA kaj legu ties revuon. Se vi interesiĝas pri aparta lando, pri aparta hobio aŭ profesio, abonu la koncernan nacian aŭ fakan gazeton. Denove: La Brita Esperantisto prilumu la britan scenejon. Ne nomiĝas ĝi La Internacia Esperantisto.

Do, ĉion ĉi glutinte (se vi ja atingis ĉi tiun punkton, ne decidinte anstataŭe gluti ion pli agrablan, ekzemple teon aŭ kafon), vi verŝajne surpriziĝos, ke inter la kontribuaĵoj en tiu ĉi numero legeblas artikoloj de verkintoj el Nederlando kaj Italujo. Alivorte: fero flekseblas.

La kontribuaĵo de la nederlandano Wim Jansen facile pravigeblas. Profesoro Jansen prelegis en novembro ĉe la Universitato de Liverpolo, kadre de la programo Buchanan. Tiamaniere li riĉe kontribuis al nia brita esperanta kulturo. Nepras, do, ke lia prelego ne nur estu konservata sur la paĝoj de La Brita Esperantisto (konforme al la principo speguli esperantan agadon en nia lando) sed ankaŭ, ke tiuj, kiuj ne ĉeestis la prelegon en Liverpolo, povu ĝin legi kaj studi.

Aperigo de artikolo de Anna Löwenstein malpli facile defendeblas. Kvankam britdevena, kaj ofta – kaj bonvena – kontribuanto al esperantaj eventoj ĉi-landaj, Anna loĝas dum jaroj en Italujo. Krome, la legaĵo ne estas eksluzive verkita por LBE. Tamen ĝi tuŝas demandon ankoraŭ aktualan, ankoraŭ tiklan: -ujo-io rilate landonomojn.

Foje oni demandas, kial en LBE ni preferas uj-umi kaj ne i-umi. La argumentoj de Anna pli elokvente, pli koncize klarigos la redakcian starpunkton ol mi – mem konvinkita uj-isto – kapablus.

Cetere, Anna gastprelegos dum la brita kongreso en Llandudno (14-a ĝis 17-a de majo). Malgraŭ tio, ke ŝi ne prelegos pri -ujo/-io, mi povas imagi, ke ŝi volonte respondos al demandoj pri la temo 'landonomoj'. Do ne leteru al la redaktoro de La Brita Esperantisto, kial vi preferas unu formon aŭ la alian: aliĝu al la kimra kongreso kaj diskutu kun Anna.

Mi esperas renkonti vin en Llandudno – parenteze unu el miaj plej ŝatataj apudmaraj urboj – kie atendas varia programo, allogaj ekskursoj kaj, se mi ne mismemoras, aŭ se pro 'sano kaj sekureco' oni ĝin ne forigis, tradicia, ridoplena Pulĉinelo-budeto.

Ni tamen esperu, ke s-ro Pulĉinelo restos en sia promeneja budeto kaj ne ekklaŭnos dum la jarkunsido de EAB.

PPG

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>