Rekte al la artikolo

Mistero 'dors-al-dorsa'

<<  [968]  >>

Derek Fielding

Antaŭ nelonge mi vizitis en Birmingamo la domojn Back to Backs: tio estas laboristaj dometoj en la stratoj Hurst kaj Ingle 'dors-al-dorse' konstruitaj kaj nun konservataj de la fonduso National Trust.

Dum mia vizito mi rigardis ĉambron, kiu enhavis aferojn, kiuj apartenis antaŭe al iu Georgo Saunders. Tie mi trovis ekzempleron de La Brita Esperantisto el la 1920-aj jaroj – bedaŭrinde nek tuŝeblan nek foteblan pro la aĝo. Mi petis informojn de la gvidistino, sed ŝi eĉ ne sciis pri Esperanto.

Saunders estas interesa homo. Li naskiĝis en St Kitts en la Karibea Insularo kaj elmigris al Birmingamo por labori kiel tajloro. Laŭŝajne li ankoraŭ vivas kaj loĝas apud Birmingamo.

Mi scivolemas, kiamaniere li uzis Esperanton dum tiuj jaroj, kaj mi demandas min, ĉu iu EAB-ano konis aŭ konas lin aŭ lian historion. Intertempe, se vi iam vizitos Back to Backs, ne forgesu serĉi la historiaĵon de Esperanto.

Derek Fielding loĝas en Newport kaj aktivas en la grupo La Verda Drako.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>