Rekte al la artikolo

Kompatinda virino

<<  [968]  >>

Joyce Bunting

Jen rakonto de Joyce Bunting pri vera krimo okazinta antaŭ pli ol 50 jaroj en la barlastona domo Estoril – tuj apud la nuna sidejo de EAB. La rakonto estis prezentata kadre de la pasintjara somera festivalo.

La unuaj rolantoj en tiu dramo estis sinjoro Wiltshaw – eksa oficiro flugarmea kaj estro de potfabriko – kaj ties 62-jara edzino. Ili loĝis ĉe domo Estoril en la vilaĝo Barlastono. Servistoj prizorgis kaj domon kaj ĝardenon. Tie laboris kiel ŝoforo dum pli ol jaro ankaŭ juna viro, kiu loĝis en ĉambro super malnova kaleŝejo, kontrau aŭtomobila remizo.

La juna ŝoforo, kun familio-nomo Green, devis porti uniformon kaj respekteme saluti la estron. Dum aliaj horoj, li helpis al sinjorino Wiltshaw pri en-kaj-ekster-domaj taskoj – ĉionfaranto, ni diru. Li estis konata kaj ŝatata inter drinkemuloj ĉe la Duko de Jorko kiel bonulo.

Li havis amantinon, junan flegistinon, Nora Lammey, kiu laboris kaj loĝis en Leeds. Li vizitis ŝin, tiom ofte kiom eblis, per trajnoj de Barlastono. En junio 1952, kiam Nora feriis ĉe siaj gepatroj en Irlando, Terry Green flugis dufoje al Belfasto por vidi ŝin. Je la dua vizito li proponis geedziĝon. Nora akceptis, kaj la familio estis kontenta. Ili reiris kune al Anglujo.

Post kelkaj tagoj, Terry atendis Nora ĉe la flegejo, kie ŝi laboris. Li gvidis ŝin al publika parko, kaj tie prezentis al ŝi ringon – multdiamantan gefianĉan ringon. Nora surpriziĝis. Lastan fojon, kiam ili renkontiĝis, ŝia amato estis senmona. Li diris, ke iu ŝtelis sian monujon, kaj ŝi pruntedonis al li monon.

'De kie vi akiris tiun ringon?' ŝi demandis.

'De du uloj en trinkejo,' li respondis, 'Charlie kaj Lorenzo. Ĉu ĝi ne plaĉas al vi? Do provu tiun,' kaj li donis al Nora duan, tiel nomatan poreternan ringon.

Nora sentis embarason. Sed ŝia korinklino estis al Terry, do ŝi iom heziteme akceptis.

Du tagojn poste, ili renkontiĝis denove. Amikino de Nora, Greta – ankaŭ flegistino – pruntis al Terry sian apartamenton dum sia semajnfina foresto. Greta bone sciis, kiel pasie Nora amis Terry, kaj volis, ke la amantoj havu tempon kune. Tamen la semajnfino ne iris tute glate.

Vendredon matene, Nora ricevis de sia fratino leteron kun eltondaĵo el ĵurnalo. La artikolo temis pri ŝtelo kaj murdo ĉe Estoril en Barlastono. Bildo montris homon serĉatan de polico, kiu antaŭe laboris ĉe Estoril, nome Leslie Green. Sed la foto estis de Terry.

Nora perpleksiĝis. Laŭ ŝia scio, Terry neniam laboris en Barlastono – ŝi neniam eĉ aŭdis pri la vilaĝo. Terry estas vaganta komerca vendisto de ceremikaĵoj. Kaj kiu estis tiu sinjorino Wiltshaw, tiel butale murdita en sia propa kuirejo? La raporto estis sensenca.

La fratino skribis, ke Nora persvadu sian amaton prezenti sin al la polico kiel eble plej baldaŭ, por senkulpigi sin. Do, kiam komenciĝis la 'semajnfino de amo', Nora montris la eltondaĵon al Terry. Sed li flankenmetis kun rido: 'Ho, tio estas nenio. Nur formalaĵo. Mi iros poste.'

Tamen Nora restis maltrankvila, kaj kiam ŝi foriris al la laborejo sabaton matene, ŝi lasis la du diamantajn ringojn surtable en la apartamento.

Lundon Terry estis en Torquay, kaj telefonis al Nora ĉe ŝia flegejo. Li deziris, ke ŝi pli poste renkontu lin ĉe stacidomo en Birmingham. Tie ili iris al parko kaj Terry konfesis ĉion: lia nomo ja estas Leslie Green; li estas edzo kun malgranda filino, kaj iam laboris por gesinjoroj Wiltshaw, sed ili maldungis lin. Li ĵuris, ke li ne enplektiĝis en la ŝtelo, kaj certe ne en la murdo. Sed la koro de Nora rompiĝis pro mensogoj kaj trompoj de amesperoj. Ŝi reiris sola al Leeds, kaj ne denove vidis Green ĝis la proceso.

Ĉar, tuj kiam Green prezentis sin al la policejo en Longton, oni arestis lin. En lia valizo estis ŝuoj, kiuj kongruis kun neordinaraj piedspuroj trovitaj en sangoflako apud la kadavro de sinjorino Wiltshaw. Sur lia mano videblis cikatro kongrua kun ŝiro en sango-kovrita ganto postlasita ĉe la krimejo. Poste trovita surtuto de sinjoro Wiltshaw portis sangon de kaj Green kaj la murdito.

La du ringojn kaj smeraldan braceleton, kiuj apartenis al sinjorino Wiltshaw, oni trovis kaŝitaj en karbujo en la apartamento de Greta. Vico da homoj atestis kontraŭ Green pri mensogoj kaj trompoj. Historion pri Leslie Green rilate ŝtelojn ka malbonfarojn, inkluzive de restado en malliberejo dum juneco, oni malkovris. Ĵurnalistoj kulpigis lin pri 'la plej brutala murdo de la jarcento'.

Dum la proceso detektivoj klarigis, ke la viktimo estis en la domo, kiam Green eniris. Li bone sciis, kiel eniri, kaj ke servistoj ne deĵoras dum tiu posttagmeza horo. Li grimpis al la dormoĉambroj, trovis juvelojn kaj monon, sed, kiam li volis eskapi, sinjorino Wiltshaw staris en la vestiblo. Li batis ŝin per granda ŝtipo el la fajrejo, sed, kvankam ŝi estis malgranda, mezaĝa virino, ŝi ne tuj senkonsciiĝis. Li do prenis el la kameno pezan feran fajrostangon kaj batis ŝin kontraŭ kapon kaj vizaĝon tiel feroce, ke ŝi mortis en flako de sango, kie ŝia malfeliĉa edzo trovis ŝin. Vundoj estis tiel teruraj, ke oni ne montris fotojn al la ĵurio.

Oni pendumis Leslie Green la 23-an de decembro, 1952.

Sinjoro Wiltshaw forlasis la domon, kiun li post vendis. Estoril iĝis parto de Wedgwood Memorial College. La kaleŝejon, super kiu loĝis Green, oni uzis kiel ludejon kaj en 2002 – plibonigita kaj pligrandigita – ĝi fariĝis Esperanto-Domo.

Mi pensas pri Nora Lammey, kaj konjektas, kio okazis al tiu senkulpa virino. Mi esperas, ke ŝi reiris al sia hejmlando kaj trovis tie fidindan, amindan viron. Eble ŝi ankoraŭ tie vivas, nun eble 80-iom jaraĝa.

Ĉiuj homoj en la rakonto ja ekzistis, kaj faktoj pruveblas laŭ ĵurnaloj – Derek Tatton, iama estro de kolegio Wedgwood, tenis dosieron pri la evento. La karakterojn de la rolantoj mi tamen elpensis.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>