Rekte al la artikolo

Mirind(aĵ)aj momentoj en Barlastono

<<  [968]  >>

Aŭdis ĉiuj pri la sep mirindaĵoj de la antikva mondo (sed ilin identigi apartan defion prezentas), sed pri sep mirindaĵoj de pli moderna mondo eblas dum longa tempo debati. Aŭ, pli precize, drondumi – ĉar la mirindaĵoj fariĝis temo de unu el la aŭtunaj diskutrondoj (t.n. drondoj) okazintaj dum semajnfino en Barlastono.

Gvidis la mirindaĵan sesion Tim Owen, kiu lerte eligis el deko da diskutemaj drondumantoj kandidatojn por nova mirindaĵo-listo. Inter la proponoj troviĝis spac-esplorado kaj aparte la surluniĝo, la interreto, la poŝtelefono, la bavara 'feina' kastelo Neuschwanstein, la markola tunelo, la fervojo transsiberia, vapor-lokomotivo de la serio Coronation Pacific, la aviadilo, kaj – eble ne mirige – la internacia lingvo Esperanto.

Bildo

Laura Miller kaj Derek Tatton koncentriĝas dum drondo-sesio pri la monda ekonomia krizo.

(Pli granda bildo)

Kiam finsesie eniris David Kelso, kaj oni petis, ke li elektu sian preferatan mirindaĵon, li decidis pri la poŝtelefono. [Nepre ensendu viajn mirindaĵo-kandidatojn al la redaktoro de La Brita Esperantisto, kiu volonte ilin aperigos.]

Aliajn drondojn gvidis Derek Tatton, ekzemple pri la monda ekonomia krizo. Ĉu la sesianoj solvis la krizon, disputeblas: certe, tamen, ne montriĝis multe da subteno por bankistoj kaj por politikistoj.

Okazis dum la semajnfino la jarkunsido de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio (SATEB). Post plurjara prezidanteco eksiĝis Pearl Simons: la torĉon transprenas Ed Robertson.

Bildo

Du skotoj, David Kelso kaj Ed Robertson, sekretario kaj prezidanto de Sennacieca Asocio Tutmonda en Britio, ekzamenas lernolibron.

(Pli granda bildo)

Konsentite estas, ke SATEB pli aktivu inter esperantistoj por varbi membrojn kaj prezentu sian alternativan, t.e. malpli neŭtralan, pli engaĝitan starpunkton pri politikaj, sociaj kaj aliaj aferoj. Diskutite estas, kiel pli allogigi kaj freŝigi la jare dufojan revuon La Verda Proleto.

Dum SATEB-anoj planis, kaj – kun aliaj – drondumis, la lingvon sub la kapabla gvido de Malcolm Jones studis okopo da komencantoj kaj postkomencantoj (legu apartan raporton).

En la pasinteco intereso pri la aŭtuna t.n. Course-You-Can iom ondumis: foje pro manko de intereso necesis ĝin nuligi. Ĉi-jare tute ne, kaj do entuziasmaj lernantoj esploris interalie esperantajn kanzonojn – tiel ke, kiam du kuraĝuloj aliris al manĝeja tablo, kie jam instaliĝis pli spertaj parolantoj, kaj la konversacio sin turnis al la franca kanzonisto Ĵak le Puil, ili rekonis la nomon, ĉar jam duonhoron antaŭe ili aŭdis lepuilaĵon. Do lingvo kaj kulturo: elstara recepto por baki novajn esperantistojn.

Entute varia, altkvalita kaj super ĉio ĝuinda semajnfino. Kaj pro tio, ke esperantistoj – kaj aliaj grupo – plenigis Wedgwood Memorial College en 2009, estas rekomendita frua aliĝo al la venonta Drondo/CYC ankaŭ en 2010.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>