Rekte al la artikolo

Oni kvazaŭ aŭdas lian voĉon

<<  [968]  >>

Edmund Grimley Evans

Ivo Lapenna. Elektitaj paroladoj kaj prelegoj. Rotterdam: UEA, 2009.

Dum kvaronjarcento da esperantisteco mi multe aŭdis pri Ivo Lapenna – diversajn aludojn al lia sukceso ĉe Unesko kaj lia malsukceso ĉe UN, la kanton 'Hamburgen' de Ĝanfranko, interalie – sed mi sciis malmulton. Li aktivis tro frue, por ke mi mem memoru lin, sed tro malfrue por esti figuro en la libroj, kiujn mi legis pri la historio de Esperanto.

Kvankam mi havas de ĝi du ekzemplerojn, mi ankoraŭ ne legis lian dikan libron Retoriko. Liaj Elektitaj paroladoj kaj prelegoj estis do por mi la unua ŝanco konatiĝi kun li. Efektive, legante ilin, oni kvazaŭ aŭdas lian voĉon.

La unua parto de la libro havas 17 'paroladojn' el la periodo 1950–1966. La plej multaj estis prezentataj dum la inaŭguro de Universala Kongreso, sed oni trovas ĉi tie ankaŭ lian paroladon al la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 1952 kaj liajn intervenojn en Montevideo en 1954, tradukitajn el la franca.

La kongresaj paroladoj pensigas pri la kongresaj paroladoj de Zamenhof. Kvankam la stiloj estas notinde malsamaj – Zamenhof iom pli modeste argumentas, dum Lapenna pli emas al bombastaj deklaroj – la celo estas sama: resumi la staton de la Esperanto-movado kaj kuraĝigi la esperantistojn.

Kaj eble la stiloj ne estas tiom malsamaj; ambaŭ verkis belajn frazojn, kun ritmo, kiu kvazaŭ portas la aŭskultanton antaŭen.

La dua parto havas tri 'prelegojn' el 1962-1965, pri la lingva problemo, pri Zamenhof, kaj pri UEA, kaj ĉi tiu dua eldono havas ankaŭ, kiel 'aldonon', la festparoladojn de Lapenna el la Universalaj Kongresoj de 1969 kaj 1970.

La subtitolo, sur paĝo 1, estas 'Suplemento al Retoriko', sed ĉi tiuj paroladoj kaj prelegoj ne estas nur ekzemploj de la parolarto; ili estas ankaŭ interesaj historiaj dokumentoj, donantaj enrigardon en la Esperanto-movadon de la koncerna periodo, en la tiamajn eventojn kaj celojn.

Sur paĝo 87 oni legas, ke 'eble ni atingos eĉ la finan venkon jam en tiu ĉi generacio'. Tion li diris en 1962. La koncerna generacio ankoraŭ ne forpasis, nek gustumis morton, kiel ĝin esprimas Marko 9:1, do la ebleco ankoraŭ ekzistas.

Sur paĝo 126 temas pri la kostoj de interpretado kaj tradukado. Jen argumentaro, kiun esperantistoj iom tro uzadis, laŭ mi. Tamen, tiu 'ekonomia aspekto' estas nur la kvina en listo prezentita de Lapenna en sia prelego pri la lingva problemo en la internaciaj rilatoj.

Ĉi tiu dua eldono estas fotorepreso de la unua eldono el 1966, krom la aldonitaj festparoladoj el 1969 kaj 1970. Kvankam la fotorepresado donas iomete malpli legeblan tekston ol rekompostado, ĝi havas la avantaĝon, ke tiel oni evitas akcidentajn ŝanĝojn.

Mi rimarkis tre malmultajn erarojn: 'frostiĝintaj akvoj de la artiko' (p. 64); 'neŝanceliĝeblaj' (p. 96); 'Dank, al' (p. 104); 'balda' (p. 156).

Edmund Grimley Evans estas iama prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio kaj loĝas en Kembriĝo.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de printempo 2010.

<<  [968]  >>