Rekte al la artikolo

Unuafoje en Barlastono

<<  [969]  >>

Jake Pentland

Jen tre persona raporto de Jake Pentland, kiu en januaro kadre de la semajnfino 'Ni festivalu' unuafoje partoprenis esperantan staĝon en Barlastono.

En Barlastono, bela vilaĝo, sed ŝajne ordinara, alvenis Jake, knabo laca, juna, malgranda. Li jam kuris, trajnis, busis; forgesis sian ŝlosilon kaj poŝtelefonon, tamen la vilaĝo sune alridis la novalveninton sub bela blua ĉielo.

Atinginte Esperanto-domon, Jake sentis sin feliĉa, trankvila, bonvena. Li paŝis al la akceptejo, kie oni donis al li ŝlosilon kaj akompanis lin al la ĉambro. Tie li faris por si tason da teo kaj dormis, sin pretigante por bonega semajnfino.

Kiam li eliris, la unua homo, kiun li renkontis, estis Helen Fantom. Kredeble tion determinis la sorto, pro tio, ke la unua esperantisto, kiun li renkontis, estis ŝia filo, Gavan Fantom, pasintjare dum Internacia Junulara Kongreso en Liberec'.

Post kvar monatoj ekster Esperantujo Jake ĝuis la Esperanto-babiladon. Kvazaŭ pilgrimanto atinganta sanktejon, li eniris la bibliotekon plenan je afablaj homoj. Temas ne pri ordinara biblioteko, sed pri esperanta biblioteko, en kiu troviĝas ĉiaspecaj libroj.

Li eksidis kaj elektis libron por legi, poemaron de Li Bai, tradukitan el la antikva ĉina. Tiu estis viro, vera poeto, kiu ŝategis la vinon, kaj laŭmite mortis drone pro ebrio. Ŝajne, la ebrietiga potenco de liaj poemoj trairas la jarcentojn, ĉar, dumlege paŭzante, Jake iris al viro sidanta en la biblioteko kaj demandis lin, de kie li venas.

'Ĉu vere vi ne scias?'

Ve! Jake ne sciis, ke tiu viro estas David Kelso!

Post tiu ĉi embaraso, Jake serĉis en tiu lingva preĝejo La infanan rason de William Auld, epopeon, kiun li jam delonge volis legi, sed nenie trovis. Li legis, preskaŭ ĝisfine, kaj, kvankam nur komprenetante, tamen povis ĝueti tiun majstran verkon.

Poste venis la manĝo-horo. Interesa afero, ĉar, kvankam Jake jam kutimis manĝi kaj trinki kun junaj esperantistoj, ĉi tie li estis la plej juna ĉetablulo. Antaŭ ol esperantumi, Jake estis senalkoholulo. Tamen, en la paca ĉirkaŭaĵo de Esperanto-domo, ĉe tablo de altkleruloj, li ne povis kontraŭstari la allogaĵojn de vino kalabria.

Post bongusta, satiga vespermanĝo, homoj dividiĝis en tri grupojn: drondon, drondeton kaj teatrumadon. Jake elektis drondumi kaj, unue iom nervoza, sed feliĉe nun sata kaj veka, antaŭĝojis la diskutrondon.

Kiel funkciis la drondo? Nu, unue, la drondestro – ĉi-foje David Kelso – diris kelkajn vortojn pri la temo 'La Nova Civitaneco'. Tiam la grupo provis respondi la demandojn, dum la grupestro certigis, ke ĉiu grupano partoprenis. Fine la drondestro resumis la diskuton.

Dum la vespero, ĉeestantoj iris al trinkejo. Eblis elekti inter du. Jake iris kun siaj amikoj, Clare kaj Tim, kiu proponis, ke Jake ĉeestu la drondon, al unu: aliaj festivalanoj elektis la alian.

La sekvan matenon, ĉiu frue vekiĝis por matenmanĝo. Tiam Jake sukcesis denove renkonti Tim kaj Clare. Jen alia agrabla okazo por babili kaj lerni pri aliaj spertoj. Jen homoj, kiuj finis sian edukadon, antaŭ la naskiĝo de la gepatroj de Jake.

Sekvis drondoj pri 'La kapitalisma revolucio en Ĉinio' kaj 'Taĉerismo'. Kvankam Jake antaŭ la semajnfino provis iom lerni pri la temoj, ili estis tamen malfacilaj (sed interesaj).

Kvankam Jake nur legetis pri la temoj, aliaj partoprenantoj spertis la eventojn. Do Jake multon lernis – kaj surpriziĝis, ke multaj el la tieaj esperantistoj estas konvinkitaj socialistoj, kio kontrastas al la pensmaniero de lia generacio.

Aliaj temoj inkluzivis klimatoŝanĝiĝon, budhismon kaj memfidon. Eĉ se ne ĉiu multon sciis pri ajna temo, estis ĉiam iu, kiu pri ĝi sciis. Tia la diverseco de la scioj ene de la partoprenantoj.

Entute, do, Jake revenis hejmen kontenta pri tute ĉeestinda semajnfino.

Jake Pentland estas 19-jaraĝa studento pri modernaj lingvoj ĉe la universitato de Durham. Eklerninte Esperanton plurfoje ekde 2006, li aniĝis en Junularo Esperantista Brita (JEB) en 2009 kaj poste partoprenis Internacian Junularan Kongreson. Vegetarano, li foje ĝuas kelkajn sportojn kaj aktivas en bonfaraj organizaĵoj kaj en la Verda Partio. Li loĝas dumferie en Ashford, Kent.

Ĉi tiu artikolo aperis en La Brita Esperantisto de aŭtuno 2010.

<<  [969]  >>